“Lernu diri ne al drogaĉoj!”, asertas gelernantoj de LBV

Jéssica Botelho

Aprilo 22, 2015 | Merkrede | 21h31m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Pedro Rio
Dum lecionoj pri Kunvivado, gelernantoj diskutas pri temoj kiel seksemo, batalo kontraŭ drogoj, profesia kariero, familiaj konfliktoj, ĉikanado, inter aliaj temoj.

Pro kaŭzoj kiuj iras de kancero ĝis perforto, pli ol 3 milionoj da homoj mortis pro konsumo de alkoholemo en 2012, laŭ freŝdata raporto de Monda Organizo pri Sano (MOS). Tiu dokumento atentigas ke la amerika kaj eŭropa kontinentoj registras pli grandan proporcion de adoleskantoj (inter 15- kaj 19-jaraj) kiuj trinkas alkoholaĵojn. Krom tio, laŭ la organizaĵo, la dependeco al permesataj drogoj, kiel cigaredo kaj alkoholo, kune respondecas pri 8,1% el sanproblemoj en la tuta mondo.

+ Legu artikolon de la edukisto Paiva Netto “Gepatroj kaj gefiloj kontraŭ drogaĉoj”

Atenta al tiuj statistikoj, Legio de Bona Volo (LBV) daŭre okazigas lecionojn kaj aktivadojn en siaj lernejoj, precipe por gejunuloj, cele ŝanĝi la nunan scenejon ĉirkaŭ drogoj. Tiu temo, pritraktata kadre de la lernobjekto Kunvivado*1, akiras profundecon pere de la lernantoj mem, kiuj esploras kaj venigas por debato informojn, atestojn, sciencajn datumojn por produkti materialojn cele konsciigi aliajn gejunulojn. Sloganoj, videoj, bildsatiroj kaj reklamaĵoj estas kelkaj el la produkititaj materialoj.

Laŭ vidado de Legio de Bona Volo, tia vekiĝo de tiu junulara gvidantaro estas tiom grava, ke LBV disponigas spacojn al la gejunuloj por ke ili diskonigu siajn agadojn, ekzemple pere de Superreto Bona Volo de Komunikado*². Unu tia oportuno okazis en TV-programo dediĉata al gelernantoj de la tria studjaro de bazlernejo de la Eduka Instituto José de Paiva Netto, en São Paŭlo (Brazilo). En la okazo, la junulino Letícia Lopes, 17-jaraĝa, montris ke “datumoj pri drogoj estas la plej alarmaj. Nuntempe eĉ infanoj jam enhospitaliĝas pro uzo de alkoholo. Tio estas absurdo!”.

Familia foresto, ekskludo, eniro en krimon kaj deprimo estis kelkaj el la konsekvencoj de ĥemia dependeco montritaj per esploroj en lernoĉambro. Laŭ la lernanto Pedro Furtado, 17-jara, "la problemoj kiujn kaŭzas drogaĉoj havas pli grandan gravecon ol oni imagis. Kion ni sukcesas vidi pri la fizika problemo, ekzemple, tio estas nur la pinto de montoglacio. La drogoj, kaj laŭleĝaj kaj kontraŭleĝaj, venigas problemojn psikologiajn, sociajn, familiajn kaj spiritajn".

Pedro Rio
La junulino Letícia Lopes, 17-jaraĝa, montras siajn konsiderojn surbaze de datumoj kaj esploroj prezentitaj dum lecionoj pri Kunvivado.

"Gravas refiefigi la diskonigadon de tiel serioza temo, ĉu per sociaj retoj, aŭ ankaŭ per amaskonumikado, kiu kiu ludas ŝlosilan rolon kiel faranto de publika opinio. Ĉar tiu estas rolo koncernanta ne nur nin, tial ankaŭ la Ŝtato devas investi sur la socia bazo, nome Edukado, por ke la homoj ne sin fordonu al tiaj malvirtoj. Ĝuste ĉar plej multaj kazoj komenciĝas en lernejoj, kie mankas sekureco", memorigas Michael William, 17-jara.  

Laŭ Eric Fiedler, 18-jara, la junula demandemo kaj kritimemo estas fundamenta antaŭ iu ajn faro: "Ĉu valoras la penon uzi drogon kaj detrui tutan la vivon pro tiel mallonga periodo, nome akoleskanteco?", pensigas la junulo.

"Lernu diri ne! Ne timu diri ne. Tio estas esenca, simpla kaj efika", konsilas Rafael Pacheco, 18-jara. Kaj Letícia kompletigas: "Ĉiuj gejunuloj havas revojn kaj la vojo al drogaĉoj nur detruas tiujn revojn. Estas tiom da aferoj por sperti en la vivo, kiuj estas pli bonaj ol drogaĉoj!". Diego Lemos, 17-jara, rakontas pri sia propra sperto: "Mi povas efektive diri ke mi havas geamikojn de infaneco, kiuj nuntempe vivas en la mondo de drogaĉoj. Kaj mi ne pentas ke mi ne akompanis ilin, ĉar mi sciis ke tio ne bonfaros al mi. Se mi ne havus tiun apogon de la lernejo, mia destino ne estus la sama".

Pri la temo pritraktita de la gelernantoj, la direktorino de la Edukejo Bona Volo, Suelí Periotto, doktoriĝanta pri Edukado ĉe PUC-SP, asertis ke “multfoje, la junulo submetiĝas al sia konscienco kaj akceptas iun drogon, ĉar li ne estas spirite firma pri siaj kredoj, pri sia bonfarto, kiu bezonas esti ĉiam protektata. Kiam ni komencas nutri ĝin interne, la intelekta kono kaj la esploroj fariĝas pli lumigita kaj pli ampleksa".

Per sia artikolo "Batali kontraŭ drogaĉoj kaj alkoholemo", la direktoro-prezidanto de LBV, la edukanto Paiva Netto, klarigas: “Ekde frua aĝo oni devas lerni kiel kruela estas la destino, kiun drogaĉoj kaj alkoholo proponas al homoj. Bedaŭrindaj konsekvencoj klare aperas antaŭ ĉies okuloj. Sufiĉas vidi, kiom da viktimoj meze de aŭtomobiltrafiko, la malfeliĉon ene de familioj, la ege multekostajn elspezojn al la sanservo. (...) Iniciatoj, kiuj celas homece prizorgi tiujn, kiuj falis en tiajn kaptilojn de pasikutimo, aŭ klopodas preventi tiujn malbonaĵojn, meritas plenan apogon kaj stimulon. Ankaŭ batali kontraŭ tio, kio malbonfaras al homoj estas aŭtentika karitato”.

La Eduka Instituto  José de Paiva Netto situas ĉe avenuo Rudge, 700 – Bom Retiro, São Paulo (Brazilo). Por pliaj informoj, skribu al esperanto@bonavolo.com.

_______________________________
*1 Lecionoj pri Kunvivado — La lernobjekto nomata “Kunvivado”, kreita de la edukanto Paiva Netto, invitas la lernantojn al aktivecoj por esploro kaj diskutado pri ĉiutagaj, gravaj temoj. Ĝi estas aplikata en la lernejoj de Legio de Bona Volo enlande kaj alilande. 
*2 Super Reto Bona Volo pri Komunikado — ĉi tiu esprimo rilatas al la Komunikiloj 100% Jesuo, kiuj celas disvastigi la fratajn idealojn de la Senlima Ekumenismo: Super Reto Bona Volo de Radio, TV Bona Volo (kanalo 20 de SKY), Reto Edukado kaj Estonteco de Televido — Reeduki, Portalo Bona Volo kaj la publikigaĵoj pri Ekumena Spiritualeco.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva