Kiu ni estas

La Portalo Bona Volo inkluzivas Superreton Bona Volo de Komunikado*1, kiu komenciĝis en la enlanda radiofonio, en la 1940aj jaroj, kaj plivastiĝis al la presa, televida kaj cifereca amasmedio. Nuntempe la enhavo de tiu komunikado estas memproduktata en sep landoj, sub la estrado de la Institucioj de Bona Volo (IBVj), el kiuj konsistas Legio de Bona Volo (LBV), la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito kaj la Fondaĵo José de Paiva Netto

La neceso krei povajn kanalojn por komuniki la standardon de Reala Frateco markis la evoluan ekspansion de IBVj, ekde ĝia fondo. La 25an de marto 1995, tamen, la mobilizo-povo de la Komunikado de Bona Volo fariĝas eĉ pli forta responde al defio de la direktoro-prezidanto Paiva Netto, lanĉita al junaj komunikantoj, sub la nomo Movado Jesuo. Per tio li proponis unuigi kaj plivastigi la atingpovon de la elsendiloj kun la celo prezenti la ekumenan trajton de Jesuo, komprenatan kaj analizatan de IBVj kiel solidara kaj avangarda referenco, kiu novece establiĝis inkluzive en la socia komunikado, ĉefe rilate al respekto, diverseco kaj ĉies rajto je parolo. “Kiam la Ĉiela Miraklisto preskribis al Siaj Disĉiploj tiun ‘Iru kaj preĝu’, per tio Li ne ordonis, ke ili parolu nur al nigruloj, aŭ nur al blankuloj, flavuloj, mestizoj, al tiu aŭ al tiu alia popolo. Ne! Li ordonis, ke oni ‘anoncu la Regnon de Dio’ al la tuta mondo, al ĉiu estulo. Jen pruvo pri tio ke Jesuo estis ekumena(zorganta venigi la parolon de Bono al ĉiuj anguloj de la Tero). Li konsideris nenian homan apartigon savita aŭ sensava. Ĉiu mem difinas sian vojon”, asertas la komunikanto Paiva Netto. 

Bona Volo TV: SKY — kanalo 20
+ Pli ol 20 jaroj da elsendoj je servo de la Bono
La komunikado en la mondo

Ankaŭ nomata Portalo de la Ekumena Spiritualeco*2, ĝi aperis komence de la enkonduko de la interreto en Brazilo, en aŭgusto 1996, laŭ iniciato de la ĉefgvidanto de IBVj, Paiva Netto, per la retpaĝaro de LBV (komence disponebla en la portugala kaj angla lingvoj). La sekvan jaron (februaro 1997), aldoniĝis la programado de Superreto Bona Volo de Radio, kun 24 horoj da retaj elsendoj. La 7an de novembro 2002, estis lanĉita la Portalo Bona Volo. Aliaj gravaj datoj markis la Komunikadon: la lanĉo de la revuo BONA VOLO, maje 1956; revuo Jesuo Alvenas!, februare 1982; 24-hora programado de Superreto Bona Volo de Radio, septembre 1992; kaj televida programado de TV Bona Volo, en la jaro 2000. 

Danke al la teknologia disvolviĝo, la IBVj sin proponas prezenti al la mondo la standardon de Bona Volo kaj oferti al la popoloj sian kontribuon por pli larĝa dialogo inter malsamaj kulturaj perspektivoj cele al komuna bono. La Portalo Bona Volo estas alirebla en pluraj lingvoj (angle, esperante, france, germane, hispane, itale kaj portugale), kun kelkaj enhavoj en la araba, ĉina, japana, pola kaj rusa cele al pli vasta atingpovo de sia komunikado. 

Ĉi tie la retuzanto povas aktive kontribui al la enhavo-kreado de la retejoj per siaj opinioj kaj sugestoj por raportoj pri aktualaj temoj. La Portalo Bona Volo kunigas artikolojn, videojn kaj publikigaĵojn, kiuj prezentas la ideologian enhavon de IBVj, pere de artikoloj de la ĵurnalisto kaj verkisto Paiva Netto; la sociedukajn aktivadojn de Legio de Bona Volo tra la mondo; la programadon de Superreto Bona Volo de Komunikado, 24 horojn tage, per dumokaza elsendo (portugale aŭskultebla); novaĵojn pri edukado, respondeco kaj ensocietiĝo, familio, sano, scienco, naturmedio, temoj ĉiam ligitaj al aparta rigardo de la ekumena spiritualeco; kaj multon pli. 

Ankaŭ vi partoprenas en tiu komunikado. Kion vi ŝatus vidi en niaj retejoj? Kontribuu ankaŭ per sendo de Bonaj Novaĵoj kaj inspirdonaj ideoj, kiuj plibonigas la mondon! Fariĝu komunikanto de Bona Volo, skribu al esperanto@bonavolo.com. Estu ĉiam bonvena!

________________________________________________________
*1 Super Reto Bona Volo pri Komunikado — Ĉi tiu esprimo rilatas al la Komunikiloj 100% Jesuo, kiuj celas disvastigi la fratajn idealojn de la Senlima Ekumenismo: Super Reto Bona Volo de Radio, TV Bona Volo (kanalo 20 de SKY), Reto Edukado kaj Estonteco de Televido — Reeduki, Portalo Bona Volo kaj la publikigaĵoj pri Ekumena Spiritualeco.

*2 Ekumena Spiritualeco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj.