Da redação

Raporto de LBV por la 58a kunsido de la Komisiono pri la Situacio de Virinoj

El la Redakcio

Marto 13, 2014 | Ĵaŭde | 21h19m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Ĉi tiu raporto prezentas al la Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri la Situacio de Virinoj (CSW, en la angla) rekomendojn kaj bonajn praktikojn de Legio de Bona Volo (LBV), brazila civila organizaĵo kun statuso de ĝenerala konsultanto ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de UN (Ekosok) ekde 1999.

LBV emfaze defendas edukadon kaj reedukadon kiel plej efikan strategion por preventi kaj alfronti ĉian perforton kontraŭ virinoj kaj knabinoj. La rakontoj pri sukceso kunhavigitaj en ĉi tiu dokumento celas kontribui al la pritraktita celaro kaj ĉefe al la agadoj difinotaj post la jaro 2015, dum debato en ĉi tiu 58a sesio de CSW.

Legio de Bona Volo estis oficiale kreita la 1an de januaro 1950 (Tago de Tutmonda Kunfratiĝo), en la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, de la ĵurnalisto, radikronikisto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979), kiun postsekvis kiel prezidanto de la Institucio José de Paiva Netto, ankaŭ ĵurnalisto, radiparolisto kaj verkisto. LBV havas 87 unuopajn sociedukajn centrojn en la tuta Brazilo kaj en aliaj ses landoj kun memstaraj bazoj (Argentino, Bolivio, Paragvajo, Portugalio, Urugvajo kaj Usono). En 2013, tiu Institucio havigis pli ol 11 milionojn da asistoj kaj helpoj al la loĝantaro en socia vundebleco aŭ risko (73% el tiuj celantaj virinojn), atingante per sia laboro 221.872 personojn. Krom lernejoj, Komunumaj Centroj por Sociala Asistado kaj hejmoj por maljunuloj, LBV uzas sian grandan socian komunikan reton (radio, TV, interreto kaj publikaĵoj) por antaŭenigi edukadon, kulturon kaj civitanajn valorojn.

PERFORTO KONTRAŬ VIRINO
Unua tutmonda defio, kiun LBV atentigas en ĉi tiu raporto, estas la redukto de nombro de virinaj mortoj pro ekstrema genra perforto, la tiel nomata virinmurdo. La Leĝo Maria da Penha venigis signifajn progresojn koncerne la juran protekton de virinoj en Brazilo. Nuntempe, flanke de tiu daŭra strebo celanta la plifortigon de mekanismoj por aplikado de tiu leĝo, oni diskutas ankaŭ pri la enkonduko de komplementaj strategioj. Ĉi-kuntekste LBV reliefigas du aspektojn kiuj koncernas la kazojn de seksa konflikto: la malgrandan instruitecon de multaj viktimoj kaj precipe la “kulturan konsenton” pri perforto kontraŭ la virino. Virinmurdo estas la plej kruela flanko de la problemo, per si mem konsterna, ĉar ĝi silente viktimigas virinojn kaj infanojn.


UN Photo/Martine Perret


Per artikolo ample disvastigita, titolita “Posedaĵa perforto”, la direktoro-prezidanto de LBV, la ĵurnalisto José de Paiva Netto, atentigis pri tiu formo de perforto, nome, kiam virino deziras labori kaj estas malhelpata de la kunvivanto, kiu tiucele ne hezitas detrui personajn dokumentojn, havaĵojn de la paro, laborinstrumentojn, kaj eĉ forpeli la edzinon kaj la gefilojn el la hejmo, tiel subpremante ŝian volon labori. Tiutipaj kazoj abundas en la brazilaj tribunaloj. Antaŭ tia scenejo, la artikolo konkludas: “Koncernas nin ĉiujn kaj la establiĝintajn jurpovojn igi reala la helpon al la viktimoj de perforto laŭ ĝiaj diversaj aspektoj. Pli ol tio, ni alvenu pli frue, ne permesante ke ili okazu”. Tiu “alveni pli frue”, por LBV, signifas popularigi la konsciiĝon pri la problemo en la eduka kampo, en la publikaj spacoj, cele estigi la tiom bezonatan kulturan transformiĝon en la rilatoj inter genroj.

VIRINIGO DE MALRIĈECO
Okaze de prepara diskutado por la 58a CSW, la monda scenejo postulas grandan zorgon: la ekonomia, media kaj nutraĵa krizoj, plus la kresko de la socia malegaleco, reciproke sin nutras kaj metas en riskon la gravajn (sed ankoraŭ nesufiĉan) atingojn konkeritajn rilate al egaleco de genroj. Malriĉeco, senlaboreco, manko de taŭga aliro al sanigado, edukado, sano kaj nutrado unue kaj pli intense atingas la virinon.

Konsekvence, tio pli gravigas la ceterajn sociajn datumojn, ĉar ene de  familio la virinoj ĝenerale respondecas pri infanoj kaj maljunuloj, pri malsanaj aŭ handikapaj personoj. En la libro Em Pauta [Sur la Tagordo] , la verkisto Paiva Netto elstaris la bazan rolon de virinoj, kiam li asertas, ke “estas tiel grava, ke eĉ kun ĉiaj malhelpoj de la maskleca kulturo, neniu organizaĵo volanta postvivi — ĉu ĝi estu religia, politika, filozofia, scienca, entreprenista aŭ familia — povas rifuzi ŝian apogon. Nu, favorata de la Dia Inspiro, virino estas la Animo de ĉio, estas la Animo de la Homaro, estas la bona radiko, la bazo de la civilizacioj. Ve al ni, la viroj, se ne estus la klerigitaj, inspiritaj kaj prilumitaj virinoj!”.

Unu el la aspektoj kiuj distingas la sperton de LBV kuŝas en la holisma, tuteca vidado de la homo kaj de ties Eterna Spirito. Tial, la Institucio proponas la kunagado de la diversaj strategioj por superado de perforto kaj de malegaleco ĉiam ĉirkaŭanta unu akson: tiun de edukado laŭlonge de la vivo.

LBV disvolvas socialasistajn programojn, kiuj protektas infanojn (ekde  gravedeco), junulojn kaj plenaĝulojn, kun enfokusigo al apartaj bezonoj de la favoratoj. Ĝi ankaŭ produktas enhavojn kaj kampanjojn, por edukado kaj socia mobilizado, diskonigatajn per amaskomunikiloj.

Multaj estas la defioj en evoluantaj landoj, kiel en Latinameriko, por universaligi porinfanan edukadon kaj plivastigi lernejan horaron por infanoj kaj adoleskantoj. Tiu malfirma stato malhelpas al multaj patrinoj labori formale. Pro tio, ili vidas la familian enspezon draste reduktiĝi kaj perdas memstarecon rilate la kunvivanton aŭ ceterajn familianojn.

Ĉi-kuntekste, la programo Infano: Estonteco en la Estanteco! proponas sociedukajn atelierojn en Brazilo al infanoj kaj geknaboj, dum 4 horoj en labortagoj, kaj garantias socialan apogon al familioj. Temoj kiel civitaneco, seksa egaleco kaj infanjunulara gvidantaro estas prilaborataj kun la infanoj kaj ankaŭ kun la gepatroj aŭ respondeculoj. La profesiuloj de LBV estas preparitaj ankaŭ por identigi kaj kontribui al solvo de kazoj pri hejma kaj seksa perfortoj.

Andrea Varela

En la programoj Junulo: Estanteco en la Estonteco!, Solidara Kunvivado kaj Plena Vivo, tiuj temoj estas pli vaste pritraktataj de LBV kun adoleskantoj, plenaĝaj virinoj kaj maljunulinoj. Ĉiujare per tiu iniciato oni konsciigas milojn da vizitantoj pri la mekanismoj kiuj garantias iliajn rajtojn kaj helpas estigi fortikajn sociajn kaj komunumajn ligilojn, fundamentajn por emancipo de la virino kaj superado de malhonorigaj situacioj. Tiu apogo de la Institucio povas esti kompletigita per la programo Kapabligo kaj Produktema Inkluziviĝo, kiu preparas la favoratojn por la formala labormerkato aŭ por la entreprenemo. La agado valorigas aktivadojn por enspezado akordigebla kun la realaĵo de la helpata komunumo. La LBV de Bolivio, ekzemple, stimulis la starigon de kooperativo cele al kapabligo de virinoj por produktado de ekologiaj balailoj, kio helpas al redukto de restaĵoj de PET-boteloj ĵetitaj en la medion kaj al signifa plibonigo en mongajno de tiuj familioj.

Se la virino estrece rolas en komunumo, agante kiel peranto ĉe la publika administrantaro rilate temojn pri sanigado, loĝado kaj urba infrastrukturo, ŝi trovas kapabligon kaj spacon por interŝanĝo de spertoj en la agado de Reto Solidara Socio, de LBV. En tiu movado, direktantaroj de la publika, privata, universitata kaj civitana sektoroj rete agadas, favorigante la estigon de partnerecoj kaj la efikon ĉe publikaj politikoj.

VIRINA SANO
Koncerne sanon, la persista alta patrina mortindico aparte en la sudorienta Azio, en la subsahara Afriko kaj en kelkaj regionoj de evoluantaj landoj — same kiel de altaj indicoj de HIV/aidoso en landoj de Afriko kaj en Karibio —, metas la seksan kaj reproduktan sanojn en la centron de agadoj por antaŭenigo de vivkvalito de la virina loĝantaro laŭ monda skalo. LBV havas vastan pedagogian sperton pri familia planado kaj pri prevento de seksume transdoneblaj malsanoj. Krom la interfaka laboro en la elementa edukado, antaŭ 13 jaroj ĝi enkondukis la lernobjekton nomatan “Kunvivado” en la ĉefa instruplano. Proponante al la gejunuloj aktivadojn por esploro kaj kritika konsidero pri kondutaj temoj kaj iliaj efikoj en la socio, la Institucio helpas ilin starigi amajn interrilatojn juste, pli mature kaj sekure, laŭ perspektivo de genra egaleco.

Alia daŭra laborfronto de LBV ĉi-kampe estas la programo Civitano-Bebo, per kiu oni garantias asistadon plus socialan kaj psikologian apogojn al centoj da gravedulinoj ĉiujare. Ĝi disponigas orientadon por travivado de sana patrineco kaj por la necesaj zorgoj al la infano dum ĝia tri unuaj vivjaroj, pere de aparta atento al valorigo pri la virineco de la partoprenantinoj.

La celpubliko konsistas el gravedulinoj kaj virinoj kun filoj en la unua infaneco, kiuj alfrontas financajn malfacilaĵojn, nestabilecon en la familia kaj geedza rilatoj kaj psikologian traŭmon. Tiaj situacioj, pli gravigitaj pro manko de familia planado kaj pro sociaj kaj familiaj premoj, ĉefe el iliaj kunvivantoj, kaŭzas grandan emocian konflikton kaj povas konduki al senpripensaj agoj kun fizikaj kaj psikologiaj konsekvencoj, kiuj akompanos la virinon dum la tuta vivo.

Vivian R. Ferreira

Cele garantii la rajton al plena travivado de patrineco, la Institucio rekomendas ke spertoj kiaj tiu de la programo Civitano-Bebo, kun sociala kaj psikologia apogoj al la gravedulino (kunligita kun la kuracista akompano dum la antaŭnaska zorgado), estu multobligitaj kaj/aŭ influu la kreadon de publikaj politikoj kapablaj helpi pli kaj pli da virinoj en riska situacio. Ĉiam kiam eble kun la apogo de la privata iniciato kaj de la Tria Sektoro.

Legio de Bona Volo rekonas ankaŭ la strebojn entreprenatajn en Brazilo por garantii la rajton al la libervola agnosko de patreco por ĉiuj enlandaj infanoj. Entute, “la Ŝtato kaj la socio devas kune venigi solvojn por ke la familioj vivtenu kaj digne eduku siajn filojn”, kiel diradis, ekde la 1980aj jaroj, la direktoro-prezidanto de LBV.

EDUKADO KUN ETERNAJ VALOROJ
La eduka modelo de LBV estas sistemigita kaj multobligita en aliaj klerigaj  spacoj, publikaj kaj privataj, kaj ĝuas agnoskon ĉe la fakularo. La Institucio restas je la dispono por kunhavigi sian pedagogion kaj labor-metodologion kun sociaj kaj edukaj organizaĵoj en aliaj landoj, kiuj interesiĝos ilin adapti al sia loka realaĵo.

Same kiel okazas en la formala instruado, laŭseria, kiu ĉiujare atendas ke la lernanto laŭgrade akiru sciojn kaj lertecoj, LBV starigas jarajn pedagogiajn celojn por disvolvo de valoroj pri civitaneco, kun apartaj strategioj kaj mekanismoj de taksado. Surbaze de tio, la lernobjekto “Ekumena Kulturo” ĉiun trian monaton profunde disvolvas temojn, kiuj produktas sociajn kaj kulturajn enhavojn, kiuj komunikiĝas kun aliaj lernobjektoj.

Leilla Tonin

Kiel ekzemplo de tiu praktiko, unu el la prilaboritaj temoj estis Karitato — kies signifon oni konsideris plej amplekse, kiel sinonimon de Frata Amo. La 5an de septembro 2013, unuafoje la mondo festis la Internacian Tagon de Karitato, jaran celebradon starigitan de UN. Tiu agnosko montras signifan paŝon cele al la humanigo de publikaj politikoj konsiderantaj la emocian kaj spiritan dimensiojn de la homo.

LBV, kiu estas membro de la Departemento pri Publika Informado de UN de pli ol 20 jaroj kaj en 2014 15-jariĝas kiel ĝenerala konsultanto de Ekosok, manifestas sian kontenton povi kontribui al tiu transformo. Ekde la komenco, la Institucio ĉiam strebis prezenti en la debatoj de Unuiĝintaj Nacioj sian perspektivon pri la rolo de Solidareco, de Altruismo, de la Frata Amo kaj de Ekumena Spiritualeco ĉe la prezentado de tutmondaj demandoj. Ĝi konsideras do tiujn kaj aliajn valorojn esencaj por starigo de pli justa socio, en kiu oni forigu ĉian diskriminacion pri sekso, etno, seksa orientiĝo, religio, socia kondiĉo ktp.

Pri la signifo de Karitato, asertis la direktoro-prezidanto de LBV, per dokumento sendita al UN en 2007, okaze de la Pintkunsido de Ekosok, en Ĝenevo: “Karito, laŭ plej profunda rigardo, devus esti unu el ĉefaj reguloj de Politiko, ĉar ĝi ne limiĝas al la simpla, laŭdinda ago doni panon. Ĝi estas ia sento, kiu — lumigante la Animon de reganto, de parlamentano kaj de juĝisto — kondukos la Popolon al reĝimo, en kiu Solidareco estas la fundamento de Ekonomiko, se oni komprenas ĝin plej vastasence. Tio postulas restrukturigon de Kulturo, per Ekumena Spiritualeco kaj per la Pedagogio de Amo, kiel akademia lernobjekto”.

Esperanto

LBV partoprenas en komisiono pri povigo de virino por Agendo 2030

El la Redakcio

Marto 16, 2016 | Merkrede | 9h16m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

La 60a sesio de la Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri la Situacio de Virino (60CSW) kunvenigis, en sia novjorka sidejo, ŝtatajn delegitarojn, fakajn agentejojn de UN kaj civitanajn organizaĵojn por debati tiel urĝan temon, inter la tagoj 14a kaj 24a de marto 2014.

Vidu kiel LBV garantias la rajtojn de virinoj

Kaj Legio de Bona Volo (LBV), kiu ĉiujare partoprenas en la evento, kundividis kun la ĉeestanta publiko siajn agadojn en la socia kaj eduka kampoj favorantaj familiojn kaj virinojn en situacio de socia risko. En tiu sesio, la Institucio prezentis siajn sociedukajn proponojn, kiuj kontribuas al malapero de tiaj bedaŭrindaj datumoj, pere de la revuo BONA VOLO Virino (eldonata angle, france, hispane kaj portugale).

Per tiu eldono, LBV prezentas ankaŭ sian laboron cele al formado de knabinoj kaj virinoj de ĉiaj aĝoj, por ke ili fariĝu protagonistoj en la komunumoj, kie ili loĝas. La publikaĵo reliefigas la fratan analizon de la direktoro-prezidanto de LBV, la ĵurnalisto, radikronikisto kaj verkisto José de Paiva Netto, pri espero pere de la artikolo “Karitato kaj strategio”, en kiu li asertas: “Karitato, lige kun Justeco, estas la brulaĵo por profundaj ŝanĝoj. Ĝia agado estas subtila, sed efika”.

Per ekskluziva intervjuo al revuo BONA VOLO, la brazila ambasadoro Antonio Patriota, prezidanto de la nuna sesio de la Komisiono, parolas pri la graveco de virinoj ĉe aplikado de la nova agendo de daŭripova disvolviĝo. "La Agendo 2030-jaro baziĝas sur la kompreno pri tio ke ne eblos atingi la daŭripovan evoluigon se duono de la Homaro ne povos plene ĝui siajn homajn rajtojn." Ankoraŭ laŭ ambasadoro Antonio Patriota, tiu sindevontigo kontribuos al la virina povigo kaj sekve al la antaŭenigo de Paco kaj plibonigo de vivokvalito de la tuta planeda loĝantaro.

Revista BOA VONTADE Mulher (disponível em espanhol, francês, inglês e português). A edição traz ainda histórias de mulheres fortes que tiveram o apoio da LBV e lutaram para superar e vencer grandes desafios.

LA KOMISIONO
Dum la unua jaro de UN, en 1946, la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro (Ekosok) estigis sian Komisionon pri Statuso de Virinoj, kiel la ĉefan organon de politika decido ekskluzive dediĉata al egaleco de la seksoj kaj al antaŭenigo de la virinoj. Unu el ĝiaj unuaj atingoj estis garantii la seksan egalecon en la projekto de la Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj. Pere de kunsidoj kaj debatoj la Komisiono starigis tutmondan celaron kaj formulas politikojn por valorigo de virino.

Reasertante la Programon de Agado kaj Deklaro de Pekino (Ĉinio), en 1995, kaj ratifikante la Konvencion pri Forigo de ĉiaj Diskriminoj kontraŭ Virino, en 1979, la Komisiono alvokis la registarojn, la UN-sistemon, instituciojn internaciajn kaj regionajn, registarajn kaj neregistarajn, la civitanaron, la privatan sektoron kaj ceterajn gravajn agantojn al tiu kunlabora devontigo.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva

Esperanto

Komentu: Ĉu ekzistas por ĉiu homo unu perfekta homo?

El la Redakcio

Februaro 01, 2018 | Ĵaŭde | 19h16m | Ĝisdatigita la 09-an de Februaro, je 17h05m

“Amo venas el la Animo. Male, ĝi povus morti je la nupta nokto... Sed se ĝi havas kiel fundamenton la Spiriton kaj la koron de ambaŭ geamantoj, tiam mielluno ripetiĝados dum la tuta vivo, malgraŭ kvereletoj, kiuj ĉiam okazas dum la kunvivado de geedzoj.” —Paiva Netto

Le ajn en la mondo, la homo kunportas multajn dubojn, kiam temas pri amrilatoj. Oni povas aŭskulti demandojn de diversaĝuloj: “ĉu ekzistas homo, kiun ĉiuj konsideras perfekta? ĉu mi estas apud la ĝusta homo? kiel trovi tiun?”.

Portalo Bona Volo invitas la retumantojn kompreni ĉi tiun temon laŭ Ekumena Spiriteco*, kiu konsideras la tutecan Homon, kiu havas korpon kaj spiriton. Ĉar homaj rilatoj konsistigas ligojn pli fortajn ol tiujn, kiujn ni vidas. Ili estas rilatoj determinitaj antaŭ nia naskiĝo.

Portalo Bona Volo — Ĉu ĉiu amrilato havas spiritajn konsekvencojn?

 

KOMENTU​

Portalo Bona Volo — Ĉu ekzistas por ĉiu homo unu ĝusta homo? Se jes, ĉu mi devas serĉi tiun, aŭ tiu homo trovos min? 

 


KOMENTU​

Portalo Bona Volo — Kiel ekscii, ĉu tiu estas la ĝusta homo? Ĉu eblas distingi seksdeziron disde amo?

 

KOMENTU​

Portalo Bona Volo — Ĉu la ĝusta homo estas por la tuta vivo?



KOMENTU

Do, kio necesas por feliĉa, longdaŭra amrilato? Surklaku la bildon sube kaj legu la artikolon:
 

__________________
*Ekumena Spiritualeco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo (LBV) ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj. 

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Felipe Duarte

 

 

 

Esperanto

Sciu kiel la Esperanto-movado evoluas en la mondo

El la Redakcio

Februaro 06, 2014 | Ĵaŭde | 11h29m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Esperantologia Konferenco en Bonaero
Startinte en 1978, la Esperantologia Konferenco iĝis jam konstanta kaj tre ŝatata programero de la ĉefa tutmonda evento de la Esperanto-socio. Ĝi havos sian 37-an sesion kadre de la 99-a UK en Bonaero, fine de julio. Organizata de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora fako de Universala Esperanto-Asocio (UEA), la ĉiujara Esperantologia Konferenco ebligas la prezenton de studoj pri Esperanto kaj rilataj temoj, entreprenitaj laŭ diversaj fakaj kaj esploraj perspektivoj.


Ĝia malferma, altnivela kaj interfaka karaktero proponas unikan ŝancon por riĉiga interŝanĝo de scioj kaj vidpunktoj inter fakuloj kaj anoj de la publiko. La kunordigantoj de la Bonaera Esperantologia Konferenco estas pof. Esther Schor, fakulo pri la angla literaturo ĉe la Universiato de Princeton, Usono, kaj José Antonio Vergara, estrarano de UEA.

Vegetaranaj esperantistoj kongresos
Inter la 17-a kaj la 18-a de julio okazos la 1-a Kongreso de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA). Tiu aranĝo estiĝos en la urbo Nitra, okcidenta regiono de Slovakujo, samtempe al la Somera Esperanto-Studado (SES). Laŭ la retejo de TEVA, tiu evento celas doni al ties anoj la eblon interkonatiĝi unu la aliajn. Krome ĝi ebligos al ili lerni kaj instrui. Ĉar en tiu sama loko estos centoj da esperantistoj, kiuj partoprenos unu aŭ ambaŭ aranĝojn, TEVA uzos la okazon por diskonigi kaj pridiskuti sian doktrinon.

Forpasis la brazila esperantisto Jorge Campos de Oliveira

EsperantoIlustrita
Je la unuaj horoj de la 3-a de Februaro forpasis en Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) la esperantisto Jorge Campos de Oliveira (92-jara). Li mortis de spirhalto, en Hospitalo Sankta Francisko, situanta en la norda regiono de tiu ĉefurbo.

