Buŝa sano

Infanoj kaj gravedulinoj helpataj de LBV estas favorataj de Kampanjo por Sanigo kaj Infana Civitaneco

El la Redakcio

Novembro 02, 2013 | Sabate | 16h08m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Nathália Valério

Rio-de-Ĵanejro, Brazilo — Lernantoj de la Eduka Centro José de Paiva Netto kaj gravedulinoj asistataj de la programo Civitano-Bebo, de Legio de Bona Volo (LBV), partoprenis en oktobro en la Kampanjo por Sanigo kaj Infana Civitaneco. La iniciato okazis inter la tagoj 7a kaj 11a sub la kunordigado de la renoma dentokirurgiisto Ariel Apelbaum kaj de la doktorino pri Preventa Dentokuracado kaj profesorino de Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro (UFRJ), Sonia Groisman.

La favoratoj akompanis diversajn edukajn prelegojn pri kiel oni devas brosi la dentojn. En la okazo, la fakuloj reliefigis la konsekvencojn de nesufiĉa buŝa sano, kio povas atingi aliajn organpartojn, kaŭzante diabeton kaj korvaskulajn malsanojn.

Krom disponigi materian apogon kaj orientadon pri la zorgoj por bonfarto kaj sano de la estonta patrino kaj naskiĝonta bebo, la programo Civitano-Bebo kontribuas al la plifortigo de la amesprimaj kaj familiaj ligiloj. "Mi multe lernis per tiuj aktivadoj. Mi ne sciis ke mia nutrado povas influi la dentaperon de mia filo ankoraŭ en mia ventro", substrekis la estonta patrino Maria Helena da Costa al Superreto Bona Volo pri Komunikado*.

Nathália Valério
D-ro Ariel Apelbaum

En la okazo, d-ro Ariel Apelbaum raportis: "Ni faras pioniran longtempan laboron, esplorante kaj provante difini projekton por ke la infanoj efektive ne bezonu restaŭrigan intervenon. Ni venigas preventon por ke ili konservu belan kaj sanan rideton".

La renoma dentokirurgiisto krome komentis pri sia ĝojo kontribui por la laboro de Legio de Bona Volo: “Mi sentas min flatita, ke mi kunlaboras kun LBV, laboras por tiuj infanoj kaj vidas la rideton kaj ĉion, kion vi faradas por ili. Tio pligrandigas mian amemon, ne nur al LBV, sed al la tuta servado, kiun vi faras, ne nur en Rio, sed en la tuta Brazilo”.

Ravita pri la bonkvalita laboro de tiu Institucio, d-rino Sonia Groisman diris: "La laboro de LBV estas tre bela. Rilate dentokuracadon, tiuj infanoj ĝuas la facilecon havi la asistadon en la lerneja medio, la gepatroj bezonas porti ilin nenien. Tio estas la konstruo de civitaneco, la certeco pri rajto je sano. Tio kion LBV faras estas esence grava".

Helpu al LBV plibonigi la vivon de centoj da familioj. Kunlaboru: www.legionofgoodwill.org. En Rio, la Eduka Centro José de Paiva Netto, de Legio de Bona Volo, situas ĉe avenuo Dom Hélder Câmara, 3059 — Del Castilho. Por pliaj informoj, telefonvoku: (+5521) 3297-7100.

___________________________________
Super Reto Bona Volo pri Komunikado — ĉi tiu esprimo rilatas al la Komunikiloj 100% Jesuo, kiuj celas disvastigi la fratajn idealojn de la Senlima Ekumenismo: Super Reto Bona Volo de Radio, TV Bona Volo (kanalo 20 de SKY), Reto Edukado kaj Estonteco de Televio — Reeduki, Portalo Bona Volo kaj la publikigaĵoj pri Ekumena Spiritualeco.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva