Legio de Bona Volo

Marta Trigueiro

Oktobro 16, 2013 | Merkrede | 19h06m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Celante konstrui “pli bonan Brazilon kaj pli feliĉan homaron”, la radikronikisto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979) fondis en Brazilo, la 1-an de Januaro de 1950 (Tago de Paco kaj Universala Kunfratiĝo), Legion de Bona Volo (LBV). Lia posteulo, la brazila ĵurnalisto, verkisto kaj edukanto José de Paiva Netto, fariĝinte prezidanto, plivastigis la humanan mision de la Institucio, kiu atingis internacian skalon. Ekde tiam, li establis, en 1984, LBV-on de Paragvajo; en 1985, LBV-on de Argentino kaj de Urugvajo; en 1986, LBV-on de Bolivio kaj de Usono; kaj, en 1989, LBV-on de Portugalio.

Temas pri civilsocia movado, benefica, filantropia, eduka, kultura, filozofia, ekumena kaj altruisma. Agnoskata pro sia agado en la kampoj de edukado kaj disvolvado, la landa LBV, danke al donacoj de la loka loĝantaro, agas favore al malriĉaj familioj, stimulante ilin pripensi kaj vivi valorojn etikajn, spiritajn kaj ekumenajn*. Ĉi-cele ĝi subtenas lernejojn, maljunulejojn kaj Komunumajn Centrojn por Sociala Asistado, en kiuj ĝi plenumas diversajn programojn kaj projektojn, kun la solidara helpo de volontuloj kaj kunlaborantoj.

Fariĝu unu plia Amiko de Bona Volo!

Elektu unu el la landoj, kie LBV agas, kaj kunlaboru: LBV de Argentino, LBV de Bolivio, LBV de Brazilo, LBV de Usono, LBV de Paragvajo, LBV de Portugalio, LBV de Urugvajo.

Vi ankaŭ povas aliri per www.legionofgoodwill.org/donate kaj fari vian mondonacon por plivastigi tra la tuta mondo ĉi tiun solidaran laboron.

________________________
* Valoroj de Ekumena Spiriteco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj, kun pli ol 6 milionoj da venditaj ekzempleroj.