Kion oni povas fari por ĉesigi ĉikanadon hodiaŭ?

Eksciu, kiel ago de la Usona LBV kontribuis por antaŭmalhelpi ĉikanadon ĉe tiulanda lernejo; rakontas la fakton la gelernantoj mem.

Jéssica Botelho

Julo 31, 2015 | Vendrede | 15h15m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Lernoĉambro estas ne nur lerneja medio, sed ankaŭ unu el la unuaj socispacoj por kunvivado de diversaj homoj. Tie lernantoj kaj edukistoj kun malsamaj pensmanieroj, kondutoj kaj ideoj regule interagas. Kaj kreiĝas ne nur amikecoj, sed bedaŭrinde ankaŭ situacioj de malakcepto aŭ forpelo, kaj, en multaj okazoj, ĉikanado.

Ĉe Usonaj lernejoj, tiu perforta agado (parola kaj/aŭ fizika) estas afero ĉiam maltrankviliga. Naciaj statistikoj ellaboritaj de la Departemento pri Sano kaj Porhomaj Servoj, apartenanta al la Usona registaro, montras, ke 28% de la Usonaj gelernantoj inter 11 ĝis 17 jaroj da aĝo  jam suferis ĉikanadon. Krome, ĉirkaŭ 30% de la gejunuloj konfesas, ke ili jam praktikis ĝin, kaj 70,6% asertas, ke ili jam ĉeestis ĉikanojn en siaj lernejoj. Kvankam ĵusaj esploroj montras, ke la naciaj indikiloj malaltiĝas ekde 2005, ili daŭras altaj. Kion fari, por redukti tiujn nombrojn al nulo?

Shutterstock

La programo Good Will Students for Peace [Bonvolaj Lernantoj por Paco], de la tiulanda Legio de Bona Volo (LBV), alportas kontribuon al la priluktado de tiu grava problemo: antaŭmalhelpi per edukado fundamentita sur etikaj kaj ekumenaj valoroj*. Surbaze de interna transformiĝo individua, la lernanto mem komencas pensi pri la rezultoj de siaj agoj, jam antaŭ ol praktiki ilin. Por LBV, meti sin en la lokon de aliulo estas esence por scii, ĝis kiu punkto oni rajtas aŭ ne plenumi agon.

En ĵusa eldono, la programo temis pri “Nia rolo kiel pacigantoj en la kreo de mondo sen ĉikanado”, ĉe la lernejo Lincoln Avenue, en Oranĝo, Nov-Ĵerzejo. Kunigante la temon al matematikaj lecionoj, gelernantoj de la 6-a, 7-a kaj 8-a klasoj iniciatis la ellaboron kaj aplikon de enketoj al siaj kolegoj, por taksi la realan situacion de ĉikanado ĉe sia lernejo. Ĉi-cele ili ellaboris specifajn demandojn respondotajn anonime, kaj, surbaze de la demandaro, ili analizis la ĉerpitajn datenojn kaj kreis grafikaĵojn por prezenti la rezultojn.

La kunordigantino de la programo de LBV, Sâmara Caruso, klarigas, ke “per tiu aktiveco, la gelernantoj povis apliki problemsolvajn strategiojn kaj trovi manierojn helpi fari la solvon efika. Krom la tuta esplorlaboro plenumita dum tiu jarduono, kiu liveris al ili lernobjektojn bezonatajn, la gelernantoj estis ankaŭ influitaj de valoroj de civitaneco, respekto, solidaro kaj altruismo, kiuj sentigis al ili la kapablon kaj deziron labori por solvi la defiojn alfrontatajn de la lernejo rilate ĉikanadon. Tiel distingiĝas la Pedagogio de LBV, ĉar ĝi donas al gejunuloj la oportunon agi por antaŭmalhelpi problemojn, kiuj koncernas la mondon, per sintenoj ekumenaj kaj de solidara gvidkapablo.

GELERNANTOJ FARAS VIDEON KONTRAŬ ĈIKANADO:

IOM PLI PRI LA TEMO...

Fakulino pri tiu ĉi temo, la doktorino pri Edukado Cléo Fante, el Brazilo, klarigas, ke ĉikanado distingiĝas disde aliaj specoj de perforto per la fakto, ke ĝi ripetiĝas kaj malutilas al emocio. Laŭ ŝi, la viktimoj kutime ne reagas pro aro da faktoroj. Kvankam ili eble havas la samajn fizikajn kondiĉojn de la atakanto, ja ilia emocia stato detruiĝas. “Ordinare la ĉikanantoj elektas tiujn, kiuj ne disponas je iuj kapabloj por defendi sin”. Ĉi tiu elekto, ĉu konscia aŭ ne, rezultas je plifortigo de la atakanto, kiu “posedas distingajn karakterizojn: li kredas pri la nepunebleco de siaj agoj, sentas sin supera al la ceteraj lernantoj, malofte agas sola — ordinare kreas grupojn, en kiuj li estas la gvidanto kaj la ceteraj apogas lin”, aldiras Brazila psikiatriisto Gustavo Teixeira.

Priscila Petreca

Durante a semana do brincar, as crianças ressaltaram que acima de tudo, valioso é ter amizades e cultivá-las.

La fakuloj atentigas, ke la ĉikanantoj estas tiuj, kiuj plej bezonas helpon. Gravas klarigi, ke la lernejo kaj la familio devas alianciĝi por eduki kaj subteni infanojn kaj adoleskulojn. “La familio devas aŭskulti kaj kunlabori kun la lernejo. Ĝi devas serĉi la kaŭzojn de tiu konduto kaj apogi la infanon, ĉar li bezonas helpon. La ĉikananto ricevos punon pro siaj agoj. Tamen, li ankaŭ ricevu apogon kaj respekton”, konsilas la psikiatro.

Ĉikanadon ĉe lernejoj oni povas eviti lernigante al instruistoj frue malkovri tian situacion. Se vi deziras komenti kaj/aŭ pli scii pri la programo Good Will Students for Peace, skribu al esperanto@bonavolo.com.

______________________________
*Ekumena Spiritualeco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj.

Kontribuis: Karine Salles
Esperantigita de Francisco Wechsler
Revizio de Maria Aparecida da Silva