Pedagogio por Paco

La kapablo de lernejoj formi agantojn por daŭripova elvolviĝo

Suelí Periotto

Oktobro 16, 2013 | Merkrede | 15h24m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

La pasinta jarcento montris, ke teknikaj novaĵoj per si mem ne sufiĉas por atingi daŭripovecon. Necesas pli profunda reekzameno de modeloj kaj valoroj, kiuj povas transformi la tutmondan socion. Produktado kaj disvastigado de soci-mediaj teknikologiaĵoj devas inkluzivi valorigon de scioj, kiuj akumuliĝis dum miloj da jaroj ĉe diversaj kulturoj, ne nur sciencan scion.

João Periotto


Konstantaj instigoj fare de multobliga kulturo, per daŭripovaj agoj ĉe lernejoj, povas stimuli preparadon de ĉefroluloj en ia nova monda scenejo, en kiu la vojoj al medikonservado aliĝos al forta konscio pri daŭripoveco. Kun novaj agantoj en tiaj ŝanĝomomentoj, novaj ideoj influos aliajn al trairado de tiu sama pado al homeca progreso.

Legio de Bona Volo (LBV) kundividas sian sperton pri Kulturo de Paco ĉe komunumoj, kie ĝi agadas, en Brazilo kaj eksterlande. En siaj lernejoj, Komunumaj Centroj por Socia Asistado kaj hejmoj por maljunuloj, tiu Institucio elvolvas sociedukajn agadojn, kiuj rekte interŝanĝas spertojn kun la teknologiaj bezonoj kaj kun la kultura kadro de asistataj homoj.

Ĝi atentas pri la lokaj realaĵoj, valorigas kulturajn radikojn de ĉiu unuopa komunumo, faciligas al ĝi aliron al informadika mondo kaj al novaj rimedoj, kaj krome stimulas ampleksan pripensadon, ĉar ĝi aldonas al sia agado valorojn de civitaneco, etiko kaj ekumena spiriteco. Por konstanta kunlaborado kun LBV, oni invitas al integriĝo al projektoj de tiu institucio edukistojn el la publika kaj privata instruretoj, ĉu por prelegoj, ĉu por pedagogiaj atelieroj, kaj ankaŭ al kongreso pri edukado, kiun oni okazigas ĉiujare.

Intelekto kaj sentoj
La Institucio okupiĝas pri la intelekta formiĝado kaj pri la elvolviĝado de socia-emocia, etika kaj intuicia potencialo de la edukatoj, kaj konigas ilin pri novaj teknologiaĵoj, kiuj faciligas al ili la mondon de laboro kaj plifortigas iliajn eblecoj por plua studado. Por tio, ĝi aplikas propran edukvojon, formitan per Pedagogio de Amo kaj per Pedagogio de Ekumena Civitano, kreita de la ĉefgvidanto de la Institucio, edukanto José de Paiva Netto. Laŭ ĝi, la celo estas kunigi inteligentecon de la cerbo al tiu de la koro, tiel ke la kapabloj kaj kompetentecoj elvolvitaj de la lernantoj estu miksataj kun etikaj, ekumenaj kaj spiritaj valoroj. Sekve, ĝi garantias bonkvalitan instruadon kaj favoras travivadon de ia ekumena civitaneco, surbaze de sentoj de solidareco, paco kaj respekto pri malsamecoj.

Akceptante infanojn kaj adoleskantojn en situacio de risko, ĉu en sian reton de lernejoj, ĉu en sociedukajn programojn, kiujn ĝi havas en pli ol 70 brazilaj urboj, LBV zorgas, ke oni proponu al ili eblecon aliri al komputilo kaj al ĝiaj bazaj rimedoj. La propono pri tuteca edukado — kiu inkluzivas valorojn de Solidara, Altruisma, Ekumena Socio — taŭgas kiel fundamento por ke la edukatoj sekvu akademiecan karieron. Tiel ankaŭ li kontribuos por la konstruado de kulturo, kiu favoras daŭripovecon kaj socian justecon, kun konscio pri uzado de tiuj novaj teknologiaĵoj.

La inklino al formado de agantoj por daŭripova elvolviĝado akiras specialan amplekson ĉe la amaskomunikiloj de LBV. Kun pedagogiaj konceptoj, Legio de Bona Volo produktas kaj/aŭ apogas edukajn materialojn por radio, televido, interreto kaj publikaĵoj. Tiun materialon produktas grandparte ekslernantoj de la Institucio, kio estas rezulto de konstanta programo por formado de profesiuloj en kampoj de aŭdvidaj rimedoj kaj multkomunika produktado, kaj krome projektoj progresas por muntado de teknika lernejo por socia komunikado. Tiu tuta agado kongruas kun ĉiuj edukaj kaj sociasistaj celoj de la Institucio, ĉar akceptitaj infanoj, gejunuloj kaj plenaĝuloj estas stimulataj fariĝi multobligantaj agantoj por daŭripoveco, tiel ke ĉi tiu propono ĉiam atingas novajn kampojn, kiam la koncerna komunumo mem kreas kondiĉojn por dialogo kaj plifortigas sian partoprenadon serĉe de solvoj por lokaj problemoj.

Strategioj por informadika inkluzivado
En formala instruado, la Institucio atentas pri uzado de teknologiaj rimedoj kaj klopodas aktualiĝadi, ĉiam valorigante vojojn, kiuj kontentigas individuajn bezonojn de la edukatoj, precipe koncerne specialajn edukajn situaciojn, diagnozojn pri psikologiaj kaj movkapablaj misfunkcioj, ofte kaŭzataj de problemoj ĉe la movkapablo de la lernantoj. Multdisciplinaj laborfakuloj de LBV uzas faciligajn strategiojn por lernado, laŭ la raportoj de psikologoj, psikiatroj, parol-aŭd-fakuloj kaj edukistoj. Rezultas de tiu laboro propono pri altkvalita edukado, en bonveniga etoso, kiu kunigas valorojn de ekumena civitaneco al pedagogiaj agoj, de plej frua aĝo. Tia speciala tutaĵo favoras solidan sociemocian elvolviĝon de la infanoj, kaj tio estas fundamento por tuteca formiĝado de la individuoj, laŭ la kriterioj de la edukaj principoj, kiujn oni aplikas en la lernejoj de tiu Institucio.

LBV pledas, ke la tutmonda socio povu profiti de solidara uzado de novaj teknologiaĵoj — aparte tiuj por informado kaj komunikado (nome, la bazo de informadika ekonomio), kaj ankaŭ de socimediaj teknologiaĵoj, kiuj meritas okupi elstaran pozicion en la programo de investoj de registaroj kaj de la privata sektoro. Legio de Bona Volo substrekas ankaŭ, ke necesas intensigi tutmondan diskutadon pri la scienca agado kaj ĝia etiko, por ke progresoj en esplorado ne obeu strikte ekonomian, ekskludantan tendencon, kiu nepre pligravigas malegalecojn.

Pri tio, atentigas edukanto Paiva Netto: La tre dezirata struktura ŝanĝo devas kalkuli, krom pri la potenco de Racio, ankaŭ pri plej bona Homa Sento; male, ĝi plu esprimados la troreveman tendencon en kiun ĝi ofte preskaŭ transformiĝis. Urĝas do kunigi menson kaj koron. Oni rigardu la alton, sed konvenas, ke la piedoj firme staru surgrunde”.

Teksto prenita el revuo BONA VOLO Daŭripova Elvolviĝado, kiun oni disdonis al partoprenantoj de Altnivela Kunsido de Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj (EKOSOK), okazinta en Ĝenevo, Svisujo.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva