Ia rigardo trans intelekto

Suelí Periotto

Septembro 22, 2015 | Marde | 14h40m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Diversaj formoj de perforto estas parto de la realo spertata de infanoj kaj gejunuloj en la tuta mondo, tre ofte ĉe iliaj propraj hejmoj. Atakemo bedaŭrinde ĉeestas ankaŭ en la lernejoj — ĉu publikaj, ĉu privataj —, kiujn ili frekventas. Tial necesas agadoj tujaj kaj longedaŭraj por eviti tiun problemon, kiu jam enradikiĝis en la malgrandaj, mezaj kaj grandaj urboj.

Ĉe Legio de Bona Volo (LBV), ni kredas, ke la lerneja medio karakterizas kiel perfekta spaco por stimuli la Kulturon de Paco, kiel instruas, jam de jardekoj, edukanto José de Paiva Netto, direktoro-prezidanto de tiu Institucio. Laŭ li, jen unu el la plej efikaj vojoj por alfronti la kaŭzojn kaj rezultojn de detruema konduto fare de la gelernantoj mem kaj ankaŭ de la homoj, kiuj devas ilin prizorgi; tiu konduto minacas la korpan kaj mensan sanon de infanoj tra la mondo. “Kaj multaj ankoraŭ suferas gravan agreson, kiu kaŭzas al ili fortan angoron. Temas pri la ĉikanado, kiun devas severe prilukti la homoj respondecaj pri la gejunuloj. Alie, ni fariĝos kunkrimuloj en tiu perforto, kiu originas precize el misgvidado de la infana-junula konduto mem. Jen bedaŭrinda situacio, kiu malhelpas tiom da infanoj progresi ĉe lernejoj. Ĝi signifas agi kontraŭ la estonteco. (…)”, li asertas.

Ĉe LBV, la stimulo al frateca interkompreno komenciĝas dum la unuaj jaroj de ĉiu individuo, kaj ĝin efektivigas eduklaboro, kiu estigas solidarecon kaj neegoisman sintenon de la lernanto, agado per kiu oni stimulas respekton al diverseco kaj al la apartaĵoj de ĉiu persono.

André Fernandes
Aervidaĵo de la Instituto pri Edukado José de Paiva Netto, en Sanpaŭlo, Brazilo. La lernejo, apud la Supervartejo Jesuo, asistas ĉiutage, rekte kaj nerekte, milojn da gelernantoj — infanoj, adoleskuloj kaj plenkreskintoj — enskribitaj en la bebovartejon, en la infanĝardenon, en la elementan  edukadon, en la mezlernejon kaj en la Edukadon de Junuloj kaj Plenkreskintoj (EJA, portugale).

Instrui kun Ekumena Spiritualeco distingas la pioniran pedagogian linion kreitan, antaŭ jardekoj, de Paiva Netto. Ĝi konsistas el la Pedagogio de Amo (direktita al infanoj kun ne pli ol 10 jaroj da aĝo) kaj el la Pedagogio de la Ekumena Civitano (ekde la 11-a jaro). Per ĝi, la zorgo pri kompleta formiĝo de la homo kunigas, kiel emfazas la ĉefgvidanto de LBV, “Cerbon kaj Koron”, alivorte rezonadon kaj sentadon, tiamaniere permesante la stimulon al kulturo, kiu valorigas emociojn kaj vekas en la lernanto intereson por praktiki empation. “Mi ne amas suferi perforton; do mi devas ne kaŭzi ĝin” estas ekzemplo de la pensmaniero, kiu gvidas la agadon de la Institucio favore al la Kulturo de Paco.

RESPEKTO AL DIVERSECO EN LA PRAKTIKO

Kiel prepari infanojn kaj gejunulojn por vivi la Pacon kaj agi favore al pli bona mondo? Ĉi-cele, Legio de Bona Volo subtenas sociedukajn programojn, kiuj instigas la lernanton fariĝi la kaŭzanto de pozitivaj ŝanĝoj, tiom en persona nivelo, kiom en la komunumo, kie li loĝas. Celante ebligi tiun prepariĝon, oni ankaŭ subtenas demokratian agadon ĉe lernoĉambroj kaj ĉe sportaj kaj amuzaj aktivecoj, kiuj okazas ĉe la sportejoj aŭ kortoj de la instrucentroj de LBV, en kiuj partoprenas geedukatoj kun malsamaj tradicioj kaj identecoj. Ĉiuj iniciatoj proponas spertojn, kiuj stimulu la praktikadon de kvalitoj, krom ankaŭ toleremo.

Mônica Mendes

belo Horizonte, MG - Após semear, colocar em um local ideal, rega e espear as horas passarem, as crianças atendidas pela LBV viram com alegria, o girassol brotar. As sementes que foram plantadas em dias diferentes estão com tamanho diferente. Normalmente, os brotos emergem dentro de 48 horas. Os girassóis costumam levar 80 a 120 dias para amadurecer e produzir novas sementes, dependendo da variedade. Produzem um caule e uma flor ou se ramificam em caules múltiplos com várias flores menores.

La bonaj rezultoj de tiu laboro estas identigitaj per agoj, kiel programoj por kontinua pliklerigo de instruistoj, kaj per strategioj kaj agoj, kiuj ne permesas la izoliĝon de la lernanto, precipe kiam okazas pedagogia subprogreso. Krome, koncerne ĉi tiun situacion, ni efektivigas plurajn agojn por solvi la problemon. Unu el ili kalkulas je la apogo de tiuj gelernantoj, kiuj pli funde regas la enhavon de la lernobjektoj. Ilin ni invitas kundividi kun la kolegoj sian scion; jen konduto, kiu utilas kaj al la ricevantoj kaj al tiuj, kiuj sin oferas, volonte, por plenumi tian instruhelpon. Tiu iniciato produktas bonegajn rezultojn, ne nur ĉe la lernoklaso, sed ankaŭ ĉe la familioj de ĉiuj ĉi geknaboj. Tiu stimulo helpas eviti ĉikanadon kaj/aŭ aliajn manierojn timigi aŭ ataki fizike kaj/aŭ parole.

Ofte la lernejoj de LBV disvolvas projektojn por socialigo de scio, irante de individuoj ĝis la kolektivo. La projektojn oni efektivigas per ĉiutagaj spertoj (ĉe aŭ ekster la lernejoj), kies prioritato estas stimuli en la junulo kritikan sintenon kaj rezistokapablon koncerne defiajn situaciojn de perforto, kiujn eble li mem travivas.

PLI DA TEMPO POR LA PRAKTIKADO DE SPIRITAJ, ETIKAJ KAJ EKUMENAJ VALOROJ

La horoj, kiujn pasigas ĉe lernejo infanoj kaj adoleskuloj, malproksimigas ilin de surstrataj danĝeroj kaj de situacioj de perforto kaj/aŭ neglekto, bedaŭrinde ordinaraj, precipe dum la laborperiodo de iliaj gepatroj aŭ respondeculoj. Tamen, la praktika sperto de LBV montras, ke ne sufiĉas simple ekuzi tuttagan restadon ĉe lernejoj — kiu inkluzivu aktivecon pri sporto, artoj, legado, entreprenemo kaj aron da metiejoj direktitaj al la plibonigo de lernado kaj al la persona kaj intelekta kreskado de la edukato — por estingi perforton. Ankaŭ necesas, ke la geknaboj ricevu altkvalitajn pedagogiajn enhavojn kaj aliron al aro da diversaj aktivecoj kaj ludprojektoj; tamen ĉio ĉi devas baziĝi sur spiritaj, etikaj kaj ekumenaj valoroj.

PROPRA METODO

Por fari aplikeblaj la kursajn aŭ eksterkursajn lernobjektojn, Legio de Bona Volo uzas propran metodon, nome MAPREI (Lernmetodon per Esplorado Racia, Emocia kaj Intuicia), kiu celas kompletan disvolviĝon de la edukato, rigardata kiel subjekto aktiva kaj konstruanta sian scion. Dum tiu ĉi procezo, oni konsideras la subjektivan kapablon de la individuo kaj lian internan universon, kie situas respondoj al pluraj el liaj demandoj.

Laŭlonge de la ses etapoj de la metodo, oni proponas al la lernanto la eblon sperti momentojn de interŝanĝo de informoj, de pripensado pri la temoj kaj de individuaj kaj kolektivaj produktadoj. Ĉiuj ĉi oportunoj stimulas fratecon, gruplaboron, reciprokan respekton kaj valorigon de diversaj kapabloj kaj opinioj; resume, oni ekzercas aŭskultadon kaj la taŭgan momenton por paroli.

HARMONIO KIEL CELO

La edukantoj de LBV stimulas la ĉiutagan praktikadon de la Kulturo de Paco fare de la gelernantoj, komencante per la akcepto de diverseco en la lernejan medion, kie individuoj kun malsamaj karakterizoj de personeco kunvivas harmonie. Ĉi-cele, Ekumenismo estas prezentata kiel elemento, sur kiu baziĝas la necesa respekto inter homoj esprimantaj iujn ajn formojn de mondikoncepto, tradicioj kaj ideologioj, kiuj konsiderendas, ĉar ili reprezentas fundamentajn aspektojn de ĉies unuopa identeco. Gravas emfazi, ke la koncepto de Ekumenismo, sur kiu baziĝas la eduklinio de la Institucio, atendas de ĉiuj homoj asistataj de ĝi respekteman sintenon al ateistoj kaj al homoj kun plej diversaj religiaj kredoj. La kialo estas, ke ni defendas la praktikadon de senlima Ekumenismo, alivorte, transpasante ian ajn koncepton, kiu povus ĝin limigi.

Tiu eduklinio instigas la lernanton profiti ĉiujn eblojn de aliro al esploroj kaj al la socialigo de la scioj disponeblaj en nia tutmondigita mondo, stimulas lin dialogi (eĉ kiam ekzistas kontraŭaj opinioj) kaj gruplabori, kaj aldone ĝi prosperigas fratecan kunvivadon.

TEMOJ POR PLIFORTIGO KAJ PLIVALORIGO DE LA HOMO

— “Kiam mi kundividas, mi kontribuas al la bonstato de mia proksimulo”
— “Kiel fari tion, kio estas ĝusta”
— “Venki sian timon kaj diri la veron”
— “La valoro de ĉiu individuo”
— “Kiu mi estas kaj kial mi bezonas aliulojn”
— “Kiel esti libera kaj kion fari kun nia libereco”
— “La feliĉo de ĉiu individuo dependas de ĉies feliĉo”
— “La signifo de la vivo”

Esperantigita de Francisco Wechsler
Revizio de Maria Aparecida da Silva