Vera amikeco: 7 sintenoj, kiuj pruvas, ke vi estas bona amiko

Nathan Rodrigues

Februaro 13, 2017 | Lunde | 15h18m | Ĝisdatigita la 11-an de Majo, je 12h01m

Vera amikeco postvivas ĉiujn provojn de tempo kaj distanco. Se la sento estas reciproka, restu certa, ke ĝi daŭros. Kaj eĉ pli bone: ĝi daŭros firma kaj forta!

Ne gravas, ĉu ni havas apud ni multajn aŭ malmultajn homojn. Se ili estas bonaj geamikoj, tio sufiĉas. Ili eble ne havas la saman sangotipon kiel ni aŭ kundividas la saman familinomon, sed ili sentos pri ni — kaj ni pri ili — la saman zorgon kaj respekton, kiun ni sentas pri niaj gefratoj (aliaj amikoj, kiujn ni havas en la vivo!). Ili ja restos proksimaj ĉiam, kiam ni bezonos, sendepende de la situacio.

Ĝuste ĉar vera amikeco pruviĝas

Je ĝojaj horoj…

… kaj malĝojaj!

Precize! Bona amiko scias…

Kundividi

Kaj ni ne parolas nur pri materiaĵoj. Vera amiko ĉiam ĉeestos en la momentoj, kiuj markas niajn vivojn, kiom ajn etaj kaj simplaj.

Riproĉi nin, kiam ni bezonas

Jes, amikeco ankaŭ baziĝas sur la frazo “ne ĝuste tiel…”, kiun ni aŭdas jen kaj jen. Bona amiko ne ceremonios averti nin, se li rimarkos, ekzemple, ke ni neglektas nian sanon aŭ plurfoje misagas.

Pardoni niajn fuŝojn

Amiko klopodas kompreni nian eraron — eĉ kiam ĝi estas kruda – kaj pardonas nin. Kondiĉe, ke ni klopodu ne misagi denove, ne vere?

Apogi niajn decidojn

Se temas pri nia feliĉo, restu certa: amiko, kiu estas vera amiko, apogos niajn decidojn. Finfine, nia ĝojo estos ankaŭ lia ĝojo.

Kaj respekti nin tiaj, kiaj ni estas

Eble vi pensas tiel kaj li pensas alie. Eble vi apogas unu teamon kaj li ĝian plej fortan konkuranton. Eble via preferata koloro estas la blua kaj lia estas la verda. Tio ne gravas, se la amikeco estas sincera. \o/

Ĉu tiu profilo taŭgas por vi? =D

Reprodução BV

NENIU ESTAS SOLA

Ĉar ni parolas pri vera amikeco, gravas, ke ni rememoru, ke ekzistas amiko por ĉiuj horoj, kiun ni ĉiam povas fidi: JESUO, la Ekumena Kristo. Li subtenas kaj helpas nin dum ĉiuj momentoj de nia vivo; sufiĉas, ke ni serĉu Lian helpon per preĝado.

Vivuon al ĉiu vera amikeco! \o/