Jorge Campos de Oliveira estis emerita kolonelo de la Polico de Ŝtato Rio-de-Ĵanejro. Li, dum jardekoj, konstante agadis ĉe la Esperanto-movado. Krom membro de Brazila Klubo de Esperanto, li estis ano de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ), en kiuj kunsidoj li kutime ĉeestis ĝis la fino de sia vivo.

En la 1950-a kaj 1960-a jardekoj li kunordigis priesperantan programon en la ŝtata radiostacio Roquette Pinto. Ekde la jaro 2003-a li fariĝis ano de Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Kvar jarojn poste li estis omaĝita de BEL, kadre de la Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Rio.

5-a Afrika Kongreso de Esperanto
La 4an de januaro finiĝis la 5a Afrika Kongreso de Esperanto. Partoprenis ĝin 32 personoj el 11 landoj. Okazis dume 18 prelegoj; skajpkunveno kun Germanio; Novjara Renkontiĝo, kun sono kaj bildo; danco kaj nacia vespero kun du muzikgrupoj. La kongresanoj akceptis rezolucion. La vic-urbestro de Kotonuo partoprenis la solenan ferman ceremonion kaj faris paroladon.

Fonto: Esperanto Ilustrita Virtuala Esperanto-revuo (Fabiano Henrique)
Aliru: www.esperantoilustrita.blogspot.com.br

Esperanto

Ĉiutage estas Kristnasko

El la Redakcio

Decembro 25, 2013 | Merkrede | 16h00m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Muziko kaj teksto (inspirita je penso de Paiva Netto "Jesuo estas ĉiutaga konkero"): Diogo Gondim.
Kantas: Diogo Gondim, Aléxia França kaj Ekumena Junularo de Bona Volo de Dio, de San-Paŭlo, Brazilo.


 

 

Esperanto

"Spirita instruo per la valora verko 'Meditadoj el la Animo' de Paiva Netto"

El la Redakcio

Decembro 18, 2013 | Merkrede | 10h21m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

S-ro Mihai Trifoi

José de Paiva Netto, brazila verkisto, ĵurnalisto, radipreleganto, komponisto kaj poeto, Direktoro-Prezidanto de Legio de Bona Volo kaj havante multajn aliajn gravajn funkciojn, estas bonege konata en Brazilo, sed ankaŭ en multaj aliaj landoj kiel unu el la famaj personecoj de nia mondo.

Per sia verko “Meditadoj el la Animo” li alvenas por konfirmi niajn antaŭajn vortojn. La 1-a eldono de ĉi tiu libro aperis en 2003, sed en 2011 estis publikita la ĉi-version en Esperanto pere de la traduko de Paulo Sergio Viana.

La libro estas impresiga el pli multaj vidpunktoj. Ĝi estas ege belaspekta kaj bonkvalita, do alloga por la okuloj de la leganto. Riĉe ilustrita kaj plena de belaj dekoraĵoj kaj interesaj bildoj, kiuj aldoniĝas al la originala aranĝo de la enhavo. Krome ĝi havas veran enciklopedian valoron rilate al multaj informoj pri famuloj el la historio de la homaro.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Adrienne Pásztor (Hungario)
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
Bob Felby (Aŭstralio)
Georgi Mihalkov (Bulgario)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
Lilia Nikolova (Bulgario)
Magdaléna Feifičová (Slovakio)
Raita Pyhälä (Finnlando)
Raymond Brisebois (Kanado)
Julia Sigmond (Rumanio)
Margarita Savova (Bulgario)

Krom la propraj opinioj/meditadoj la aŭtoro utiligas diversajn pecojn: leterojn, homiliojn, predikojn, citaĵojn, por krei veran literaran puzlon, kiu spegulas la centran ideon, ke Jesuo estas la kosma Majstro de la tuta homaro, kaj veraj paco kaj feliĉo sur nia planedo ne povas esti ĝis kiam la homoj ne respektos kaj sekvos la instruon kaj la novan ordonon de Jesuo: “Tion mi ordonas al vi: ke vi amu unu la alian, kiel mi amas vin”.

Sed kompreneble nin interesas unue ĝia enhavo kaj ĝia valoro kiel spirita instruo. El tiu vidpunkto ni povas fari kelkajn substrekojn. La aŭtoro ofte parolas pri la neceso de “Frata Amo”, do pri kompato, solidareco kaj karitato, pri altruismo. Kiam la homo suferas, li devas senti tiun humanan apogon por rezisti: “Se homo sentas, ke li estas humane apogata, tiam li kreas iaspecan tre fortan internan reziston, kiu helpas lin resaniĝi aŭ pacience elteni doloron” (paĝo 85). La homo devas bone regi la proprajn sentojn kaj pensojn por ke siaj faroj estu bonaj por la homaro: “Antaŭ ol eksplodi en la mondo, milito kreskas en la homoj…” (paĝo 93). Sed la homa konduto devas esti ekzemplodona, kaj pro tio oni devas respekti la instruon de Jesuo: “Sekvi Jesuon postulas pli ol elvolviĝintan intelekton: ĝi postulas koron senteman, tamen liberaman, tiamaniere kuraĝan, ke ĝi povu laŭte diri, ke trans la necertaj asertoj de la mondo, ŝvebas ia Aŭtoritato pli solida ol tiu de armiloj, ĉar ĝi milde parolas al Animoj kaj estas de ili komprenata” (paĝoj 103-104). Paiva Netto evidentigas la ideon pri la neceso kunigi la cerbon kun la koro, do la intelekton kun la sento, kaj tiel agadi laŭ kosmaj spiritaj leĝoj: “… ĉar la Homo, antaŭ ol esti materia korpo, estas eterna Spirito. Sen tia kono, ĉia intelekto reduktiĝas al unuagrada lernejo de vivo” (paĝo 105).

Paiva Netto subtenas la idealismon, sed mezure: “Esti idealisto, jes. Sed bonvolu kun talento kaj kompetenco” (paĝo 114).

Alia meditado de la aŭtoro rilatas al la kosmaj leĝoj: “Por travivi Bonon sur la Tero, oni devas koni la leĝaron de la Ĉielo, la Diajn Leĝojn, kiuj per Amo kaj Justeco kondukas la Universon” (paĝo 124), kiuj leĝoj paŝo post paŝo estis malkovritaj ankaŭ de la nuna Scienco.

Ofte la aŭtoro revenas al la graveco sekvi la spiritan instruon, kiun ĉiuj teraj homoj devus lerni kaj sekvi: “La Nova Ordono de la Kristo estas Leĝo de Solidareco tutplaneda, ankoraŭ malmulte konata kaj eĉ malpli travivata…” (paĝo 177). Fakte tio estis la fajrero, kiu igis lin krei en 1994 la Mondan Parlamenton de Ekumena Frateco de Legio de Bona Volo, ĝuste la 25-an de decembro, la naskiĝdaton de Jesuo, ĉar kiel asertas la aŭtoro sur la paĝo 177 de sia libro: “Mi kredas pri Universala Amo, kiu impulsas civilizacion al postvivado.”

Kiel realiĝas la spirita instruo en la opinio de Paiva Netto? Li ne nur teorie parolas pri tio, sed ankaŭ agadas praktike. Li opinias, ke “La Tero estas ia Dia Edukejo, kie disvastiĝas la noblaj instruoj de Jesuo, la Ĉiela Profesoro”, kaj li donas multajn ekzemplojn pri la lumaj figuroj de la Resenanco: Da Vinci, Mikelanĝelo, Cellini, Rafaelo, Giovanni Picco della Miradola, Pietro Pomponazzi. Kaj lige de la homa kaj spirita evoluo la aŭtoro substrekas la ideon de reenkarniĝo: “Same okazas koncerne la Universalan Leĝon de Reenkarniĝo, per niaj alvenoj al la Tero, kaj revenoj al la Ĉielo…ĝis ni meritos resti tie supre”.

Kiel ni asertis supre, la edukanto Paiva Netto ne nur teorias pri la valoraj spiritaj instruoj de Jesuo, sed li profunde praktikas tion. En la lasta parto de la ĉi-libro, “Biografio”, sur la paĝo 246 troviĝas priskribaj frazoj pri tiuj faroj: “Kiel estro de Legio de Bona Volo ekde 1979, li multobligis programojn por Homa, Socia kaj Eduka Elvolvado de la Institucio, per ĝiaj modellernejoj, kiuj taŭgas por pli grandaj projektoj, al kiuj li sindediĉas de longa tempo: reedukado kun Ekumena Spiritualeco, efektivata per Pedagogio de Bona Volo, kiu propones ian novan lernmodelon, ligantan Cerbon al Koro. Ĝi enhavas esence du segmentojn: Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano. Ĉi tiu edukpropono, kies metodon oni sukcese aplikas ĉe la instru-reto kaj ĉe sociaj kaj asistaj programoj de Legio de Bona Volo, troviĝas ankaŭ ĉe hejmoj por infanoj, junuloj kaj maljunuloj; Komunumaj kaj Edukaj Centroj; kaj sportaj kaj kulturaj centroj”. Laŭ aserto de la kreinto de la propono, ambaŭ formoj de la ĉi-pedagogio: “…havas kiel fundamentojn la valorojn, kiuj devenas de Frata Amo, alportitajn sur la Teron de pluraj lumaj homoj, precipe Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro”. Per tio la luma kaj moderna pedagogo Paiva Netto donas novan orientiĝon al la instrumetodoj de nia tempo. Multaj kulturaj homoj kaj naciaj kaj internaciaj organizoj rekonas kaj aprobas tian agadon. Ni ŝatus mencii pri tio almenaŭ du opiniojn, kiuj aperas en “Biografio”. Laŭ analizo de Profesoro Arnaldo Niskier, membro de Brazila Akademio de Beletro “Paiva Netto nuntempe alportas tute novan instrumetodologion, kiu bezonas fakajn instruistojn, kiuj ne facile troviĝas en nia medio, kaj do oni devas prepari ilin ene de la originala, revolucia sistemo, laŭ pedagogia vidpunkto”. Alia socipolitika personeco el afrika lando, kie vere oni bezonas konscian transformiĝon, la Direktoro de Departamento de Forigo de Malriĉeco en la Ministerio de Ekonomia Planado kaj Socipovigo, en Tanzanio, Anna Mwasha, asertis inter aliaj: “…Edukado surbaze de tiaj valoroj povas tute ŝanĝi socion, pacigi homojn, kaj tiel plibonigi la tutan mondon”. Fakte temas pri vera spirita kontribuo por pli rapida transformiĝo de la homa konscio per edukado por amo al proksimulo, solidareco kaj respekto por ĉiuj bonaj valoroj, respekto por vivo.

Tiel la verko de Paiva Netto, Meditadoj el la Animo fariĝas alia vera “mesaĝo de Jesuo” al nia mondo, spirita instrulibro por ĉiuj aĝoj, kiu igas nin gardi Dion en nia interna mio kaj agadi samfervore je la bono de la aliaj.

Konklude ni povas diri, ke per ĉiuj verkoj kaj faroj, José de Paiva Netto, aŭtoro de la verko "Meditadoj el la Animo" kaj de multaj aliaj kreaĵoj, fariĝas unu el la Instruistoj de nia moderna sed ankoraŭ malsufiĉe evoluinta mondo, Instruisto kiun oni meritas sekvi por plialtigi la konscion de la homaro.

Esperanto

"MEDITADOJ EL LA ANIMO"

El la Redakcio

Decembro 18, 2013 | Merkrede | 10h18m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Persona arkivo
Julia Sigmond, Emerita Pupaktorino; Delegito de UEA Cluj-Napoca, Rumanio.

Du-tri jara infano mi estis, kiam mia patrina avino, Rozalia, instruis min preĝi. La patra avino, same Rozalia, tre frue mortis, kiam ŝia dekdua infano, mia Dolĉapatro*1 estis nur 5 jara. Ambaŭ avinoj estis religiemaj unitarianinoj*2, preĝantaj kaj preĝejon vizitantaj ĉiudimanĉe. Ne estas do granda miraklo, ke ankaŭ mi iĝis simila al ili.

Granda diferenco estas tamen inter ili kaj mi, ĉar ili tutcerte neniam aŭdis la vorton: mediti. Ankaŭ mi ekaŭdis ĝin nur ĉirkaŭ antaŭ dudekkelkaj jaroj. Ĝis tiam mi nur preĝis (“en konvena kaj malkonvena tempo”), sed lernante la meditadon mi sentis, ke mi faris unu paŝon antaŭen en la progresado de mia anima vivo. Antaŭen, ĉu? Eble pli profunden.

Ĉiuokaze — post la legado de centoj da libroj de monda literaturo, (danke al Esperanto prozajn kaj poemajn verkojn tradukitajn de pli ol dudek nacioj el la tuta mondo) — mi pli kaj pli interesiĝis pri ezoteriaj, transcendencaj libroj. Kaj ĉar multege helpas min la meditado en la solvo de ĉiuj miaj vivproblemoj, volontege mi legas la librojn, kiuj koncernas la meditadon.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Adrienne Pásztor (Hungario)
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
Bob Felby (Aŭstralio)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
Georgi Mihalkov (Bulgario)
Lilia Nikolova (Bulgario)
Magdaléna Feifičová (Slovakio)
Raita Pyhälä (Finnlando)
Raymond Brisebois (Kanado)
Mihai Trifoi (Rumanio)
Margarita Savova (Bulgario)

La libro “Meditadoj el la Animo” de Paiva Netto, esperantigita de Paŭlo Sergio Viana, aperis en la jaro 2011.

De la unua rigardo la kovrilpaĝo kun la aŭrigitaj literoj de la titolo okulfrapis min. Bonŝance ne nur la kovrilpaĝo aspektas riĉe, sed ankaŭ la enhavo estas riĉega. Kaj kun granda ĝojo mi povis konstati, ke mi ne trovis en la libro eĉ unu preseraron.

L
a Bibliografio mencias 38 titolojn kaj 183 nomojn, laŭ kiuj la aŭtoro provas kiel eble plej bone riĉigi la sciojn kaj eblecon pri la meditado de la legantoj.

Multajn citaĵojn mi jam konis, ja kelkaj el ili jam iĝis ĉiutagaĵoĵ en la “komuna konscio”, kiel ekzemple tiu de GANDHI dirita: “Malsameco de opinio neniam devas esti kaŭzo de malamikemo”, aŭ de CHURCHILL: “Neniam rezignu, neniam, neniam, neniam!” aŭ de TOMASO EL KEMPIS: “Ho kiel rapide forpasas la enmonda gloro.” kaj memkompreneble la multegajn instruojn de JESUO, kiuj abundas en la libro.

Sed multaj citaĵoj estas por mi nekonataj, kiel mem kelkaj nomoj de la personoj cititaj. Ĝuste pro tio mi estas tre dankema, ĉar legante ĉi libron mi konatiĝis kun multaj, ĝis nun nekonataj personoj kaj kun diversaj novaj pensoj. Ne eblas skribi ĉi tie ĉies nomojn, mi nur mencias el ili kelkajn, kies pensoj riĉigis mian vivon!

KONFUCEO (551-479 a.K.): “Estas negranda diferenco inter homoj kaj sovaĝaj bestoj. Kaj multaj homoj malpliigas tiun diferencon al nenio.”

ANDRADE DE SOUZA (1913-1991): “Malvigleco estas la ekskuzo de malkuraĝuloj.”

PLUTARKO (46-120): “Vere kuraĝa homo ne serĉas danĝerojn. Li alfrontas ilin.”

GETÚLIO VARGAS (1883-1954): “Nur unu potenco kapablas konstrui dum eterneco: Amo.”

STANLEY JONES (1884-1973): “Mi ne havas malamon, nek resentojn (…). Malamo estas la veneno, kiun ni devas forigi de niaj vivoj.”

MAHOMETO (570-632): “Ni kredas nian Dion, ni kredas vian Dion. Ĉar Dio estas unu sola. La maniero atingi Lin ja estas malsama.”

ALZIRO ZARUR (1914-1979): “Nur vero plu starados. Kiu staras kun Vero nenion devas timi.”

MATEO ALEMÁN (1547-1614): “Mi ĉiam serĉis en ĉiu homo pacon, ĉar ĝi estas ido de simplanimeco; kaj la simplanima amas pacon, li amas kaj estas amata de ĝia aŭtoro, kiu estas Dio.”

AŬGUSTO COMTE (1798-1857): “Vivi por aliaj homoj estas ne nur leĝo de devo, sed ankaŭ de feliĉo.”

WILLIAM RALPH INGE (1860-1954): “Vane ŝafoj defendas vegetarismon, se lupoj havas malsaman opinion.”

ABRAHAM LINCOLN (1809-1865): “Kiam mi agas per Bono, mi sentas min bone; kiam mi agas malbone, mi sentas min malbone. Jen mia religio.”

BUDHO (ĉirkaŭ 556-486 a.K.): “Vero estas en ni. Ĝi ne aperas el eksteraj aferoj, eĉ se ni tion kredas. Ekzistas ia interna centro, kie loĝas vero, en sia pleneco.”

LUC DE CLAPIERS (1715-1747): “Ne povas esti justa tiu, kiu ne estas humana.”

SAMUEL JOHNSON (1709-1784): “Espero estas mem ia speco de feliĉo, eble la plej granda, kiun ĉi tiu mondo povas proponi.”

MAHOMETO (570-632): “Plej forta estas tiu, kiu scipovas regi sin en momento de kolero.”

JEAN BAPTISTE DESCURET (1795-1872): “Funde eraras tiu, kiu pensas, ke pacienco estas forto de malfortuloj, ĉar necesas granda forto kaj modereco por havi ĝin en ĉia okazo.”

Paiva Netto elektis ĉi tiujn pensojn skribitajn de la a.K.-a tempo ĝis hodiaŭ vivantaj homoj en la tuta mondo. En liaj diversaj paroladoj kaj libroj feliĉe li uzas tiun vere nemezureblan riĉecon de la pensoj, pri kiuj, fakte pri ĉiuj, eblas meditadi. Cetere la libro plenas de meditaĵoj de la aŭtoro. Estas sentebla, ke Paiva Netto trovis la sencon kaj la celon de sia vivo mem, kaj forte li intencas helpi la homaron por same trovi ĝin. Tiu bonvola helpemo radias ankaŭ de lia milda rideto sur la lasta kovrilpaĝo de la libro: “Meditadoj el la Animo”.

Tiu ĉi libro helpas provi al ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne trovis la pacon en sia propra animo.

Meritas atente legi ĝin! Kaj mediti el la animo!

*1 dolĉapatro

En diversaj lingvoj la nomo de la patro:
patro = esperanto
padre = itala
father = angla
Vater = germana
pere = franca
pater = latina
tata = rumana
èdesapàm = hungara

Laŭ mia scio en neniu lingvo (de mi konata) oni uzas la vorton "dolĉa" (èdes) antaŭ la vorto patro aŭ patrino, krom la hungara. Almenaŭ ni, hungaroj vivantaj en Transilvanio, tiel diras: èdesapàm (dolĉapatro) kaj èdesanyàm (dolĉapatrino).

*2 unitaria = apartenanta al tiu skolo de kristanismo, kiu emfazas la unuecon de Dio. Protestanta religio, naskiĝinta en la XVI. jarcento, post la lutherana (evangelia) kaj kalvinista (reformata) en Cluj-Napoca (Kolozsvàr) Transilvanio.

Esperanto

Raymond Brisebois (Kanado)

El la Redakcio

Decembro 18, 2013 | Merkrede | 10h14m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Persona arkivo
Raymond Brisebois, Kanado.

"All you need is Love"*
El la skribaĵoj kaj voĉoj de plurdekoj da kulturoj, popoloj, kaj lingvoj, aŭtoro José de Paiva Netto prezentas kaj komentas la vastkomune esprimitan principon inspiran kaj progresigan de nia mondo: tio estas ke Amo ankoraŭ plej efike provizos la vojon al Bonon kaj al vastiĝantan pliboniĝon ĉiutavole kaj ĉiuserve je socio, ke la ekvilibro inter la bezonoj, la rajtoj, kaj la respondecaĵoj de la individuo kaj de la individuaro troviĝas per tiuj mesaĝoj kaj ideoj. Granda plejparto da meditadaĵoj de la aŭtoro estas unu-paĝaj pens-juveloj aparte kontribuantaj al la baza principo de la librotemo. Tiel prezentata, la meditaĵoj facile digestumiĝas de la menso kaj la animo de la legantoj.

Plejofte citata estas la instruaro de Jesuo Kristo, kaj ankaŭ aperas la skribaĵoj kaj pensaĵoj de Moseo kaj la Profetoj, Mahometo kaj la Korano, la budhisma verkaro, la Mahatmo Gandhi, la helenaj filozofoj, kristanaj kaj alireligiaj apologistoj, inkluzive katolikaj, protestantaj, spiritismaj kaj tiel plu. Ankaŭ ni legas la pensojn de pluraj instruantoj/filozofoj el la tradicio de la Legiono de Bona Volo de kiu sinjoro Paiva Netto estas delonge la Direktoro-Prezidanto.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Adrienne Pásztor (Hungario)
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
Bob Felby (Aŭstralio)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
Georgi Mihalkov (Bulgario)
Lilia Nikolova (Bulgario)
Magdaléna Feifičová (Slovakio)
Raita Pyhälä (Finnlando)
Mihai Trifoi (Rumanio)
Julia Sigmond (Rumanio)
Margarita Savova (Bulgario)

Tiom kongrua al la Homaranismo de L.L.Zamenhof kiom al aliaj similaj instruoj, programoj homar-unuigcelaj, la aksa konceptaro taksata de Paiva Netto verŝajne temas pri tiu de la Senlima Ekumenismo, iniciita de Alziro Zarur, fondinto de la Legio de Bona Volo. Frue en la libro aperas penso de la aŭtoro jena:

En la proceso de tutmondiĝo, kiu tiomfoje frakasas respektindajn tradiciojn, estas prudente ne malkonsideri la pluralismon, kiu ekzistas en ĉiu popolo, en etaj triboj, dum oni laboras por spirito de solidareco, de altruismo, kiel rekomendas Senlima Ekumenismo, nome antaŭeniranta Bona Volo. (paĝo 42)

Praktika saĝeco pri demokratio kaj egaleco tra "ekumenisma vivo" troviĝas post du paĝoj:

Malplenaj stomakoj ne ĉiam emas aŭskulti ... Sen vera respekto al la homo, ne eblas ekonomio, laŭ kiu Altruisma Solidareco estu lumo, kiu malfermas novajn vojojn inter la ombroj de avido. Ĉiuj rajtas je digna vivo. Temas pri plenumado de civitaneco. Unuiĝintaj, ni, Homaro devas laŭiri la vojon de progreso alirebla por ĉiuj.

La nocioj pri interrespektado kaj interkunveniĝado por ne plu nur priparoli sed vere agi por atingi la komune deziratan bazan socion bonan kaj ĉe ni mem kaj ĉe niaj najbaroj proksimaj kaj trans la planedo estas programataj tra la libro, kaj ĉiuj celas "la konkretigo(n) de spirito de konkordo, kiu vere transformu individuon de interne eksteren, kion oni ne atingas per leĝa dekreto". (paĝo 65). Tian konkordon evidentigas aktuale, ekzemple, relativa kaj kreskanta sukcesoj etikaj de la Okupacii / Demokratio movadoj tra la mondo pere de vastaj, pacaj, manifestacioj por socia plibonigo kaj kontraŭ la ankoraŭ baraktantaj, malperfektaj, kaj ofte koruptaj registaroj naciaj. Jam la spirito ekvekiĝas kaj pli kaj pli vigliĝas al la vojo je socia justeco!

Nu, kvankam sinjoro Paiva Netto ne rekte citas nek Zamenhof-on nek ĉi ties Homaranismon, la fakto tamen ke Meditadoj el la Animo tiom furoras en la zamenhofa lingvo montras ke esperantistoj grandparte jam efektive enkadrumiĝas je plejparto de la spirita programo viziata de la Senlima Ekumenismo. Pere de nur la zamenhofa lingvo sed tiom pli se ankaŭ inkluzivanta la instruon homaranisman, esperantistoj jam partoprenas en la konkordo aludita de Paiva Netto en la meditaĵo ĉe paĝo 171, laŭ kiu la "paco de konscienco de Homoj, produktataj per ia nova sinteno universalisma, ekumena, sekve tre frata ...".

Plue, ian proto-homaranismon ni prilegas en la tuta meditaĵo ĉe paĝo 181, inspirita de la citaĵo el la verkaro de eminenta spiritisto Allan Kardec, kiu antaŭ Zamenhof verkis: "Por atingi unuecon, religioj devos renkontiĝi sur kampo neŭtrala, tamen komuna al ĉiuj; por tio, ili ĉiuj devos fari koncedojn, pli aŭ malpli gravaj".

La nocion de patrujo kaj la neceso trovi solvon nacian por paca vivo antaŭ ol serĉi tian solvon internaci-skale ni trovas ĉe paĝo 184 el la menso de fama juristo brazila Rui Barbosa kiu kongrue reasertas homaranismajn principojn pri la individuo, la patrujo, kaj pri la patrujaro, ĉiuj ĉiam pacon kaj liberecon ĉasantaj ene de si kaj, pretere, inter si.

Fine, ni rimarku la tutan inspiron de la libro, je praktika, paca kaj spirita amo al nia apuduloj, ĉu proksimaj ĉu aliloke kaj provu iri laŭ la bonkora vojo lumiginta de Legiono de Bona Volo!

_________________________________________________
* All You Need is Love ("Amo estas ĉio kion vi bezonas") , estas titolo de famega popular-kanto de mond-fama muzik-grupo angla The Beatles, komponita de John Lennon kaj Paul McCartney en 1967 kiu iĝis vera himno de la tiama junularo, la infanoj de la post-Dua-Mondmilita generacio kaj kiu ankoraŭ inspiras bonkorumadon tutmonde.  

Esperanto

Raita Pyhälä (Finnlando)

El la Redakcio

Decembro 17, 2013 | Marde | 17h41m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Persona arkivo
S-ino Raita Pyhälä, Finnlando.

Splitoj el sagxo kaj klero
Kiam oni eklegas la libron, oni kvazaux komencas diskuti kun la auxtoro. Pripensante liajn aforismojn kaj citajxojn el la spirita, religia, filozofia, arta heredajxoj de la homaro, oni komencas pesadi siajn proprajn opiniojn kaj fidon - aux mankon de fido. Meditante li meditigas la leganton pri ekumenismo, paco, amo, edukado, la sorto de la homo kaj mondo. Ekde sia junagho li okupigxas pri tiuj temoj sed ankaux pri politiko, ekonomiko kaj helpado al malhavuloj. Lia klero bazigxas sur longa vivo (sepdeko da jaroj) kaj sur impona legiteco.

Imponaj estas ankaux liaj meritoj en la publika vivo de Brazilo, en muziko, poezio, radio kaj aliaj amaskomunikiloj, ne paroli pri lia agado en la Legio de Bona Volo. Pri cxio tio nebrazilanoj bedauxrinde malmulte scias.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Adrienne Pásztor (Hungario)
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
Bob Felby (Aŭstralio)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
Georgi Mihalkov (Bulgario)
Lilia Nikolova (Bulgario)
Magdaléna Feifičová (Slovakio)
Julia Sigmond (Rumanio)
Raymond Brisebois (Kanado)
Mihai Trifoi (Rumanio)
Margarita Savova (Bulgario)

Paiva Netto montras konvinkigxon, ke la homo ne estas nur sekso kaj stomako kaj ke en ni staras eterna spirito. Cxio devenas el spirito. Idealisto li estas, sed kun kompetenco kaj talento. Li montras ankaux sian verkistan stilon kaj sian guston pri pentroarto. En la libro videblas verkoj de famaj pentristoj, kiaj Cezanne, van Eyck, van Gogh, Gainsborough, Kokochka, Seurat, Signac, Vermeer, tamen nur kiel brunetaj modestaj reproduktajxoj sen la originalaj koloroj, kiuj ja igus la libron tro multekosta. La tekstopagxojn ofte ornamas orangxaj dekoracioj kaj ili lasas suficxe da spaco por ecx malgrandaj seriozaj asertoj. Kelkfoje la ofta uzado de majuskloj iom gxenas (ne anglalingvan) leganton, kiu ne kutimigxis al tio.

Du citajxoj:
- Unu el la dangxeroj, kiujn la Homaro trapasas, estas vulgarigo de sufero.
- Solidareco estu lumo, kiu malfermas novajn vojojn inter la ombroj de avido.

La listo de fontolibroj enhavas kvardekon da titoloj, kaj lauxlonge de la pagxoj estas citataj pli ol 180 pensuloj, filozofoj, religiuloj kaj verkistoj. Pri cxiu citata homo la auxtoro provizas nin per la bazaj sciigoj per utilaj notoj.

Sur la komencaj pagxoj la libron kaj la autoron prezentas la fama regxisoro Roman Dobrzýnski. Sur pagxo 11 legeblas nur unu frazo: Cxio forpasxas, nur Jesuo restas! Sur la finaj pagxoj oni trovas Patro Nian kaj citajxojn el la prediko de Jesuo sur la monto. Pli ol 400000 mil ekzempleroj de la libro jam estas venditaj. 

Esperanto

Magdaléna Feifičová (Slovakio)

El la Redakcio

Decembro 17, 2013 | Marde | 17h02m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Persona arkivo
S-ino Magdaléna Feifičová, Slovakio.

El la unua eldono de la libro en la jaro 2003 estis venditaj pli ol 400 mil ekzempleroj. En la jaro 2011 aperis la unua Esperantlingva eldono. La aŭtoro de la libro Meditadoj el la Animo, José de PAIVA NETTO, estas ne nur verkisto, ĵurnalisto, radio-preleganto, komponisto kaj poeto, sed ekde la jaro 1979 ankaŭ la estro de Legio de Bona Volo.

La Legio de Bona Volo (LBV) sindediĉas al la reedukado kun Ekumena Spiritualeco efektivigata per Pedagogio de Bona Volo laŭ la nova lernomodelo liganta Cerbon al Koro pere de du segmentoj: Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano. LBV, kiel la asocio de la Departemento de Publika Informado de Unuiĝintaj Nacioj ek de la jaro 1994, atingis tie statuson de ĝenerala konsultanto ĉe Ekonomia kaj Socia Konsilantaro en la jaro 1999. Granda tasko de LBV estas sensektigo de Jesuo, la Ekumena Kristo.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Adrienne Pásztor (Hungario)
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
Bob Felby (Aŭstralio)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
Georgi Mihalkov (Bulgario)
Lilia Nikolova (Bulgario)
Raita Pyhälä (Finnlando)
Julia Sigmond (Rumanio)
Raymond Brisebois (Kanado)
Mihai Trifoi (Rumanio)
Margarita Savova (Bulgario)

En la jaro 1989 PAIVA NETTO inaŭguris en la brazila ĉefurbo Brazilio la piramidforman Templon de Bona Volo (TBV) kun grandega kristalo en ĝia pinto, kiun la popolanoj aklamas kiel unu el la sep mirindaĵoj en Brazilo. Apud ĝi staras la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, ParlaMundi de LBV, kaj la administra sidejo.

Meditadoj el la Animo kreskis el la improvizitaj paroladoj faritaj de Paiva Netto per radio kaj televido dum jardekoj. Al liaj komentoj aldoniĝas tre konvene la citaĵoj de tutmondaj personecoj laŭlonge de la jarcentoj kune kun priskriboj de iliaj vivoj kaj verkoj sube de la paĝoj, akompanataj per represaĵoj de famaj pentraĵoj troviĝantaj en mondaj muzeoj.

Noblajn ideojn vestas vere alloga kovrilo kun orkoloraj kaj nigraj literoj, sur kiu la suno leviĝanta super la abrikotkolora maro indikas bezonon levi propran konscion pri nia interna Mio per transformiĝo kaj serĉado de Vero ene de si mem. Same en la libro multfoje la abrikota koloro invitas eble al la pli profunda studo de la skribitaj ideoj. La unua litero de la koncerna ideo prezentiĝas per pli granda inicialo, ĉu abrikotkolora, aŭ blankkolora sur la abrikotkoloraj paĝoj, kaj supre ofte la paĝojn plibeligas la ornamaĵoj.

La verko estas farita en senriproĉa, tre bona Esperanto; mi nur kelkfoje aldonus la komojn por plibonigi la komprenon de pli longaj frazoj. Same kelkloke mankis al mi la difina artikolo „la“, sed tion, kiel slavlingvanino, kiu en sia patrina lingvo ne konas tiun gramatikan fenomenon, ne tro kuraĝas kritiki.

La verko komenciĝas per la instruo de Jesuo pri la Nova Ordono (el la Evangelio laŭ Johano), nome, ke ni amu unu la alian tiel, kiel Li amas nin.

Laŭ la vortoj de la aŭtoro paco ne povas firmiĝi sen Dio, sen etika, morala kaj spirita progreso. En la Homo estas eterna Spirito, parolanta al li pri aliaj vivoj kaj aliaj mondoj, kiujn li serĉas per Intuicio kaj per Racio. Paco povos naskiĝi nur el la homa koro, purigita de malamo fare de Jesuo, la Sinjoro de Paco. Ĝin promesis al la homaro jam la anĝeloj, kiuj anoncis la naskiĝon de Jesuo al la ŝafpaŝtistoj. Kaj la paco devos naskiĝi en la menso de homoj, same, kiel nun en ĝi naskiĝas pensoj pri milito.

Ĵurnalisto kaj dokumentfilma reĝisoro, polo Roman DOBRZYŃSKI, en la sekva Prezento montras al ni la aŭtoron de la libro kiel homon senlandlime disvastiganta fratan amon kaj ekumenismon kiel vojon al la tutmonda paco. Ĉi sinteno de PAIVA NETTO venigis lin al la internacia lingvo Esperanto, kies ideologio similas al la ideologio de LBV, nome unuigi la naciojn.

Sekve la penso el la muzikaĵo de Paiva Netto La vizaĝo de Dio estas Amo. Ju pli ni amas, des pli Li manifestiĝas en ni gvidas nin al pluaj kelkvortaj, kelkfrazaj, kelkalineaj, eĉ kelkpaĝaj enpensiĝoj. La aŭtoro citas ne nur el la Biblio, sed ankaŭ el Korano aŭ el Budhismo, ne nur el la mondaj religioj, sed ankaŭ de gravaj mondaj filozofoj aŭ sciencistoj.

Mi ŝatus alproksimigi al vi kelkajn belajn ideojn el la libro. Jen ili: Amo estas la plej inteligenta esprimiĝo de Animo. | Antaŭvidema estas tiu homo, kiu starigas baron antaŭ la alveno de la inundo. Paranoja estas tiu, kiu faras la samon sen ia kaŭzo. | Aidoso: viruso de antaŭjuĝo minacas pli multe ol la malsano mem. | Timi estas same kiel diri al Dio: „Mi ne kredas Vin, Sinjoro“. Kaj tion ni neniam faros. | La koro fariĝas pli aŭskultema, kiam Amo estas la fundamento de la dialogo. | Ni, Estuloj Homaj kaj Spiritaj, sciu mildigi la doloron de tiuj, kiuj suferas, kaj jubile ĝoji pro tiuj, kiuj estas feliĉaj. Male ni estos io ajn, sed ne Homaro, ĉu sur la Tero, ĉu en la Ĉielo de la Tero. | Kiam oni preĝas, la Animo spiras kaj fekundigas la homan vivon. Preĝi estas esence, por sennebuligi la horizonton de la koro. | Mono kaj famo povas fariĝi ia peza ŝarĝo por la Homo. Malofte ili kondukas al feliĉo. Escepte se ili respondas al bonfaroj favore al kolektivo. | Jen estas vojo por Paco inter tiuj, kiuj ĉion havas, kaj tiuj, kiuj bezonas helpon: Solidareco. | La plej granda bono, kiun la Plejalta Kreanto povas doni al la homo, estas interna Paco, kiun nenio en la mondo povas anstataŭi. Kiu havas Pacon, tiu havas forton, ĉar li kunportas Dian Povon en la koro. | Doloraj momentoj devas ĉiam konduki al plialtiĝo de la Animo. Tia estas ilia celo en ĉi tiu mondo. La aŭtoro citas eĉ propran panjon, kiu diris al li: Kiu pace hejme restas, bonan pilgrimon festas. Kaj mi volas fini mian elekton per la jena citaĵo: Se Dio donis al ni la privilegion de libera elektopovo, tamen Li instruis al ni la sencon de respondeco, kiun ni devas neniam flankenlasi, por nia propra bono.

La pensigaj paĝoj finiĝas per la ekumena preĝo de Jesuo el la Evangelio laŭ Mateo Patro Nia, kiun PAIVA NETTO rekomendas preĝi al ĉiu homo sen rigardi lian/ŝian kredon – laŭ liaj vortoj ne gravas, ĉu Filo direktas sin al la Patro, aŭ Homo dialogas kun sia alta kondiĉo de vivanta kreito. Fine la Feliĉpromesoj el la prediko de Jesuo sur la monto el Evangelio laŭ Mateo donas la senliman esperon al ĉiuj.

Tripaĝa Tabelo de nomoj mencias la nomojn de la aŭtoroj de la citaĵoj aŭ de la pentraĵoj kaj ankaŭ la paĝo(j)n, sur kiu oni povas trovi tiujn. Same tripaĝa Bibliografio mencias la fontojn. Ĉi tiun parton fermas la Biografio, kiu al ni alproksimigas la vivon kaj la verkon de PAIVA NETTO.

La foto de la Templo de Bona Volo kaj la korespondadreso de la aŭtoro fermas tiun ĉi eksterordinaran verkon, kiu estas rekomendinda al ĉiu homo de bona volo por studi ĝin po parte, ĉiutage, dum sia libera tempo - eble antaŭ la endormiĝo.

Magdaléna FEIFIČOVÁ (elparolo: Fejfiĉov:a), Slovakio
E-alinomo: FEJFI
En ŽILINA (elparolo: Ĵilina), la 17-an de aŭgusto 2012

Esperanto