Dankemo por multobligi la Bonon

Jéssica Botelho

Decembro 02, 2013 | Lunde | 18h19m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Pli ol sento, dankemo movas milionojn da homoj ĉirkaŭ la mondo reciproki la ricevitan helpon kaj plenumi ĝin en solidaraj agadoj. Vidante la rideton sur aliula vizaĝo, ili entuziasme trovas en volontulado ĝustan vojon por renkonti la feliĉon, ĉar ili vidas propraokule la aliiĝon por plibona vivo de multaj aliaj ricevantoj kaj donacantoj.

PLI
- Legu la artikolon de Paiva Netto: "Civitano nomata Solidareco"
- Volontulado kaj Ekumena Civitaneco en Portugalio

La fakulino pri turismo, Rosivane de Ávila Batista, rememoras pri feliĉaj momentoj travivitaj en Legio de Bona Volo, dum ŝi loĝis en Brazilo.

Dankemo, plifortigita de iu idealo kaj devontigo al la kaŭzo, fariĝas unu el la fundamentaj elementoj por engaĝiĝo en volontulado. Tiu humaneca formulo resumas tion kio okazis en la vivo de la fakulino pri turismo, Rosivane de Ávila Batista. En la jaro 2005, ŝi finis la kurson pri kapabligo de kelnerino proponitan de la Komunuma Centro por Socia Asistado de Legio de Bona Volo (LBV), en la urbo Ribeirão Preto (Brazilo). En la sama periodo, ŝi komencis agadi kiel volontulo en la lecionoj pri teatraĵo por infanoj favorataj de la programo LBV: Infano: Estonteco en la Estanteco!.

"MI REVENAS AL ORLANDO KUN TIU DOLĈA REMEMORO PRI LBV"
Nuntempe, Rosivane loĝas en Orlando, Florido (Usono), kaj, okaze de promeno en Brazilo, nepre volis reveni al LBV por danki la oportunojn ricevitajn en la Institucio. “Mi ne vidis la horon veni ĉi tien danki, ĉar vi ne povas imagi kiel tiu kurso, kiun mi vizitis ĉi tie en LBV, helpis min en mia laboro en Usono. Tial, mi dankas pro la lernoportuno, kiun mi uzas en la hotelfako, kaj pro tio ke mi konatiĝis kun ĉi tiu mirinda hejmo, kiun akceptas nin kaj instruas al ni semi la Bonon. [...] Nun mi venas ankaŭ reciproki tion per kelkaj donacetoj por la infanoj, ĉar mi ĉiam memoras pri ili kun amemo”, sciigas Rosivane, dum liverado de edukaj ludiloj por la infanoj helpataj de LBV.

Reliefigante eltrovojn de novaj kapabligoj el sia agado en LBV, kiel lernanto kaj kiel kunlaboranto, la junulino pluan fojon montris sian dankemon: "Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj, mi partoprenis kiel volontulo, kiam mi venis ĉi tien instrui teatraĵon por la infanoj kaj mi ja volis esti hodiaŭ partoprenanta en la ĉiutaga rutino, ĉar la tempo kiun mi pasigis ĉi tie estis tre kontentiga. Mi revenas al Orlando kun tiu dolĉa rememoro pri LBV en la koro kaj ĝia adreso en Novjorko por esti pli proksima [...]. Kiu agadas en LBV kiel volontulo, kunportas tiun bonan senton dum la cetera vivo; mi certas ke tio tre signife rolos en la vivo de tiu homo".

Arquivo Pessoal
La junulo Hayan Carlson prelegas en la Komunuma Centro por Socia Asistado de LBV, en Itabuna (Brazilo), pri la temo “Profesia progreso”.
JUNULO REVENAS AL LBV POR RECIPROKI KION LI LERNIS 
Bonŝance, historioj kiel tiu de Rosivane ripetiĝas ĉiutage. Antaŭ 13 jaroj, la junulo Hayan Carlson vizitis la kurson pri informadiko en la Komunuma Centro por Socia Asistado de LBV, en la urbo Itabuna, ŝtatinterno de Bahio (Brazilo). Nuntempe diplomiĝanta pri Administrado, Hayan partoprenis en grupo de volontuloj, kiuj, ekde la dua duonjaro de 2012, gvidis prelego-serion. Siavice, li prelegis pri la temo “Profesia progreso” kaj prezentis al la favoratoj de LBV panoramon de la labormerkato kun emfazo je kvalifiko, kuraĝigante novajn lernantojn.

Laŭ la universitatano, tiu iniciato de la Institucio malfermas la scio-pordojn al multaj gejunuloj. Li citas sian propran ekzemplon: “Antaŭ 12 jaroj, la kurso pri informadiko de LBV multe helpis min en la profesia kariero. Tiu kurso estis ia malferma pordo al la labormerkato, kien, danke al Dio, mi sukcesis eniri. La hodiaŭa sperto estis kontentiga, multaj homoj elliris el ĉi tie kun tiu sento ke ankaŭ ili kapablas realigi siajn revojn. Mi dankas al LBV pro la okazo povi kunhavigi iom de mia scio... mi restas feliĉa”.

En tiu 5a de decembro, Internacia Tago de Volontulo, LBV gratulas kaj dankas al vi, amiko de Bona Volo, kiu pere de via volontula laboro garantias ke tutaj familioj povu konstrui plibonan estontecon por si kaj por la societo en kiu ili vivas. Nian eternan dankemon al vi pro la dediĉita tempo, pro la kunhavigita kono kaj pro la heredaĵo postlasita al la venontaj generacioj.

Se vi ankoraŭ ne estas kunlaboranto kaj volas partopreni en tiu teamo de Solidareco, elektu sube tiun filion de Legio de Bona Volo plej proksiman al vi: 

- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Usono
- Paragvajo
- Portugalio
- Urugvajo

Estas sennombraj aktivadoj al kiuj vi povas aliĝi kaj komenci helpi plibonigi la vivon de miloj da familioj. Vi povas ankaŭ rete mondonaci pere de www.legionofgoodwill.org.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva