Aktiva distro estas utila al sana Tria Aĝo. Vidu agadojn de LBV por pli feliĉa maljuneco

El la Redakcio

Oktobro 16, 2013 | Merkrede | 13h47m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Nathalia Valério

Scii profiti liberan tempon ĉe alveno de la tria aĝo estas defio. Kaj la distro serĉata en tiu periodo bezonas orientadon de specialisto. Laŭ bakalaŭroj en la kurso de Okupiteco-Terapio ĉe la Federacia Universitato de Minas-Ĝerajso (UFMG), en Brazilo, 26% el la tago de maljunuloj estas dediĉata al distraj aktivadoj. Kvankam la senokupa distro estas ordinara en tiu aĝo, la aktiva distro povas venigi pli da utiloj, kiel aktivadoj de okupiteco-terapio. Inter ili, la studo prezentas manartaĵon, dancon, praktikon de babilrondo kaj lego-kutimojn. 

La aktiva distro en la tria aĝo povas veki la kapablojn de maljunuloj por kreemaj kaj societaj aspektoj, la kundividon de spertoj, starigi periodojn de ensocietiĝo, stimuli komunikadon kaj lernadon de novaj aferoj, ebligante al ili vivon kun pli da kontento kaj kvalito.

INICIATI TRIAN AĜON PLI SANAN

Legio de Bona Volo (LBV) valorigas la maljunulon, konsiderante lian vivohistorion kaj identigante oportunojn por ke li travivu la trian aĝon sane kaj feliĉe. En siaj Hejmoj por Gemaljunuloj (en la urboj Volta Redonda, Teófilo Otini kaj Uberlândia, situantaj en Brazilo), tiu Institucio havigas la tutan apogon kaj zorgon, garantiante bongustan kaj ekvilibran nutradon, regulajn fizikajn aktivadojn, laŭ la bezono de la favorato, distrejon kie ili povas inkluzive havi kontakton kun la naturo, kaj ankaŭ kuracistan asistadon kaj socialan helpon. LBV gastigas maljunulojn sen adreso kaj/aŭ apartigitaj de ilia familia rondo. 

Nathália Valério
Krome, LBV realigas en siaj Komunumaj Centroj por Sociala Asistado programojn direktatajn al la tria aĝo, kiel la Spaco por Kunvivado, kiu disponigas aktivadojn kiuj respektas kaj valorigas iliajn spertojn, havigante al ili sanigan spacon por dialogo, por plifortigo de civitaneco kaj garantio de iliaj rajtoj. La gejunuloj de la tria aĝo partoprenas en edukaj prelegoj, kulturaj kaj distraj promenoj, kaj ankaŭ aktivecoj kiuj vekas sciojn kaj movas ilin preter la rutino.

“En LBV ni sentas nin hejme, forgesas la problemojn, ili fariĝas malpli grandaj. Antaŭe mi restis nur kuŝanta, kun deprimo. Mi do komencis viziti kaj tre ŝatis. Nuntempe mi sentas min feliĉa, mi estas persono pli trankvila, en la vizito-tagoj mi restas tre kontenta, ĉar mi scias ke mi havos mirindan tagon”, diris s-ino Luci de Araújo. 

Ĉiuj agadoj estas programitaj de la programo-kunordigantaro cele al solvo de la defioj de ĉiu partoprenanto. Kaj la rezulto estas pozitiva. “Ni multe profitas el la kunvenoj, ili estas personoj tre amikaj, LBV estas ĉio bona. Mia vivo jam ŝanĝiĝis, la deprimo, streĉiĝo, laciĝo kaj nekonvena penso malaperis. Nuntempe ĝi multe pliboniĝis, ĉio estas ĝojo”, diris s-ino Rosa Helena Ribeiro.

Helpu al LBV plivastigi ĝian laboron! Musklaku ĉi tie por mondonaci.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva