Surdaj infanoj plifortigas solidarecon kaj ensocietiĝon en la lernejo

El la Redakcio

Juno 15, 2016 | Merkrede | 16h54m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

En 2013, la Portalo Bona Volo prezentis la historion de la surda knabo Leonardo José, kies alveno en la Edukejo Bona Volo, trijaraĝe, mobilizis la tutan multfakan skipon de la lernejo. Rapide oni adoptis edukajn aranĝojn por inkluzivigo, kiel la uzadon de teknologiaj rimedoj, la kreskantan specialiĝon de edukistoj per la Brazila Lingvo per Signoj (portugale, Libras), kaj la realigon de apartaj aktivecoj kun la ceteraj gelernantoj, cele konservi la interagadon kun la samklasano. Nuntempe tiuj aktivecoj plivastiĝis kaj permesis la akcepton de surdaj gelernantoj el aliaj lernejoj, kiuj ricevas la saman kompletan zorgadon.

"Tiam, kiam Leonardo alvenis, pro la fakto ke ni ne havis aliajn surdajn infanojn, krom li, kaj ni sciis kiel grava tio estas por lia disvolviĝo eduka, socia, homa kaj identeca, LBV akceptis aliajn surdajn infanojn por ke li povu esti favorata de tiu interŝanĝo pere de gestolingvo, kunvivu kun ili. Kaj ankaŭ tiuj infanoj estis favorataj de la apogo ricevita de la lernejo", klarigas Odirlei Farias, dulingva instruisto por surduloj, de LBV.

La Eduka Instituto José de Paiva Netto disvolvas sian projekton de dulingva pedagogia subteno al surduloj cele kontribui al la kogna, socia kaj emocia efikeco de la lernantoj, same kiel al la disvolvo kaj lernado de la gestolingvo. Nuntempe la grupo kunvenas en la lernejo, trifoje dum la semajno, akompanata de profesiulo specialiĝinta pri pedagogio kaj de junaj gelernantoj de la Institucio, tiel statas ankaŭ ĉe Maria Isabelle Anselmo:

 

 

Grava duflankakunlaborado en la lernejo estas per la kunordigado de sportoj, dum kio oni havigas aktivecojn per pilko, liberajn ludojn, korpajn, en la ludkampo kaj en la ĉambro por karateo. Cetere, la gestolingvo postulas la disvolvon ne nur de la manoj kaj vizaĝo, sed de la tuta korpo. Ju pli la korpo estas ekzercata dum la lernado, des pli bona fariĝas la komunikado inter la surduloj. "Kaj kompreneble ne temas nur pri la pedagogia aspekto, sed pri tuta socia laboro, pri la kunvivado kiu estiĝas inter ili, pri kiel dividi, atendi, pri la respekto, pri tiuj valoroj, kiujn ni aplikas la tutan tempon en la lernejo", kompletigas Sandra Solato, kunordigantino de sportoj en la Edukejo Bona Volo.

"Io tre grava por ni estas tiam, kiam la persono agnoskas dirante — 'mi estas surda'. Kaj ni perceptas ke ni estas kunlaborintaj al tiu dulingva edukado. Kaj unu el la bazaj agoj de tiu edukado estas ke surdaj infanoj kunvivu kun surdaj plenaĝuloj por ke tiu identeco sane plifortiĝu. Alidire, ili sciu ke ili estas infanoj, sed, vidante surdan instruiston kaj surdan junulinon, kiu helpas la instruiston, ili povas sekvi antaŭen, studi, viziti fakultaton kaj havi ordinaran vivon en la estonteco", asertis la instruisto Odirlei.

La partopreno de la familio dum la tuta lernado plifortigas la memfidon de la infanoj kaj permesas ke ili ĝuu edukadon laŭ maniero pli efika. Tion konfirmas la patrino de Silvana da Silva, kiu havas du filinojn zorgatajn de la Institucio: unu aŭdantan kaj alian surdan; ambaŭ partoprenas en la projekto. "La evoluo de mia surda filino estas pli bona. Laŭ mi, la fakto ke mia alia filino lernas kune tre gravas —  konsiderante ke ŝi estas la sola aŭdantino partoprenanta en la projekto —, ĉar nun ambaŭ pli interrilatas unu kun la alia, interparolas plie. La manko de komunikado kun la surduloj estas tre granda, ĉar malmultaj scias tiun gestolingvon. Tial, ĉar hejme ili uzas tiun komunikadon, la afero iras multe pli bone".

Laŭ la patrino de Leonardo, Elizabeth de Andrade, “la projekto venigis la trankvilecon, kiun li bezonis. Li sukcesas diri kion li pensas kaj esti rekte komprenata de aliuloj, kaj ne plu bezonas esti interpretita. Kaj ili komprenas tion, kion li efektive volas diri, tion pri kio li konsentas aŭ ne konsentas. Mi rimarkas ke li bone sin esprimas pere de gestolingvo".

Vivian R. Ferreira

Tiel, ĉiuj aktivecoj estas bazitaj sur la principoj de la Pedagogio de Amo kaj la Pedagogio de la Ekumena Civitano — kreitaj de la direktoro-prezidanto de LBV, José de Paiva Netto —, kiuj ampleksas multe pli ol la kognan disvolviĝon, sed ankaŭ la respekton inter la infanoj, la ensocietiĝon, la mondo-signifon, per komprenemo de la individua valoro kaj kiom ili povas kontribui unu al alia. Ricevante tian edukadon, "la lernantoj ekkonstruas multe pli ol simplan komunikadon: ili konstruas tiun lingvaĵon de amo, de respekto al malsamecoj, tiun 'rigardon trans la intelekto', kiun la edukanto Paiva Netto ĉiutage invitas nin disvolvi en la eduka medio de Legio de Bona Volo", klarigas Aline Trevisan, adjunkta direktorino ĉe la Edukejo Bona Volo.

Tial, en LBV, la paŝoj por estonteco de bonaj ŝancoj por la infanoj estas konstruataj nun. Helpu la Institucion plivastigi tiun laboron kaj helpi pliajn familiojn. Mondonacu nun!

___________________
* Edukan Ensemblon de LBV — La Supervartejo Jesuo kaj la Instituto pri Edukado José de Paiva Netto, kiuj konsistigas la Edukan Ensemblon de LBV, estas agadocentroj per kiuj la Institucio strebas al la plena formado de la edukato. En tiuj lokoj, la lernantoj — kiuj vizitas lecionojn ekde la infanejo ĝis la mezlernejo — harmonie disvolvas la cerbon kaj la koron, alidire, racio akordita kun sento, kaj ili ricevas asistadon por ĉiaj siaj sociedukaj necesoj.