Decembro 19, 2014 | Vendrede | 16h57m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
Leilla ToninTeresina, PI — Companheirismo e amizade expressos no olhar mostram um dos diferenciais da LBV: a formação intelectual de excelência com a reflexão e a vivência de valores éticos, ecumênicos e espirituais.
Misio
Starigi Daŭripovan kaj Socian Evoluon, Edukadon kaj Kulturon, Arton kaj Sporton, kun Ekumena Spiriteco, por ke estu Soci-media Konscio, Nutrado, Sekureco, Sano kaj Laboro por ĉiuj, je la vekiĝo de Tutmonda Civitano.
Celo
Esti agnoskata kiel Institucio, kiu edukas per Ekumena Spiriteco.
Valoroj
Fundamentita sur la spirito de kunlaboro, la agado de LBV sin gvidas per speciala atento al la familio kaj al ĉi ties efektiva partopreno en la socio. Ĉiuj iniciatoj celas stimuli etikajn valorojn, kiuj originas el la Universala Amo, kaj stimulas la individuon vivi Ekumenan Civitanecon, per plena efektivigo de la Tutplaneda Solidareco, kiu kunigas kredojn, nekredojn, tradiciojn, etnojn kaj ajnan faktoron de disiĝo inter homoj. Ĉi-cele, la Institucio baziĝas sur la Nova Ordono de Jesuo, la Ekumena Kristo — “Vi amu unu alian, kiel Mi amis vin amis” (Evangelio laŭ Johano, 13:34).
Decembro 17, 2014 | Merkrede | 18h47m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
revista-mensch.blogspot
Ĉu vi scias ke per la okuloj eblas identigi kelkajn sanproblemojn, kiuj envere influas la tutan korpon? Tio okazas ĉar ili montras diversajn signojn pri tio ke io ne bone funkcias en la organismo, eĉ antaŭ la apero de malsano-simptomoj. Ĉu vi volas unu ekzemplon? Hepatito povas esti identigita pro la flaveca koloraĵo de la okuloj.
Al la Portalo Bona Volo, la brazila okulkirurgiisto Renato Neves parolis pri tiu kaj pri aliaj malsanoj perceptitaj per simpla okulekzameno. Legu:
1. HIPERTENSIO Unu el plej multaj simptomoj de alta sangpremo povas esti facile identigita per la ruĝaj okuloj: "Ŝanĝoj okazas en la reflektoj de la sangovazoj, ia dilatiĝo, kresko de la vejna parto". Laŭ d-ro Renato, komence ne estas motivo por alarmo, ĉar la okuloj povas esti ruĝaj pro aliaj situacioj, kiel periodoj de sendormaj noktoj. Se la situacio tamen daŭras kaj estas akompanata de malforta vidado, intensa kapdoloro aŭ troa sentemo al lumo, gravas serĉi fakulan helpon.
2. DIABETO "Diabeto prezentas afekcion multfoje identigitan per likado aŭ nenormala akumuliĝo de likvaĵo en la retino. Tiuj simptomoj estas tre ordinaraj, precipe se la diabeto estas neregulita, kun la sangosukero tre alta."
Substrekindas ke la nivelo-kontrolo de sangosukero povas prokrastigi la aperon de afekcioj en la retino aŭ malpliigi ĝian gravecon. Tial, ĉiam gravas ke la diabetulo ricevu daŭran asistadon de okulkuracisto.
3. ANEMIO Laŭ la Monda Organizo pri Sano (MOS), anemio estas difinita kiel tiu stato en kiu la kvanto da hemoglobino en la sango troviĝas sub la normala nivelo pro manko de unu aŭ pliaj esencaj nutraĵoj, kiu ajn estas la kaŭzo de tiu nesufiĉeco. Tiun malsanon povas kaŭzi la manko de diversaj nutraĵoj kiel fero, zinko, vitamino B12 kaj proteinoj.
Oni diagnozas ĝin "kiam oni rimarkas la kapilaron de la okuloj, ĉu ĝi estas blanka aŭ ruĝa". Esencas do ke, krom de la okulkuracisto, la ĝenerala kuracisto prizorgu la pacienton, ĉar kelkaj malsanoj rilatas al la sistema vaskulkondiĉo de la persono.
4. HEPATAJ MALSANOJ La kuracisto povas diagnozi surbaze de observado de simptomoj kaj per la rezultoj de ekzamenoj. "La persono ekflaviĝas kaj same la okuloj, kio povas sugesti hepataj afekcioj", li klarigas.
5. KANCERO "Kelkaj tipoj de sangadoj ene de la okuloj povas evidentigi sangajn afekciojn, kiel kelkaj koagulmalsanoj; aŭ eĉ al tiuj kanceraj, kiel leŭkemioj, kiuj povas kaŭzi afekciojn proprajn de la okulfundo", avertas la okulkirurgiisto. Pere de "karakteriza makulo" eblas identigi ankaŭ "originajn tumorojn en la mamo aŭ prostato".
Kvankam la okula ekzameno ne nepre estas preventa procedo, ĝi povas helpi en la frua diagnozo kaj kontribui al aplikado de la necesaj paŝoj por kontroli evoluon de la malsanoj. Ĉu restis iu dubo? Skribu al ni!
Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva
Decembro 05, 2014 | Vendrede | 17h21m | Ĝisdatigita la 03-an de Aprilo, je 10h05m
Persona arkivoProfesoro Boyan Lalov, DSc (doktoro de sciencoj); profesoro pri Metodoj de Instruado en la Teknika Universitato ― Sofio; membro de Bulgara Akademio de Sienco kaj Arto (Sofio, Bulgario).
"Meditadoj el la Animo” estas libro kiu reflektas la spirita vivo de homo dediĉita al la amo kaj interkompreniĝo en la mondo. Tio estas meditadoj kaŭzitaj de spirita heliĝo kaj jardekoj de laboro por la bono de la Homaro. La aŭtoro prenas tro juna lian mision. En aĝo de 15 jarojn li jam estis membro de Legio de Bona Volo (LBV) ― internacia organizo fondita de Alziro Zarur en Brazilo je la 1-a de januaro 1950 por spirita unueco kaj kompreno inter homoj el ĉiuj nacioj, religioj kaj rasoj.
José de Paiva Netto estas monde konata brazila verkisto, ĵurnalisto, radipreleganto, komponisto kaj poeto, membro de Internacia Federacio de Ĵurnalistoj. Ekde 1979 li estas estro de Legio de Bona Volo. Post 1994 LBV asociiĝis al la Departemento de Publika Informado de Uniĝintaj Nacioj. En UN ĝi atingis statuson de ĝenerala konsultanto ĉe Ekonomia kaj Socia Konsilantaro.
De longa tempo Paiva Netto laboras por Homa, Eduka kaj Socia Elvolvado. Lia gvidanta forto estas la Ekumena Spiritualeco, efektivigata per Pedagogio de Bona Volo. Li proponas novajn ideojn kaj modelojn de homa penso, “ligantajn Cerbon al Koro”.
Paiva Netto estas aŭtoro de pluraj libroj ― pli ol 6 milionoj da ekzempleroj. Lia verko “Meditadoj el la Animo”, tradukita kaj eldonita en Esperanto, enhavas la riĉeco de liaj propraj pensoj kaj ideoj dum lia kreativa agado dekoj da jaroj. Samtempe en tiuj Meditadoj ĉeestas la voĉoj de grandaj kreintoj de la homa kulturo kies pensojn la aŭtoro interdividas: komence de Diogeno kaj Sokrato ĝis Goethe kaj Hugo.
En oktobro, 1989 Paiva Netto inaŭguris en la ĉefurbo de Brazilo la Templon de Bona Volo ― poluso de Tutmonda Frateco de Religioj, kun ĉeesto de pli ol 50 mil partoprenantoj. Pro iniciato de P.N. oni inaŭguris en 1994 kun ĉeesto de pli ol 100 mil homoj la Mondan Parlamenton de Ekumena (religia) Frateco kaj ĝis nun ili akceptis pli ol 25 milionojn da piligrimantoj.
Socie sentema estro, Paiva Netto sendube konas la arton de retoriko kaj didakta dialogo. Tamen, en la libro “Meditadoj el la Animo”, la konversacioj akiras epokan dimension. Tio estas vivanta dialogo inter la historiaj figuroj ekde antikvaj saĝuloj kaj filozofoj, apostoloj kaj sanktuloj, ĝis modernaj intelektuloj, religiaj kaj politikaj gvidantoj. La alta valoro en tiuj konversacioj estas la estonteco de la Homaro. La estonto povas esti tiel mirinda kiel estas timiga. Ĉar estas neklara ― ĉu homa civilizacio regas la teknologiojn disvolvitajn dum la lasta jarcento aŭ teknologioj (precipe por ekstermo) jam regas kiel demono la homajn komunumojn.
La aŭtoro prezentas nian eraon kiel “grandiozaj faritaĵoj de materia progreso sen la responda progreso etika, morala kaj spirita”. Do li turnas al la daŭraj valoroj kiuj povas savi la homojn el egoismo kaj memdetruo. Li serĉas tutmondan solvon en la universala spirito de Frateco, kiel predikas grandaj pensuloj kaj inspiroplenaj gvidantoj de religioj. “Frateco estas ‘fadeno de Ariadno’”, skribas li, “kiu sekure kondukas nin tra mallumaj, sinuaj vojoj en la kaverno de Minotaŭro, kaj povas venigi nin al la majesta heleco de Suno, liberigante nin de mallumaj sektaj malamoj”.
Dio en popola kompreno estas Amo, diras Paiva Netto. En Sofio kie nun mi skribas ― la ĉefurbo de Bulgario, kiu estas miloj da kilometroj for de Brazilo, estas sankta loko, kie la vortoj "Dio estas Amo" estas gravuritaj sur unu ŝtona fonto. Tie bulgaro Peter Dunov (verkisto kaj komponisto ― kiel Paiva Netto!) predikis antaŭ pli ol 100 jarojn pri unueco kaj amo inter ĉiuj homoj. Homoj el tuta mondo vizitas tiun lokon kaj ĉiujare grimpas la plej altan monton en la Balkana duoninsulo kiel demonstracio de unueco kun Dio kaj unueco inter si mem. Por ili la alta ĉielo super la mirindaj montaj lagoj de Rila sendube estas tio, kio estas la Templo de Bona Volo en Brazilo, iniciata de Paiva Netto kaj vizitita de milionoj da homoj tutmonde.
Unu el la paradoksoj de homaj socioj estas ke religioj ekestis kunigi popolojn, por fari ilin sindonaj kaj humilaj antaŭ la Majesteco de la Kreado. Tamen, pro homa stulteco, religiaj diferencoj estas kamuflilo de “kelkaj malprudentaj frenezuloj, kiuj gvidas popolojn sur la Tero” ― skribas Paiva Netto. Li memorigas la vortojn de Alziro Zarur, fondinto de LBV: “Plej granda krimulo en la mondo estas tiu, kiu predikas malamon nome de Dio!” Tiuj fortaj vortoj prezentas la fundamentan ideon de Ekumenismo ― interkompreniĝo kaj unueco inter ĉiuj religiaj komunumoj sur la Tero por la bono de la tuta Homaro. “Se religiuloj ne faros Pacon unue inter si”, skribas Paiva Netto, “per kia aŭtaritareco ili povos fari ĝin inter nacioj?” (...) ”Konkordo inter religiuloj estas la unua, kiun oni devas atingi” ― diras Paiva Netto ― “El paco de konscienco de Homoj, produktata per ia nova sinteno universalisma, ekumena, sekve tre frata, naskiĝos socia paco, paco inter instituciaj kaj la dezirata Tutmonda Paco (…)”. “Ne ekzistos vera Monda Paco se ĝi ne etendiĝos al ciuj loĝantoj sur la Tero”.
Efektive Legio de Bona Volo estas eduka institucio, movado kies celo estas disvastigi unu grandegan ideon ― krei Novan Civilizacion kun vastaj eblecoj. Ja, sen plenumi la ordonon de Jesuo Kristo ― ami kaj pardoni, religioj perdas sian sencon kaj celon. Plie ― ili povas estigi kontraŭuloj kaj anstataŭ servi por bono kaj amo al la homoj reen ― apogi malbonon kaj malamon! Superante religiajn kverelojn la popoloj trovos la vojon al Nova homa civilizacio!
Antikvaj civilizacioj neniam atingis tian potencon kaj ŝancon. Sed tio povas esti tiel malbona kiel ĝi ŝajnas bona. ― Kio mankas por la regado de paco inter la homoj? ― demandas la aŭtoro. La respondo estas: spiriteco (Supera Spiritualeco). Tiu estas la misio de Legio de Bona Volo ― unu movado por alta spirito kaj interkompreniĝo inter popoloj de ĉiuj religiaj kaj etnaj komunumoj.
Amo, Vero kaj Justeco estas la esenco de ĉiu vera religio. Tiuj fundamentaj valoroj estas propraj, laŭ Paiva Netto, de ĉiu homa estulo. Ili prezentas konscie aŭ senkonscie en nia konduto. Iu, sendepende de raso, religio aŭ nacieco, serĉas amon kaj justecon, serĉas la veron. Denaska sento de justeco kaj memkritiko estas la fundamento de la homa naturo kaj progreso de la homaro. Jen Paiva Netto mense parolas kun Paul Heinrich Dietrich, kiu skribis: “Justeco estas la Apogo de la Mondo: Male ― maljusteco estas oriĝino kaj fonto de ĉiaj katastrofoj, kiuj atingas ĝin!” ― Alia paco kaj justeco estas bezonataj en la mondo ― ne tiuj, kiuj estas atingitaj per “ruliĝantaj raŭpoj de tankoj, la tondrado de kanonoj, sur amasoj de kadavroj aŭ amasoj de vidvinoj kaj orfoj” ― skribas Paiva Netto en la antaŭparolo de la libro.
Bulgara parabolo aĝa pli ol 1000 jarojn rakontas: "Kiam Dio pripensis la Kreo de la mondo, li komprenis ĉion, kio okazos poste, kaj eĉ tion, ke Li devas sendi sian filon Jesuo, kaj oferi Lin por la paco kaj savo de l’homoj. Tiam unu larmo ekaperis kaj falis de la okuloj de la Eternulo. Kaj tiu larmo estas la Suno, kiu ekbrilis en la komenco de la Kreo".
Dum miloj da jaroj la homoj en tiu mondo luktas kun la naturo kaj sovaĝaj bestoj por postvivi, sed ankaŭ militas unu kun la alia por la gajnoj. Hodiaŭ, la homaj socioj havas multfoje pli ol kio estas necesa ― la riĉeco kion la socio posedas estas jam pli ol tio, kio la homoj povas konsumi, sed la malsataj kaj soifaj fariĝas pli!? Avido, malfido kaj envio inter homaj “gvidantoj” kaŭzas la kreskon de bataliloj. La nukleaj bomboj estas multe pli ol necesa por la ekstermo de la homaro, sed daŭre oni produktas pli teruraj armiloj por detruo kaj morto!?
Ni ne povas elplori la jarcentojn kaj kalkuli la viktimojn de la homa raso, kiu de la erao de la kavernoj ĝis la epoko de stelŝipoj militas kontraŭ si mem serĉante fortunon kaj transirejon.
Ĉu ni malĝuste iras? Kreskigi infanojn …kaj samtempe mortigi unu la alian? La lucerno de la racio neklare lumetas ?! “Neniel la potenco de nukleaj bomboj aŭ de aliaj ekstermiloj neniam alportos definitivan pacon sur la teron . Urĝas malkonstrui militilojn. Tamen, estas nepre necese fari tion en la koroj, tuj” … “Ne diru ĉio finiĝas!” ― alvokas Paiva Netto. Tio estas kortuŝa voko al senesperaj, ofenditaj kaj humiligitaj. Sed estas alvoko al la homaro, al vere spiritaj gvidantoj de la epoko, ĉar la vivo estas valoro kaj riĉeco de la universo.
P.N. citas la vortojn de Proudhon: “Paco akirita per glavpinto ne estas pli ol simpla batalpaŭzo” Laŭ Paiva Netto “La stato de morala malforteco en la mondo estas tiel granda, ke por estingi perforton ekzistas nur unu forta kuracilo: Frata Amo, Aganta Frateco kune kun Edukado pri Justeco”.
“― Kiel vi parolas pri aferoj tiel belaj, tamen abstraktaj, en mondo perforte kontraŭa al tiaspeca penso?!” ― iu povus demandi. Kiel parabolo de la Biblio sonas la paroloj de Paiva Netto, kiu respondas: “Paroli pri interkompreniĝo, kiam ĉiuj reciproke sinkompreniĝas, pri paco dum paca tempo, pri afableco en afabla societo…kian valoron tio havas? Kontraŭe ― ni devas nun paroli pri Savo kaj Elirejo, ĉar ni urĝe bezonas tion. Ĉi eligo estas reala kaj realigebla, ĉar homoj sur la tero ne volas morti en la ruinoj kaj pro la frenezo de un quasi-civilizacio en kiu, kiel Herbert Wells skribis, unu konkuro okazas inter kulturo kaj katastrofo”. Estas tempo por unu civilizacio de Racio kaj Koro!
“Konkordo inter religiuloj estas la unua, kiun oni devas atingi” ― diras Paiva Netto ― “El paco de konscienco de Homoj, produktata per ia nova sinteno universalisma, ekumena, sekve tre frata, naskiĝos socia paco, paco inter instituciaj kaj la dezirata Tutmonda Paco”.
La Legio de Bona Volo estas kreita por interproksimiĝo kaj interkompreniĝo inter homoj de malsamaj religiaj komunumoj, respektante siajn religiajn preferojn kaj tradiciojn.
Simile, kiam Ludwig Zamenhof kreis la neŭtralan lingvon Esperanto por internacia komunikado, li volis helpi la homaron venki malamon kaj malfidon dum la jarmiloj pro lingva divido de homaj socioj. Li ne volis anstataŭi ĉiujn lingvojn per unu lingvo, sed interproksimigi spirite la homojn de malsamaj naciecoj per facile lernebla helplingvo por komunikado.
“Por antaŭeniri”, laŭ P.N. “ni necesas vesti sin per armiloj de pacienco kaj obstino kaj plifortigi, en danĝeraj momentoj, la Animon” (p.103). Tiuj vortoj rememoras al ni “La Vojo” de Zamenhof, kreita antaŭ pli ol 100 jarojn: “L’espero, l’obstino kaj la pacienco ― jen estas la signoj per kies potenco , ni paŝo post paŝo, post longa laboro atingos la Celon”. Kia mirinda simileco.
En tiu senco, la Esperanto-movado kaj Ekumenismo estas spirite proksimaj, kiel dezajno kaj celo. Ili estas dediĉitaj al la dia ideo por Amo kaj Frateco. Konforme al Paiva Netto tiu ideo estas denaske enradikigita en la Homa Gento.
“La revo de doktoro Zamenhof vivas en la entuziazmo de tiom de geesperantistoj tra la tuta mondo” ― skribis Roman Dobrzyński ― pola ĵurnalisto, reĝisoro kaj esperantisto. Tion li vidis en la sindediĉo de pli ol 100 mil homojn, kiuj ĉeestis la inaŭguron de Monda Parlamento de Ekumena Frateco kaj la alprenon de internacia lingvo ĉe Legio de Bona Volo. Tiuj vortoj de eksa vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio malkaŝas la enorman potencon de interago inter Ekumenismo kaj Esperanto. Tio povas esti ekzemplo kaj komenco de grandiĝo de la rondo de komunumoj kiuj akceptas la dian ideon “Amo kaj Frateco”. Konstante kreskanta, tiu atingo povas inkluzi novajn movadojn kaj organizojn, por la savo de nia mondo, por sekureco kaj bono de la homaro. Similaj ideoj aperis dum la jarcentoj ― ekzemple Bahaia doktrino por laŭgrada starigo de paco, justeco kaj unueco mondskale ― la unueco de Dio, de religioj kaj la unueco homara.
Dum 20 jarcento aperis multaj sociaj movadoj: la pacistaj movadoj, movadoj kontraŭ perforto, tutmonda movado de ekologiistoj, kiuj montras la signojn de danĝeraj ŝanĝoj en la medio pro poluado kaj supervarmigo de la atmosfero kaj hidrosfero, la movadoj por la protekto de plantaj kaj bestaj specioj, kaj multaj aliaj organizoj kiuj zorgas pri la estonteco de la novaj generacioj.
Kio estas “progreso de detruado”? demandas Paiva Netto. “― La murda medimalpurigado, la domaĝo de ozontavolo, kies tasko estas defendi la vivon sur la Tero, inkluzive de tiuj, kiuj mem kaŭzas tiajn mallbonaĵojn (...)” kaj “endanĝerigas sin mem, la patrujon kaj la familion”. Kaj li citas Apostolo Petro: “Antaŭ ĉio havu fervoran Amon unu la alia; ĉar Amo kovras amason da pekoj”. “Fari revolucion”, daŭrigas P.N., “estas ĉi tio: per arda Amo, tio estas per pasio, Fido kaj Bona Volo, skui la Animojn, veki la Spiritojn, prilumante ilian konsciencon, ne kondukante homojn al doloro aŭ al morto”.
