“Ne uzu drogaĉojn. Vivi estas Pli Bone!”

Diskutado pri drogaĉoj postulas ĉiam pli grandan amplekson. Ni kune konstruu sanan, konscian socion!

El la Redakcio

Majo 26, 2014 | Lunde | 12h18m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

shutterstock

Diskutado pri drogaĉoj postulas ĉiam pli grandan amplekson. Krom tio, ke ĝi estas damaĝa al la sano de uzantoj, ankaŭ la elvolviĝon de la socio ĝi malhelpas. Ĉe kampanjoj oni malmulton vidas, kio atentigas pri temoj sociaj, familiaj, profesiaj, psikologiaj, kaj precipe spiritaj, kiujn trafas pli kaj pli granda uzado de tiaj substancoj. En Brazilo, la situacio fariĝas eĉ pli grava, kiam esploroj montras, ke fumkokaino, ekzemple, rilatas ankaŭ al pliiĝo de perforto kontraŭ virinoj. Legu pli en la artikolo “Fumkokaino kaj virinoj”.

PLI
― Legu artikolon de verkisto Paiva Netto “Gepatroj kaj gefiloj kontraŭ drogaĉoj”
— Tabako kaj ĝiaj nevideblaj konsekvencoj


Raporto dissendita de Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Drogaĉoj kaj Krimo (Unodc), en la jaro 2012, kalkulas, ke ĉirkaŭ 230 milionoj da homoj (5% el la plenkreskinta homaro) en la tuta mondo uzis iaspecan drogaĉon dum la jaro 2010. Ankoraŭ laŭ tiu esploro, po unu el 100 mortoj de plenkreskuloj oni atribuas al tiaj substancoj.

Granda estas la batalado por ŝanĝi tiun situacion. Multaj sociaj organizoj kalkulas je la apogo de la loĝantaro por disvastigi informojn por la necesa konsciigo.

En Brazilo, laŭ Tutlanda Enketo pri Alkoholo kaj Drogaĉoj (Lenad), kiun eldonis Federacia Universitato de San-Paŭlo, en aŭgusto 2012, montriĝis, ke po unu el 10 brazilaj viroj jam provis mariĥuanon kaj ĉirkaŭ 7% el la plenkreskintoj jam uzis ĝin almenaŭ unufoje en la vivo (pli-malpli 8 milionoj da homoj).

Legio de Bona Volo (LBV) de jardekoj disvastigadas sian pioniran kampanjon por defendi la vivon: "Ne uzu drogaĉojn. Vivi estas Pli Bone!". Ĝin elpensis ĝia direktoro-prezidanto José de Paiva Netto, kaj tiu iniciato kalkulas precipe je la partoprenado de gejunuloj, cele al konsciigo de la socio pri la vojo al ĥemia dependo.

LBV alportas al ĉiuj la koncepton pri individua kaj kolektiva respondeco, kaj pri la graveco konservi Vivon, je ĉiu persona elekto kaj sinteno. Por tio, tiu Institucio investas je preventado per prelegoj, atelieroj, surstrataj manifestacioj kaj agado ekster la lernejaj programoj, nome je sporto kaj muziko, en ĉiuj ĝiaj lerno-instalaĵoj kaj en komunumoj, kie ĝi agadas en Brazilo kaj eksterlande. Ĝia agado direktiĝas ankaŭ al gepatroj kaj al ilia atento al gefiloj, al iliaj amikoj, kutimoj, duboj, malfortecoj, frekventataj lokoj, same kiel al TV-programoj, kiujn ili spektas kaj al iliaj preferataj interretejoj.

Laŭ Daiane Pedrosa, soci-asistanto de LBV en la urbo Ribeirão Preto (Brazilo), “familioj estas esence gravaj en preventado kontraŭ uzado de drogaĉoj kaj en konsciigado pri ĝiaj damaĝoj al iliaj gefiloj, kaj estas necese diskuti tiun temon, ekkoni la diversajn specojn de drogaĉoj, iliajn efikojn, cele al plifortigo de batalado kontraŭ uzado de drogaĉoj kaj por plifortigi familiajn ligiĝojn.”

VIVO FOR DE DROGAĈOJ
Akceptite de la Institucio, junulo Rodrigo Santos Nunes sukcesis je sia 17-jaraĝo atingi tion, kion plej multaj brazilaj gejunuloj revas atingi: enveni universitaton. Li loĝis en municipo Itabuna, en ŝtato Bahia (Brazilo), aprobiĝis je abiturienta ekzameno por kurso pri Korpekzerca Edukado, kaj tiel li fariĝis la unua membro de sia familio, kiu frekventas superan kurson.

Tiu junulo partoprenas la programon LBV ― Loko por Kunvivado, kiun organizis Komunuma Centro por Socia Asistado de Legio de Bona Volo. Tiel li trovas sekuran medion, for de drogaĉoj kaj de perforto; tio permesis, ke lia patrino laboru trankvile. “Mia patrino sentas sin sekura, ĉar mi ne ne vagas surstrate, mi ne estas ie ajn, miskondutante, ankaŭ mi ne restas senokupa. Ŝi fidas pri LBV, ĉi tie. Ĉi tie homoj traktas min per maniero, kiel mi ne vidis ekstere. Tiajn amikojn tie ekstere mi ne havis, nur ĉi tie”, li komentas.

Tiu programo proponas al la junulo okazon praktiki sportojn kaj lerni pli multe pri sportokulturo. “Per tio, ĝi malfermis miajn okulojn por la deziro fariĝi instruisto pri Korpekzerca Edukado. Danke al tio, mi submetiĝis al abiturienta ekzameno kaj aprobiĝis. Mi diplomiĝos je Korpekzerca Edukado.” En ĉi tiu nova fazo de sia vivo, Rodrigo havas unu celon: helpi sian familion konstrui pli feliĉan estontecon. “Mi esperas doni pli bonan estontecon al mia patrino kaj al mia patro, al mia familio, por ke ili sciu, ke ne vane mi staris ĉi tie por studi.”

La vojo al preventado kaj batalado kontraŭ uzado de drogaĉoj estas reala kaj efektiviĝas en diversaj regionoj en la mondo, danke al apogo de registaraj kaj sociaj institucioj, krom la apogo de la loĝantaro, cele al strebado al egala elvolviĝado por ĉiuj. Legio de Bona Volo pensas, ke la solvo troviĝas en edukado de novaj generacioj kaj en reedukado de homoj, kiuj jam trapasis siajn travivaĵojn. Pli bona mondo sidas en niaj manoj!

“Ĝis tiu tempo, kiam regos efika instruado, kian ĉiu prudenta homo sopiras, ĉiu nacio suferos la kaptitecon de limigoj, kiujn altrudas senkapableco.” Paiva Netto, direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva