Lecionoj de gepatroj al gefiloj: Financan edukadon oni instruas per ekzemplo

Sciu kiel la Ekumena Spiriteco* povas kontribui al la financa edukado de infanoj

Wellington Carvalho

Julo 11, 2016 | Lunde | 17h50m | Ĝisdatigita la 29-an de Septembro, je 8h02m

La ekonomiaj transformiĝoj, kiujn la mondo travivas, estigas bonajn ŝancojn por stimuli infanojn ŝpari monon per uzado de kreemo. La atento pri kiel mastrumi la mongajnon estas esenca. Entute: tia rilato rezultigos plenaĝulojn pli konsciajn pri iliaj elspezoj kaj sekve kun plibona vivkvalito.

Ĉio kio okazas en la hejmo, kiel la rilatoj inter la familianoj, kun la dombestoj, la disciplino pri mongajno aŭ pri hejmaj taskoj, kutime estas ripetataj de infanoj. Laŭ la brazila financo-kuntrejnisto Roberto Navarro, la konsciigo de la etuloj ne eblas sen bonaj ekzemploj de la gepatroj kaj respondeculoj. "La plej granda problemo estas tio ke la gepatroj mem ne havas financan edukadon." Alidire, se la patro senbride konsumas, ankaŭ la emo de la filo estas agi sammaniere.

"IA RIGARDO TRANS LA INTELEKTO"

La edukanto Paiva Netto, direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), ĉiam invitas nin alfronti la situaciojn de nia privata kaj komunuma vivo per ia rigardo trans la intelekto.  Ĝuste tion proponas la Pedagogio de Amo kaj la Pedagogio de la Ekumena Civitano, kreitaj de li kaj aplikataj en ĉiuj sociedukaj akcepto-centroj de LBV. Ili sugestas ke etikaj valoroj ĉeestu ĉiujn fakojn de la homa konado. Laŭ tiu kunteksto, paroli al lernantoj kaj al ties gepatroj pri mono kaj instrui al ili kiel bone mastrumi la enspezaron, signifas montri kiel gravas esti pli humanaj kaj solidaraj plenumante niajn elektojn.

"Ĉiam kiam nia filo metas manĝon sur la teleron kaj poste ĵetas ĝin for, ni povas diri: 'sekvafoje, metu malplie; multaj homoj en la mondo malsatas'. Tio estas bona maniero transdoni al ili la gravecon pri la mono, per aplikado de bonaj valoroj en ilia vivo", klarigas la superrigardantino de la pedagogia metodo de LBV, Suelí Periotto, direktorino de la Instituto de Edukado José de Paiva Netto, en San-Paŭlo (Brazilo).

Alia grave atentinda situacio rilatas al ludiloj. Laŭ la direktorino, "ĉiam kiam venas iu ludilo en la domon, estas interese ke la familio kutimiĝu sugesti: 'Nun elektu unu, kiun ni povas donaci'. Aŭ eĉ: 'En tiu Kristnasko vi gajnis kvar ludilojn. Vi elektos kvar el la viaj por ke ni donacu ilin al iu. (...) Plibone estas se la infano mem liveros tion, kion ĝi donacas. Tio ago estas ia maniero por abnegacii". Estas esence en la ĉiutago ekzempligi al la infanoj kiom tio, kion ni konsumas, povas influi la vivon de aliaj homoj. Demandu pli ofte al la infanoj kaj al vi mem la jenon: "Ĉu ni efektive bezonas tiun produkton?".

Vivian R. Ferreira
Lernantoj de LBV simulas aĉetadon de fruktoj en foirejo, dum aktivado en la ludoteko. En tiu okazaĵo, ili lernas kiel elspezi monon konscie kaj daŭripove.

Pri tiu temo, asertas Paiva Netto*: "Ekonomiko devas esti rigardata kaj spertata laŭ la sublima aspekto de Solidareco, kiu garantias al ĉiuj la aliron al kapitalaĵoj: laŭ plej vasta senco, Ekonomiko estas la plej spirituala el la sciencoj (aŭ artoj)".  Tial, apliki tiujn valorojn en la ĉiutaga vivo helpas mildigi la tujismon kaj la senbridan konsumadon, kiuj nuntempe malhelpas infanojn kaj gejunulojn.

KONSILOJ AL GEPATROJ KAJ GARDANTOJ

La kuntrejnisto Roberto Navarro ankoraŭ atentigas al la gepatroj pri tio ke financa edukado ne limiĝas al mongajno-sumo aŭ tutaĵo da elspezoj, sed ankaŭ al la emocia aspekto. Se la emocioj ne estas en ekvilibro, ankaŭ la poŝo estos difektita. Alia faktoro estas la manko de planado. Por plibona elspezo de mono, li sugestas ke oni difinu la elspezojn laŭ kvar kategorioj. Per tio, oni pli facile scias kiun elspezon forigi kaj kiun konservi. Jen ekzemplo kadre de ĉiu el tiuj kategorioj:

 Fikse deviga: Luado (oni bezonas loĝejon por transvivado).
— Varie deviga: Lumfakturo (ĝi estas varia, ĉar oni povas malpliigi la konsumon).
Fikse nedeviga: Gimnastikejo (kvankam temas pri monata elspezo, eblas elekti alian lokon kaj eĉ, laŭnecese, lasi viziti ĝin).
Varie nedeviga: Tagmanĝo en restoracio (la elekto de la loko kaj la ofteco ĉiam povas esti rekonsiderata).

"Koncerne buĝeton, estas konsilinde uzi la regulon 50, 30, 20; alidire, el tio kion vi enspezas, 50% vi uzu por vivtenado; 30% por konsumo, kiel ŝanĝo de aŭtomobilo, aĉeto de vestoj i.a.; kaj 20% rezervu por investado", substrekas la financa kuntrejnisto. Havi disciplinon pri la elspezoj venigas financan sekurecon al la hejmo, kaj ankaŭ nepras starigi diskutadon pri la familia buĝeto.

___________________
Ekumena Spiritualeco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj.

2 Paiva Netto en Urĝas reeduki!, p. 275, poŝversio.