Instruado de muziko en la lernejoj de LBV: sukcesa agado

El la Redakcio

Aprilo 23, 2015 | Ĵaŭde | 12h00m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Vivian R. Ferreira
La ludaj spacoj konsistas el pedagogiaj ludoj, per kiuj la lernantoj povas disvolvi siajn korpajn, kognajn kaj emociajn lertecojn, kiel koncentriĝo, memstareco kaj ensocietiĝo.

Regule la lernantoj de la Instituto pri Edukado José de Paiva Netto, de Legio de Bona Volo (LBV) situanta en San-Paŭlo, Brazilo, aĝantaj inter 12 kaj 16 jarojn, provludas klasikajn kaj popularajn muzikojn en la Kultura Spaco Idalina Cecília de Paiva, situanta meze de la ĝardenoj de la lernejo-modelo de LBV. La Grupo de Infan-junulaj Instrumentistoj konsistas el neplenaĝaj muzikistoj, kiuj okupiĝas pri lernado de transversa fluto, gitaro, violono, violonĉelo, vjolo kaj klarneto.

Legio de Bona Volo, organizaĵo de la brazila civitanaro, funkciigas enlande kaj alilande edukajn-komunumajn centrojn kaj lernejojn kun bonkvalita instruado celantajn familiojn kun malalta mongajno. Tial, pli antaŭ la postulo de la enlanda leĝaro, la Institucio jam enkondukis la muzikan edukadon kiel lernobjekton en la formado de la lernantoj. 

La instruisto Nilton Duarte, kiu lernigas tiun fakon en la Eduka Instituto de LBV kaj gvidas la instrumentistan grupon, klarigas ke, "ekde la vartejo, ni stimulas la infanojn per sonoj kaj ankaŭ per vidado. (...) Mi uzas gitaron, ĉar ĝi produktas sinsekvon da sonoj en la sama tempo; mi uzas ankaŭ bekfluton, ĉar ĝi produktas nur unu sonon per noto".

EKDE LA VARTEJO
Aĝantaj nur kelkajn monatojn, la infanoj jam partoprenas ekzercojn por disvolvo de muzika sentumo. "La unua tipo de muziko kiun ni prezentas al la infanoj estas tiu en formo de preĝo, kiu malstreĉas kaj kvietigas la medion, ekzemple la preĝo Patronia, la Ekumena Preĝo de Jesuo*. Poste, ni transiras al ludoj: frapi per la manoj kaj frapi per la piedoj." Li rakontas ke per tiu aktivado oni spertiĝas en farado de muziko kun geamikoj dum gajaj momentoj, tuj praktikante ritmajn nociojn. "Poste, ni preparas la infanojn por la koruso. En tiu stadio, ni prezentas la instrumentojn kaj nociojn pri skalo, notoj, akutaj kaj basaj sonoj", klarigis la instruisto Nilton.

MAPREI-METODO POR MUZIKA INSTRUADO

Vivian R. Ferreira

O Coral Ecumênico e o Grupo de Instrumentistas Infantojuvenis Boa Vontade, alunos do Instituto de Educação José de Paiva Netto, abrilhantaram a cerimônia.

La tuta muzikinstruado en la lernejo de LBV, same kiel la ceteraj enhavoj de la instruprogramo, baziĝas sur la Pedagogio de Amo kaj sur la Pedagogio de la Ekumena Civitano, kiuj formas la novecan edukan koncepton kreitan de la edukanto Paiva Netto. La pedagogia propono de LBV havas sian propran metodologion, nome Metodo de Lernado per Esploro Racia, Emocia kaj Intuicia (portugale MAPREI). Konu iom pli pri tiu metodo. 

Por paroli pri korpaj ritmo kaj sonoj al infanoj trijaraj ĝis kvarjaraj, ekzemple, ĉe la unua paŝo, nome Enhava Identigo, oni povas montri la temon per ludoj, helpe de fadenpupoj cele interagigi la infanojn kaj veki ilian atenton al la temo. Ĉe la Individua Konserĉado, la infano prezentas al sia kunludanto iun sonon, kiun ĝi sukcesas produkti per la korpo: frapo per manoj, per la piedoj, kanto k.a.

Rilate Ensociigon de Kono, la infanoj ripetas tion kion unu el la kunludantoj ekfaras, ĝis ĉiuj estos farintaj la samajn sonojn. Ĉe la kvara paŝo, Konkludo, oni grupigas la sonojn laŭ sinsekvo, identigitajn de la instruisto per nomo: "Ni frapu per la manoj. Nun ni frapu per la piedoj". Ĉe la kvina paŝo, Prezento de la Rezultoj, oni memorigas kion ĉiu faris komence de la aktivado, montrante ke ĉiuj partoprenis. Fine, ĉe la Individua Konkludo, ĉiu infano montras al la kunludantoj la sonojn, kiujn ĝi lernis. 

Helpu al LBV plivastigi sian laboron! En San-Paŭlo, Brazilo, la Eduka Ensemblo de LBV, konsistanta el la Supervartejo Jesuo kaj el la Instituto pri Edukado José de Paiva Netto, situas ĉe avenuo Rudge, 630/700, en la kvartalo Bom Retiro. Por pliaj informoj, skribu al esperanto@bonavolo.com. Alilandanoj povas kunlabori per la retejo: www.legionofgoodwill.org

____________________________________________
* Ekumena Preĝo de Jesuo — Legu la artikolon de la ĉefgvidanto de LBV, Paiva Netto, "Venki la suferon de la korpo kaj de la Animo" kaj komprenu la ekumenan proponon de Patronia. 

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva