Bona Volo TV: SKY — kanalo 20

Aneliese de Oliveira

Laŭ tiu celo de LBV, nome venigi al la socio Edukadon kun Ekumena Spiritualeco, nepris kalkuli je moderna komunikkanalo: televido. Tial, en la jaro 2000, kiam Paiva Netto provizis la Institucion per la abonserva televido-programaro Bona Volo TV, tio estis granda venko. Malgraŭ la intensa aktiveco de la Institucio, per radio kaj eĉ per la malfermita TV, ankoraŭ ne estis televidelsendado aktiva 24 horojn.

Bona Volo TV (portugallingve) elsendas programojn por la tuta familio kaj prezentas la karakterizan proponon de Superreto Bona Volo pri Komunikado (konsistanta el radio, TV, diskeldonejo, interreto, eldonejo kaj presejo): akordigi la socian komunikadon kun tiu disvastigado de idealoj inspiritaj de la heredaĵo de Jesuo, la Ekumena Kristo, per varia temaro reliefiganta informadon, kulturon kaj distron. 

Monda Reto de Televido (RMTV) 

La 21an de septembro 2003 lanĉiĝis, per la ĉefgvidanto de LBV, la Monda Reto de Televido (RMTV, portugale), kanalo 11 VHF, eduka stacio de Fondaĵo José de Paiva Netto (FJPN), kiu produktas kaj elsendas siajn programojn al la urbo São José dos Campos, en la ŝtato San-Paŭlo, al ĉirkaŭanta regiono, kaj al la tuta lando. RMTV investas en distancan Edukadon kiel unu el siaj strategioj cele al demokratiigo kaj plibonigo de la enlanda lernokvalito, tiamaniere kontribuante al la integra formado de la Homo kaj al la daŭripova evoluo.