“Preskaŭ du jarmiloj post la pioniraj kristanoj, Mahatma Gandhi, hinda simbolo de la filosofio de neperforto, diris: ‘Kiam unu homo atingas la plenecon de Amo, tiam li neutraligas malamon de milionoj’. Kaj kiel la mem faris, li indikas al la popolo la vojon por liberiĝo.” (P.N. p.150). La vojo de pasiva rezistado de Mahatma Gandhi rekomendante neperforton donis sendependecon de Hindio, postsekvita de Martin Luther King en Ameriko kaj Nelson Mandela en Afriko.
En malgrandaj kaj grandaj landoj ekzistas movadoj kaj organizoj kiuj sekvas la ideojn de Legio de Bona Volo. En Bulgario estis establita Internacia Asembleo "Standardo de Paco" kiu inspiris infanojn pentri, skribi, krei pri interkompreno kaj paco. La Asembleo estis adoptita kiel nova formo de diplomatio kaj kunlaboro por paco kaj estis subtenata de la Unuiĝintaj Nacioj, UNESCO, UNICEF kaj aliaj internaciaj organizoj. En 1987 la Unuiĝintaj Nacioj deklaris la "Standardo pri Paco" kun la titolo "Mesaĝisto de Paco".
Ĉiuj tiuj okazaĵoj kaj faktoj montras, ke Legio de Bona Volo ne estas abstraktaĵo sed senĉese regenerata ideo en malsamaj lokoj ĉirkaŭ la mondo en diversaj formoj. Tio estas eventoj kaj manifestoj, kiuj ĉiam havas komunan fokuson kaj celon ― la savo de la homaro de ekstermado pro la timiga povo de armiloj, kiu pliigas kun ĉiu pasanta jaro, pro demografia kresko, elĉerpiĝo de resursoj, estingo de biologiaj specioj, pro industria aktiveco, kiu kreskas eksponente, ktp, ktp.
Pro tio, P. N. citas la vortojn de la spirita gvidanto Emmanuel: “Еkserĉu novan vojon, tiun de interkompreniĝo, ĝis falos la muroj de kvereloj, kaj oni permesu ke Suno de Paco lumu tie kie regis mallumo”. Etiko, Ekumenismo, Esperanto, Ekologio... estas realaĵoj de la Homara Konscienco. Ili devas subteni unu la alian. Tiam ili fariĝos granda potenco. Etika rilato inter homaj animoj kaj respekto inter malsamaj kulturaj kaj lingvaj komunumoj kaj nacioj, inter religioj; Gardado de la specioj ― ekologia ekvilibro kaj savo de la Tero kiel nura gemo. Por la realigo de tiuj grandegaj ideoj ni bezonas fortajn homajn karakterojn. P.N. donas ekzemplon pri la pioniraj kristanoj: “Serĉadu ĉe ili la sperton, kiun oni devas ripeti en ĉi tiu mondo: ‘persekutate per ĉiuj manieroj ili ekvivis en komunumoj, kaj ne troviĝis inter ili senhavuloj, ĉar ĉiuj reciproke helpis sin, ĉio per tio kion li posedis’”. (Ago de apostoloj de Jesuo). “Ne konfuzu pacemajn kun spirite malfortajn”, diras P.N. kaj citas Eleanor Doan: “Iu ajn malfortanimulo povas laŭdi Kriston, tamen necesas forta animo por sekvi Lin”.
Mensa forteco sin bazas sur la unueco kaj reciproka helpo inter la sekvantoj de grandaj ideoj. Sed la personoj kiuj kreas la ideojn kaj gvidas la movadojn devas elteni la grandegan ŝarĝon de ilia sorto. Estas malfacile numeri la agojn de Paiva Netto ― spirita gvidanto, verkisto, komponisto, organizanto. Multaj rimarkindaj personecoj de nia tempo apogis kaj subtenas lian kaŭzon: Monaĥino Tereza el Kalkuto, Ĉefepiskopo Desmond Tuto kaj Nelson Mandela, Dalai Lamao, UN Ĝenerala Sekretario Kofi Annan, Usona astronaŭto Edgar Mitchell k.a.
La elstara angla verkisto kaj futuristo Herbert Wells en sia fama rakonto "Pordo en la muro" serĉante en liaj vizioj la futuran homan socion, kiu venkos la primitivan egoon, skribas: "En la aero mem estis iom ebriiga. Ĉirkaŭe puraj brilantaj koloroj. Trovinte sin en la ĝardeno vi sentas akran senson de ĝojo.Tie mi vidis multajn homojn, ĉiuj estis mirindaj kaj karesaj. Kaj en iu nekomprenebla maniero, mi sentis, ke mi estis kara al ili, ke ili estas feliĉaj vidi min...”.
Paiva Netto estas homo, kiu dediĉis sian vivon al tia mondo de la estonteco. Mi estas profunde konvinkita, ke li estas la persono al kiu la Nobel Komitato devas doni la pacpremion. Kaj ne nur kiel merititan rekonon por titana laboro dediĉita al Amo kaj Frateco inter la homoj, sed kiel komenco de la unuiĝo de ĉiuj sinceraj kaj humanaj personoj de la mondo en la nomo de unu nova Civilizacio de Bona Volo.
Profesoro Boyan Lalov, DSc (doktoro de sciencoj) Profesoro pri Metodoj de Instruado en la Teknika Universitato ― Sofio; Membro de Bulgara Akademio de Sienco kaj Arto; Sofio, Bulgario.
Decembro 05, 2014 | Vendrede | 17h21m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Kio estas “progreso de detruado”? demandas Paivo Netto. “― La murda medimalpurigado, la domaĝo de ozontavolo, kies tasko estas defendi la vivon sur la Tero, inkluzive de tiuj, kiuj mem kaŭzas tiajn mallbonaĵojn (...)” kaj “endanĝerigas sin mem, la patrujon kaj la familion”. Kaj li citas Apostolo Petro: “Antaŭ ĉio havu fervoran Amon unu la alia; ĉar Amo kovras amason da pekoj”. “Fari revolucion”, daŭrigas P.N., “estas ĉi tio: per arda Amo, tio estas per pasio, Fido kaj Bona Volo, skui la Animojn, veki la Spiritojn, prilumante ilian konsciencon, ne kondukante homojn al doloro aŭ al morto”.
“Preskaŭ du jarmiloj post la pioniraj kristanoj, Mahatma Gandhi, hinda simbolo de la filosofio de neperforto, diris: ‘Kiam unu homo atingas la plenecon de Amo, tiam li neutraligas malamon de milionoj’. Kaj kiel la mem faris, li indikas al la popolo la vojon por liberiĝo.” (P.N. p.150). La vojo de pasiva rezistado de Mahatma Gandhi rekomendante neperforton donis sendependecon de Hindio, postsekvita de Martin Luther King en Ameriko kaj Nelson Mandela en Afriko.
En malgrandaj kaj grandaj landoj ekzistas movadoj kaj organizoj kiuj sekvas la ideojn de Legio de Bona Volo. En Bulgario estis establita Internacia Asembleo "Standardo de Paco" kiu inspiris infanojn pentri, skribi, krei pri interkompreno kaj paco. La Asembleo estis adoptita kiel nova formo de diplomatio kaj kunlaboro por paco kaj estis subtenata de la Unuiĝintaj Nacioj, UNESCO, UNICEF kaj aliaj internaciaj organizoj. En 1987 la Unuiĝintaj Nacioj deklaris la "Standardo pri Paco" kun la titolo "Mesaĝisto de Paco".
Ĉiuj tiuj okazaĵoj kaj faktoj montras, ke Legio de Bona Volo ne estas abstraktaĵo sed senĉese regenerata ideo en malsamaj lokoj ĉirkaŭ la mondo en diversaj formoj. Tio estas eventoj kaj manifestoj, kiuj ĉiam havas komunan fokuson kaj celon ― la savo de la homaro de ekstermado pro la timiga povo de armiloj, kiu pliigas kun ĉiu pasanta jaro, pro demografia kresko, elĉerpiĝo de resursoj, estingo de biologiaj specioj, pro industria aktiveco, kiu kreskas eksponente, ktp, ktp.
Pro tio, P. N. citas la vortojn de la spirita gvidanto Emmanuel: “Еkserĉu novan vojon, tiun de interkompreniĝo, ĝis falos la muroj de kvereloj, kaj oni permesu ke Suno de Paco lumu tie kie regis mallumo”. Etiko, Ekumenismo, Esperanto, Ekologio... estas realaĵoj de la Homara Konscienco. Ili devas subteni unu la alian. Tiam ili fariĝos granda potenco. Etika rilato inter homaj animoj kaj respekto inter malsamaj kulturaj kaj lingvaj komunumoj kaj nacioj, inter religioj; Gardado de la specioj ― ekologia ekvilibro kaj savo de la Tero kiel nura gemo. Por la realigo de tiuj grandegaj ideoj ni bezonas fortajn homajn karakterojn. P.N. donas ekzemplon pri la pioniraj kristanoj: “Serĉadu ĉe ili la sperton, kiun oni devas ripeti en ĉi tiu mondo: ‘persekutate per ĉiuj manieroj ili ekvivis en komunumoj, kaj ne troviĝis inter ili senhavuloj, ĉar ĉiuj reciproke helpis sin, ĉio per tio kion li posedis’”. (Ago de apostoloj de Jesuo). “Ne konfuzu pacemajn kun spirite malfortajn”, diras P.N. kaj citas Eleanor Doan: “Iu ajn malfortanimulo povas laŭdi Kriston, tamen necesas forta animo por sekvi Lin”.
Mensa forteco sin bazas sur la unueco kaj reciproka helpo inter la sekvantoj de grandaj ideoj. Sed la personoj kiuj kreas la ideojn kaj gvidas la movadojn devas elteni la grandegan ŝarĝon de ilia sorto. Estas malfacile numeri la agojn de Paiva Netto ― spirita gvidanto, verkisto, komponisto, organizanto. Multaj rimarkindaj personecoj de nia tempo apogis kaj subtenas lian kaŭzon: Monaĥino Tereza el Kalkuto, Ĉefepiskopo Desmond Tuto kaj Nelson Mandela, Dalai Lamao, UN Ĝenerala Sekretario Kofi Annan, Usona astronaŭto Edgar Mitchell k.a.
La elstara angla verkisto kaj futuristo Herbert Wells en sia fama rakonto "Pordo en la muro" serĉante en liaj vizioj la futuran homan socion, kiu venkos la primitivan egoon, skribas: "En la aero mem estis iom ebriiga. Ĉirkaŭe puraj brilantaj koloroj. Trovinte sin en la ĝardeno vi sentas akran senson de ĝojo.Tie mi vidis multajn homojn, ĉiuj estis mirindaj kaj karesaj. Kaj en iu nekomprenebla maniero, mi sentis, ke mi estis kara al ili, ke ili estas feliĉaj vidi min...”.
Paiva Netto estas homo, kiu dediĉis sian vivon al tia mondo de la estonteco. Mi estas profunde konvinkita, ke li estas la persono al kiu la Nobel Komitato devas doni la pacpremion. Kaj ne nur kiel merititan rekonon por titana laboro dediĉita al Amo kaj Frateco inter la homoj, sed kiel komenco de la unuiĝo de ĉiuj sinceraj kaj humanaj personoj de la mondo en la nomo de unu nova Civilizacio de Bona Volo.
Profesoro Boyan Lalov, DSc (doktoro de sciencoj) Profesoro pri Metodoj de Instruado en la Teknika Universitato ― Sofio; Membro de Bulgara Akademio de Sienco kaj Arto; Sofio, Bulgario.
Septembro 10, 2014 | Merkrede | 14h25m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
Persona arkivoS-ro Wacław Rekowski (Pollando).
La libro estis unuafoje eldonita en 2003 jaro kaj lanĉita esperante la 9an de julio 2011, dum la 8a Tutamerika Kongreso de Esperanto. Oni vendis jam 500.000 ekzempleroj de la verko. Atingita de mi esperanta versio prezentiĝas vere impone. Nekutima grafika realigo kun mildaj koloroj de kovrilo kaj paĝoj allogas rigardon, kaj belegaj ĉefliteroj kaj gravaj versoj estas laŭdindaj.
Pli grava estas kompreneble la enhavo. Frapanta estas granda laboro trovi ligitajn teme laboraĵojn de elstaraj eminentuloj kaj krome kono de la tuta homa historio. Do, ĉu ĉio estas ideala? Ne. La tuta enteno estas tro bona. Ĝi estas bona por pensuloj kaj altnivelaj idealistoj, sed la homa mondo estas tro ordinara, tro kruela, por ke uzi la plej multo da ideoj de la verkisto. Krome tro ofte aperas tie vorto "amo" pro la sama.
En ĉiutaga vivo al multaj vivuloj sufiĉus paco kaj trankvilo. Sed Paiva Netto enhavigis respondon al tiu opinio sur la paĝo 201: "Kian valoron havus paroli pri interkompreniĝo, kiam ĉiuj reciproke sin komprenas; pri solidareco, kiam ĝi estas ordinara travivaĵo inter la homoj; pri paco, dum paca tempo; pri afableco, en afabla societo; aŭ pri signifo de rideto, kie la homoj proklamas kaj plenumas fratecon?".
Kion do oni eblas aldoni? Nenion. Ĉiuj honestaj homoj volus ĝisatendi tempon, kiam nur dekono de la verkaj ideoj estos uzata de deciduloj pri homaj sortoj. Eble iu scipovas pendigi surporde de ĉiuj oficejoj (ne nur militaj) kelkajn regulojn el la libro kaj ordoni uzadon de ili. Tion mi deziras al mi kaj al ĉiuj homoj.

Bona Volo en la 99-a Universala Kongreso de Esperanto
El la Redakcio
Augusto 29, 2014 | Vendrede | 11h07m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
La 99-a Universala Kongreso de Esperanto okazis inter la tagoj 26a de julio kaj 2a de aŭgusto en la hotelo Panamericano, en Bonaero, Argentino. Tiu granda evento, kiel multaj aliaj aranĝitaj de la esperantista komunumo, naskis bonajn fruktojn kaj restos en nia memoro. Povu ni pli kaj pli diskonigi la lingvon internacian kaj kunĝui bonajn atingojn! Legio de Bona Volo prezentis al la kongresanoj plurajn publikaĵojn ĉe sia budo, inter kiuj la furoraĵon "Meditadoj el la Animo", de aŭtoreco de la ĵurnalisto kaj verkisto Paiva Netto. Kiuj maltrafis la okazon aĉeti ekzempleron de tiu libro, tiuj skribu al ni: esperanto@bonavolo.com.
Augusto 13, 2014 | Merkrede | 9h03m | Ĝisdatigita la 25-an de Majo, je 17h49m
O Curso Básico de Esperanto para Brasileiros (Baza Kurso de Esperanto) é uma iniciativa do Departamento de Esperanto da Legião da Boa Vontade (LBV) para o incentivo ao ensino da língua internacional. São 20 lições iniciais que permeiam todas as suas regras gramaticais e trazem exemplos práticos para um bom aprendizado.
Para dar continuidade aos estudos, sugerimos ao aluno que frequente associações e/ou clubes esperantistas de sua localidade. Ou se preferir, acesse também cursos online reunidos na página Esperanto.net.
Julo 31, 2014 | Ĵaŭde | 17h19m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
Persona arkivoS-ro Georgi Mihalkov (Julian Modest).
José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radipreleganto, komponisto kaj poeto, sed pli gravas, ke li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Tiu ĉi legio estas neordinara kaj ĝian noblan agadon tre bone karakterizas la vortoj de Anna Mwasha – direktoro de Departemento de Forigo de Malriĉeco en la Ministerio de Ekonomia Planado kaj Socipovigo en Tanzanio: “En plej evoluintaj landoj, oni multe parolas pri plibonigo de Edukado, sed mi komprenas, ke LBV batalas precipe por formi la karakteron de infanoj per valoroj kiel Amo, kaj trankviligi ilin. Edukado surbaze de tiaj valoroj povas tute ŝanĝi socion, pacigi homojn.”
La noblaj edukceloj kaj la brilaj rezultoj de Legio de Bona Volo delonge estas konataj en pluraj landoj de la mondo kaj la plej grandan meriton por tio havas Paiva Netto. Dum multaj jaroj li verkis librojn, kiuj aperis en centmiloj da ekzempleroj.
Nun dank’ al Esperanto mi havis eblecon tralegi lian libron “Meditoj el la Animo” kaj mi estas feliĉa, ke pere de tiu ĉi rimarkinda verko mi konatiĝis kun aŭtoro, kiu ne nur amas la homojn, zorgas pri la edukado kaj la spirita vivo de gejunuloj, sed estas verkisto kaj filozofo, kiu profunde esploras la plej grandajn kaj gravajn problemojn de la homa ekzisto.
Por Paiva Netto la ĉefa celo de la homaro estas la paco, sed li avertas, ke “la vera paco naskiĝas unue el la pura koro de Homo”. Tamen por ke la homa koro estu pura, en ĝi konstante devas nesti la amo. La aŭtoro diras: “La vizaĝo de Dio estas Amo. Ju pli ni amas, des pli Li manifestiĝas en ni.” Paiva Netto detale analizas la Amon. Li emfazas, ke nur la vera amo liberigas nin de la katenoj de malprudento, kiu kaŭzas la psikajn, korpajn kaj sekve sociajn malsanojn.
La verkisto esploras diversajn problemojn de la homa vivo. Li opinias, ke unu el la danĝeroj, kiujn la homaro trapasas estas la vulgarigo de la suferoj. “Post tiom longa rigardado de suferoj per la bezonataj komunikrimedoj, parto de la popolo komencas supozi, ke tio estas neŝanĝebla afero.” Paiva Netto instruas nin esti kuraĝaj. La kuraĝo donas fortojn, esperon kaj volon venki la malfacilaĵojn. Paiva Netto citas la grekan filozofon Plutarko, kiu diras: “Vere kuraĝa homo ne serĉas danĝerojn. Li alfrontas ilin.”
Por Paiva Netto la Fido je Dio, kune kun bonaj agoj, estas tre grava por la homa vivo. La Fido devas esti firma kaj kiel diris Marteno Lutero: “Savo dependas ekskluzive de fido je Dio.”
En tiu ĉi riĉenhava libro pluras la gravaj temoj, kiujn traktas la filozofo Paiva Netto. Unu el ili estas la demando pri demokratio kaj la aŭtoro konstatas, ke la demokratio estas respondeco esprimi opiniojn boneduke sen emo al kverelo.
Paiva Netto argumentite pruvas, ke materio estas sprito. “Necesas do konkludi, ke Spirito kaj kreo de Filo, kiu esprimiĝas en la Naturo per planeda materio, ankaŭ estas Unu, tio estas, ili havas la saman spiritan devenon.”
“Meditadoj el la Animo” instigis min mediti pri la plej gravaj problemoj de la homa vivo kaj de la universo: la paco, la amo, la demokratio, la spirito, la materio… La aŭtoro posedas grandan intelekton kaj riĉan kulturon. Li trastudis la vivon kaj sciencan agadon de pluraj mondfamaj filozofoj, sciencistoj kaj verkistoj. En la libro estas detalaj biografiaj kaj bibliografiaj notoj pri ili. Paiva Netto ne nur citas iliajn verkojn, sed analizas iliajn sciencajn konceptojn pri la vivo, Dio, la mondo kaj universo.
Ege impresis min la fakto, ke la filo de Paiva Netto, José Eduardo studis en mia lando, Bulgario, orkestroreĝisoradon kaj en Bulgario estis registritaj diskoj kun muzikaj verkoj de Paiva Netto kun la koruso kaj Orkestro de Nacia Radio.
La libro enhavas tre detalan prezenton de la konata pola esperantisto kaj reĝisoro de dokumentaj filomoj Roman Dobrzynski, kiu faris dokumentajn filmojn pri Legio de Bona Volo.
“Meditoj el la Animo” estas modele tradukita en la Internacian Lingvon. Certe multaj geesperantistoj el la tuta mondo havos eblecon tralegi tiun ĉi neordinaran libron, kiu anime riĉigos ilin.
Julo 24, 2014 | Ĵaŭde | 14h49m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h08m
Kiel scienco, teknologio, novigo kaj kulturo povas plibonigi la vivo-kondiĉojn de homoj kaj protekti la terglobon? Por respondi tiun demandon, Legio de Bona Volo (LBV) venigas la parolon de fakuloj kaj prezentas bonajn agadojn socialajn kaj edukajn en la speciala eldono de BONA VOLO Daŭripova Elvolviĝo.
La publikigaĵo enkondukas tiun temon per mesaĝo de la direktoro-prezidanto de LBV, la ĵurnalisto, verkisto kaj radiokronikisto José de Paiva Netto. Per sia artikolo “Scienco, Teknologio, Novigo, Kulturo kaj la rolo de Ekumena Solidareco”, la aŭtoro montras la gravecon de la frata sento sen landlimoj cele al plenumo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj (JEC).
Krom tio, la enhavo de tiu publikaĵo konatigas la leganton kun la socieduka laboro fare de Legio de Bona Volo en la sep landoj kie ĝi havas memstarajn bazojn, kun atentigo al antaŭenigo de scienco, teknologio, novigo kaj kulturo cele al konstruo de socio pli justa kaj frateca.