Legado ekde la unua infanaĝo: stimulo de bona kutimo

El la Redakcio

Aprilo 24, 2015 | Vendrede | 10h46m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Lucian Fagundes

As obras infantis da Editora Elevação são inspiradas na pregação ecumênica do escritor Paiva Netto, que há décadas trata do Evangelho-Apocalipse de Jesus nos mais diversos meios de comunicação.

Ĉe Legio de Bona Volo (LBV), instigo al legado disvolviĝas en ĝiaj Lernejoj kaj Komunumaj Centroj por Socia Asistado. Pere de ĝiaj sociedukaj programoj kaj projektoj, literaturo fariĝas edifa kaj estas stimulata en ĉiuj generacioj, ekde la plej fruaj aĝoj.

En la lernejoj, krom kompletigi la pedagogiajn programojn cele al formado de la edukatoj kun bonkvaliteco, la ŝato-stimulo al libroj okazas ene de procezo envolvanta la edukanton, lernanton kaj familion. Tiamaniere, ĉiuj konscias pri sia rolo por valorigi la klerecon de la edukatoj.

Rilate la bebojn, la infanaj libroj restas disponeblaj en la ĉambro de aktiveco je la atingo de iliaj manetoj, tiel ke ili komence interesiĝu pri la koloraj bildoj. Tiumomente la geinstruistoj kaptas la okazon instrui kantojn kaj aliajn aktivadojn, kiuj helpas al iliaj kognkapabloj.

En la Eduka Infanlernejo Alziro Zarur, de LBV, en la urbo Taguatinga, Brazilo, la instruistino Tatiana Alves reliefigas la gravecon pri tiu stimulo al tiu kiu ankoraŭ ne scipovas legi: “Legado antaŭiras skribadon, tial tio tre gravas ne nur por la infanoj, sed por ni ĉiuj”.

Vivian R. Ferreira
Ŝi klarigas ke je ĉiu semajnfino la iom pli aĝaj infanoj portas hejmen literaturan tekon kun unu libro por legado en familia rondo. La apogo de la gepatroj estas nemalhavebla en tiu procezo, kiel substrekas la edukistino: “Laŭmezure kiel la patro legas por sia filo, kio okazas tie? La unuiĝo inter la familianoj. Ankaŭ la patro akiras konon kaj helpas al la edukado de sia filo”.

La direktorino de la Eduka Infanlernejo Jesuo, subtenata de LBV en Beleno, Brazilo, Margarida Martins rakontas ke tia instigo havigas specialan momenton: la ŝanĝon de kono inter la etuloj. “Unu el la interesaj faktoj estas la transiro de kulturo kaj edukado, ĉar ili portas ankaŭ siajn mondajn travivaĵojn kaj legadojn, kiam ili interpretas la rakontojn, kiujn ili kapablas legi. Tio ebligas la disvolvon kaj lernadon de la infano, ĉar per ĝi pliboniĝas koncentrado kaj skribado”, ŝi klarigas.

La sociedukaj klerigejoj de Legio de Bona Volo havas bibliotekon kaj/aŭ ĉambron por legado, ekipitajn per grandnombraj infan-junulaj publikigaĵoj, kiuj kontribuas al la formado de la edukatoj. La Institucio ankaŭ starigas projektojn kiuj inkluzivas promenojn al literaturaj foiroj kaj momentojn por rakontado de historioj.

En la Komunumaj Centroj, LBV helpas al la kutimo-disvolvo de legado, bona skribado kaj logika rezonado de la infanoj pere de la Ateliero de Sciado, kiu konsistigas la agadojn de la programo LBV — Infano: Estonteco en Estanteco!

Egeziel Carlos

Vizitu, enamiĝu kaj helpu al Legio de Bona Volo! Via kontribuo povas plenumiĝi rapide kaj sekure, kio kontribuos al la subteno kaj plivastigo de tiu laboro por plena disvolvo de infanoj, gejunuloj kaj plenkreskuloj. Vizitu la retejon kaj mondonacu nun: www.legionofgoodwill.org.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva