Kulturo de Paco kaj Solidareco en usonaj lernejoj

Leila Marco

Januaro 13, 2014 | Lunde | 10h31m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Dum malmultaj jardekoj, perforto en la usona lerneja medio fariĝis grava, socia problemo kaj temo de intereso en la studoj pri krimeco kaj publika sekureco. La scenejo montras kazojn de ĉikanado, riskaj kondutoj (fumado, alkoholismo kaj uzado de aliaj drogoj), agresemo kaj formado de bandoj, krom atakoj kaj incidentoj kun armiloj, kelkaj el kiuj finiĝas en amasmurdoj.

Eliana Gonçalves

Atenta pri tiu, Legio de Bona Volo en Usono (LBV USA) plenumas sociedukajn agadojn kun reliefo al disvastigo de ia Kulturo de Paco. Per tio oni celas inspiri la formadon de solidaraj ĉefgvidantoj kaj estigi lernejan medion senigitan je perforto. Inter la diversaj iniciatoj disvolvitaj de tiu Institucio, la programo Lernantoj de Bona Volo por Paco (angle, Good Will Students for Peace), realigata de LBV-edukantoj partnere kun instruistoj de la usonaj lernejoj, donas signifajn rezultojn.

La programo Lernantoj de Bona Volo por Paco prezentas tri stadiojn — mobilizado kaj engaĝiĝo; aktivadoj por disvolvo de la grupo; kaj prezento de rezultoj kaj enigado. Ĝia strukturo baziĝas sur la Metodo por Lernado per Esploro Racia, Emocia kaj Intuicia (portugale, MAPREI), metodologio propra de la Pedagogio de Amo (por infanoj ĝis 10 jaroj) kaj de la Pedagogio de Ekumena Civitano (ekde 11 jaroj), kreitaj de la edukanto Paiva Netto, direktoro-prezidanto de LBV. Per tiu eduka gvidlinio, penso kaj sento kune iras, kaj la lernado interplektiĝas kun etikaj, ekumenaj kaj spiritaj valoroj*.

SOCIAJ AGANTOJ
Komence de oktobro, la edukistoj de Legio de Bona Volo disvolvis la temon “Konsciigi, kunhavigi kaj helpi”, cele enkonduki solidarajn aktivadojn en la lerno-enhavon, tiel kontribuante por la formado de pli sentema kaj kritikema rigardo de la lernanto pri la socia realaĵo kaj pri la kvalito de interpersonaj rilatoj. Tiu iniciato ankaŭ stimulis la geknabojn pensi kiel inspiri aliajn personojn praktiki kaj antaŭenigi etikajn kaj fratajn valorojn.

El la proponitaj aktivadoj, la lernantoj elektis plenumi kampanjon por kolekti nutraĵojn. La decido okazis post esploro farita de ili pri la kialoj de senhejmeco kaj pri la realaĵo de komunumoj en plej malbona socia situacio en la regiono. Tial, ili decidis helpi familiojn el la Kantono Essex, en Nov-Ĵerzejo.

Eliana Gonçalves

Por atingi la celon, la lernantoj estigis malgrandajn grupojn, faris liston de la plej necesaj nutraĵoj kaj, kun la apogo de volontuloj de LBV, mobilizis la lokan komunumon al la kampanjo. Danke al tiu iniciato, kolektiĝis ĉirkaŭ 60 manĝprovizoj por donaco. La konkludo de tiu unua programo-eldono, post preskaŭ tri monatoj da agado en la lernejo Lincoln Avenue, en Orange, Nov-Ĵerzejo, okazinta la 22an de novembro, fariĝis speciala por pli ol 900 gelernantoj de tiu bazlernejo. En tiu tago, ili spektis filmeton kiu registris la agadojn faritajn de ili mem.

DANKOTAGO KAJ BONA AGO
Livero de la manĝprovizoj okazis en Dankotago (angle, Thanksgiving Day), libertago en kiu la familio danke kunfestas la bonajn okazaĵojn de la jaro. Por la edukistoj, tiu tago estis speciala, ĉar, laŭ ili, ĝi restos por ĉiam en la memoro kaj en la koro de la infanoj kaj de la instruistoj.

Laŭ opinio de la lernejestrino de Lincoln Avenue, Denise White, la ĉeesto de la Institucio en la lernejo havigis riĉan travivaĵon. “Mi sentas min feliĉa partneriĝi kun Legio de Bona Volo. Ĝi estas bonega organizaĵo, kiu kontribuas al la karaktero-formado de niaj gelernantoj, krom okazigi komunumajn servojn, kiuj montras al la infanoj kiel grava estas la faro redoni ion al la komunumo”, ŝi diris.

La edukistino Veronica Torrenegra, kiu ĉeestis la aktivadon, rimarkis gravajn ŝanĝojn en lernoĉambro. “Mi vidis, ke la infanoj laboris grupe. Mi rimarkis en ili la senton de humileco kaj bonkoreco. Mi sentis bonan kaj pozitivan energion, kiam ili vidis la finan rezulton. Mi certas ke venontjare ili kunlaboros kun tiu evento.”

Siavice, la instruistino Cindy Varela, reliefigis la ĝojon de la geknaboj. “Mi vidis la lernantojn en la komunumo feliĉaj pro tio, ke ili povas helpi aliulojn. Unu el la lernantoj eĉ diris al vi ke li sentis en la koro ke li faras bonan laboron kaj ke tio igis lin senti sin tre bone. Tio estas bonega por iu ajn lernejo”, ŝi kompletigis.

Por scii plie pri la programo Good Will Students for Peace, vizitu la retejon www.legionofgoodwill.org aŭ telefonu al +1 (646) 398-7128.

_________________________________
*Ekumena Spiritualeco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj, kun pli ol 5,4 milionoj da venditaj ekzempleroj.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva