Pedagogia propono de LBV

El la Redakcio

Oktobro 16, 2013 | Merkrede | 18h44m | Ĝisdatigita la 04-an de Juno, je 15h41m

Vivian R. Ferreira
TAGUATINGA, DF — La eduka gvidlinio de LBV konsistas el la Pedagogio de Amo kaj el la Pedagogio de la Ekumena Civitano, pedagogia propono fare de la edukanto Paiva Netto. Ĉe la Pedagogio de Amo, aplikata en la Eduka Centro Alziro Zarur, oni celas infanojn ĝis 10-jaraj, per la kunligo de sentemo kun la kogna disvolviĝo de la etuloj.

Edukisto Paiva Netto nomis sian pedagogian proponon per du nomoj, cele al malsamaj aĝogrupoj. La graveco uzi du nommanierojn praviĝas pro la konstruado de intelekta scio, aldone al homvaloroj kaj sentoj, laŭ la apartaj bezonoj, aspiroj kaj eblecoj, dediĉataj al ĉiu aĝogrupo.

Pedagogio de Amo
Ni mencios Pedagogion de Amo, kiam ni parolos pri la agadoj ĉe infanoj ĝis 10-jaraĝaj, konsidere al la ŝokaj frapoj de la nuntempa situacio, kiam agresemo (kiel perforto korpa/seksa kaj emocia) trafas multajn viktimojn. Estas oportune emfazi, ke sentoj devas ligiĝi al elvolviĝo de inteligenteco ĉe la etuloj, tiel ke karesemo kaj estimo ne limiĝu nur al bona traktado ene de familio, sed atingu ĉiajn mediojn en ilia vivo, inkluzive de lerneja medio, kun atento al tia aĝo, kiam infanoj estas plej sendefendaj en sia infana mondo.

Pri la agado por etuloj, edukisto Paiva Netto asertas: "(...) Estimo, kiu inspiras nian Pedagogion, se oni konsideras ĝin en plej alta senco, estas ne nur ia altspirita sento, sed politika strategio, same konsiderata laŭ ties plej alta signifo, kongrue kun Socia Justeco, kiel strategio por postvivado, rilate la individuojn, popolojn kaj naciojn. Homoj – do, civitanoj, interalie esperplenaj gejunuloj – estas multe pli ol sako da karno, ostoj, muskoloj, nervoj, sango. Ili amas kaj suferas. Ili revas, deziras, konstruas, elreviĝas kaj, malgraŭ ĉio, ili plu antaŭeniras... Ili meritas, krom leĝoj, respekton, por ke tiuj leĝoj neniam fariĝu mallumaj privilegioj, sed plenumiĝu, favore al ĉiuj. (...)"

Vivian R. Ferreira
SÃO PAULO, SP — Por la lecionoj pri Sciencoj, Biologio kaj Kemio, la gelernantoj disponas je faka laboratorio, kio praktike kontribuas por la lernado. Kadre de sia infrastrukturo, tiu LBV-lernejo enhavas ankaŭ komputilejon, aŭdvidajn ĉambrojn inter aliaj ejoj, kiuj favorigas la edukatojn.

Pedagogio de Ekumena Civitano
Pedagogion de Ekumena Civitano oni aplikas je edukado de adoleskantoj, gejunuloj kaj plenaĝuloj, per inkludado de Baza Edukado, de EJP (Edukado de Junuloj kaj Plenaĝuloj) kaj de sociedukaj programoj de Legio de Bona Volo (LBV). Ĝi investas je kompleta formado de edukatoj, konsiderante ilin kiel Bio-psiko-sociajn Spiritojn. Ĝi baziĝas sur valoroj naskitaj de Universala Amo, kaj preparas homojn por travivado de Ekumena Civitaneco, per plena praktikado de Solidara Socio, havante kiel modelon la senmortan instruon de la Ekumena Kristo, la Novan Ordonon, de Li lasitan: "Amu unu la alian kiel Mi amis vin".

Paiva Netto klarigas: "(...) Nia laborilo, do, por starigi Ekumenan Civitanon (religiohavan aŭ ne), estas ĉi tio, kion ni devas nepre posedi: universalisma spirito, kies perilo estu Solidareco, kiu prilumas mensojn kaj sentojn. Ni ĉiuj loĝas en unu sola, grandega loĝejo, nome sur la Tero. Se ni ne paŝos direkte al interkompreno, kie ni estonte vivos, se ne flankenŝoviĝos la frenezaj egoismo kaj troavido, en ĉi tiu Planedo, en la nuna tempo de tutmondiĝo? Tutmonda socio signifas samgradajn kontentecon aŭ suferojn. Ĉi tio estas matematika. (...)".

Esperantigita de Paulo Sérgio Viana
Revizio de Maria Aparecida da Silva