"Spirita instruo per la valora verko 'Meditadoj el la Animo' de Paiva Netto"

Recenzo de: Mihai Trifoi, Prezidanto de Esperanto-Asocio de Rumanio, Sekcisestro kaj komitatano de ILEI, Prezidanto de la "Fondaĵo por Infanoj ESPERANTO-RO", Membro de UEA kaj AIS.

El la Redakcio

Decembro 18, 2013 | Merkrede | 10h21m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

S-ro Mihai Trifoi

José de Paiva Netto, brazila verkisto, ĵurnalisto, radipreleganto, komponisto kaj poeto, Direktoro-Prezidanto de Legio de Bona Volo kaj havante multajn aliajn gravajn funkciojn, estas bonege konata en Brazilo, sed ankaŭ en multaj aliaj landoj kiel unu el la famaj personecoj de nia mondo.

Per sia verko “Meditadoj el la Animo” li alvenas por konfirmi niajn antaŭajn vortojn. La 1-a eldono de ĉi tiu libro aperis en 2003, sed en 2011 estis publikita la ĉi-version en Esperanto pere de la traduko de Paulo Sergio Viana.

La libro estas impresiga el pli multaj vidpunktoj. Ĝi estas ege belaspekta kaj bonkvalita, do alloga por la okuloj de la leganto. Riĉe ilustrita kaj plena de belaj dekoraĵoj kaj interesaj bildoj, kiuj aldoniĝas al la originala aranĝo de la enhavo. Krome ĝi havas veran enciklopedian valoron rilate al multaj informoj pri famuloj el la historio de la homaro.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Adrienne Pásztor (Hungario)
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
Bob Felby (Aŭstralio)
Georgi Mihalkov (Bulgario)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
Lilia Nikolova (Bulgario)
Magdaléna Feifičová (Slovakio)
Raita Pyhälä (Finnlando)
Raymond Brisebois (Kanado)
Julia Sigmond (Rumanio)
Margarita Savova (Bulgario)

Krom la propraj opinioj/meditadoj la aŭtoro utiligas diversajn pecojn: leterojn, homiliojn, predikojn, citaĵojn, por krei veran literaran puzlon, kiu spegulas la centran ideon, ke Jesuo estas la kosma Majstro de la tuta homaro, kaj veraj paco kaj feliĉo sur nia planedo ne povas esti ĝis kiam la homoj ne respektos kaj sekvos la instruon kaj la novan ordonon de Jesuo: “Tion mi ordonas al vi: ke vi amu unu la alian, kiel mi amas vin”.

Sed kompreneble nin interesas unue ĝia enhavo kaj ĝia valoro kiel spirita instruo. El tiu vidpunkto ni povas fari kelkajn substrekojn. La aŭtoro ofte parolas pri la neceso de “Frata Amo”, do pri kompato, solidareco kaj karitato, pri altruismo. Kiam la homo suferas, li devas senti tiun humanan apogon por rezisti: “Se homo sentas, ke li estas humane apogata, tiam li kreas iaspecan tre fortan internan reziston, kiu helpas lin resaniĝi aŭ pacience elteni doloron” (paĝo 85). La homo devas bone regi la proprajn sentojn kaj pensojn por ke siaj faroj estu bonaj por la homaro: “Antaŭ ol eksplodi en la mondo, milito kreskas en la homoj…” (paĝo 93). Sed la homa konduto devas esti ekzemplodona, kaj pro tio oni devas respekti la instruon de Jesuo: “Sekvi Jesuon postulas pli ol elvolviĝintan intelekton: ĝi postulas koron senteman, tamen liberaman, tiamaniere kuraĝan, ke ĝi povu laŭte diri, ke trans la necertaj asertoj de la mondo, ŝvebas ia Aŭtoritato pli solida ol tiu de armiloj, ĉar ĝi milde parolas al Animoj kaj estas de ili komprenata” (paĝoj 103-104). Paiva Netto evidentigas la ideon pri la neceso kunigi la cerbon kun la koro, do la intelekton kun la sento, kaj tiel agadi laŭ kosmaj spiritaj leĝoj: “… ĉar la Homo, antaŭ ol esti materia korpo, estas eterna Spirito. Sen tia kono, ĉia intelekto reduktiĝas al unuagrada lernejo de vivo” (paĝo 105).

Paiva Netto subtenas la idealismon, sed mezure: “Esti idealisto, jes. Sed bonvolu kun talento kaj kompetenco” (paĝo 114).

Alia meditado de la aŭtoro rilatas al la kosmaj leĝoj: “Por travivi Bonon sur la Tero, oni devas koni la leĝaron de la Ĉielo, la Diajn Leĝojn, kiuj per Amo kaj Justeco kondukas la Universon” (paĝo 124), kiuj leĝoj paŝo post paŝo estis malkovritaj ankaŭ de la nuna Scienco.

Ofte la aŭtoro revenas al la graveco sekvi la spiritan instruon, kiun ĉiuj teraj homoj devus lerni kaj sekvi: “La Nova Ordono de la Kristo estas Leĝo de Solidareco tutplaneda, ankoraŭ malmulte konata kaj eĉ malpli travivata…” (paĝo 177). Fakte tio estis la fajrero, kiu igis lin krei en 1994 la Mondan Parlamenton de Ekumena Frateco de Legio de Bona Volo, ĝuste la 25-an de decembro, la naskiĝdaton de Jesuo, ĉar kiel asertas la aŭtoro sur la paĝo 177 de sia libro: “Mi kredas pri Universala Amo, kiu impulsas civilizacion al postvivado.”

Kiel realiĝas la spirita instruo en la opinio de Paiva Netto? Li ne nur teorie parolas pri tio, sed ankaŭ agadas praktike. Li opinias, ke “La Tero estas ia Dia Edukejo, kie disvastiĝas la noblaj instruoj de Jesuo, la Ĉiela Profesoro”, kaj li donas multajn ekzemplojn pri la lumaj figuroj de la Resenanco: Da Vinci, Mikelanĝelo, Cellini, Rafaelo, Giovanni Picco della Miradola, Pietro Pomponazzi. Kaj lige de la homa kaj spirita evoluo la aŭtoro substrekas la ideon de reenkarniĝo: “Same okazas koncerne la Universalan Leĝon de Reenkarniĝo, per niaj alvenoj al la Tero, kaj revenoj al la Ĉielo…ĝis ni meritos resti tie supre”.

Kiel ni asertis supre, la edukanto Paiva Netto ne nur teorias pri la valoraj spiritaj instruoj de Jesuo, sed li profunde praktikas tion. En la lasta parto de la ĉi-libro, “Biografio”, sur la paĝo 246 troviĝas priskribaj frazoj pri tiuj faroj: “Kiel estro de Legio de Bona Volo ekde 1979, li multobligis programojn por Homa, Socia kaj Eduka Elvolvado de la Institucio, per ĝiaj modellernejoj, kiuj taŭgas por pli grandaj projektoj, al kiuj li sindediĉas de longa tempo: reedukado kun Ekumena Spiritualeco, efektivata per Pedagogio de Bona Volo, kiu propones ian novan lernmodelon, ligantan Cerbon al Koro. Ĝi enhavas esence du segmentojn: Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano. Ĉi tiu edukpropono, kies metodon oni sukcese aplikas ĉe la instru-reto kaj ĉe sociaj kaj asistaj programoj de Legio de Bona Volo, troviĝas ankaŭ ĉe hejmoj por infanoj, junuloj kaj maljunuloj; Komunumaj kaj Edukaj Centroj; kaj sportaj kaj kulturaj centroj”. Laŭ aserto de la kreinto de la propono, ambaŭ formoj de la ĉi-pedagogio: “…havas kiel fundamentojn la valorojn, kiuj devenas de Frata Amo, alportitajn sur la Teron de pluraj lumaj homoj, precipe Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro”. Per tio la luma kaj moderna pedagogo Paiva Netto donas novan orientiĝon al la instrumetodoj de nia tempo. Multaj kulturaj homoj kaj naciaj kaj internaciaj organizoj rekonas kaj aprobas tian agadon. Ni ŝatus mencii pri tio almenaŭ du opiniojn, kiuj aperas en “Biografio”. Laŭ analizo de Profesoro Arnaldo Niskier, membro de Brazila Akademio de Beletro “Paiva Netto nuntempe alportas tute novan instrumetodologion, kiu bezonas fakajn instruistojn, kiuj ne facile troviĝas en nia medio, kaj do oni devas prepari ilin ene de la originala, revolucia sistemo, laŭ pedagogia vidpunkto”. Alia socipolitika personeco el afrika lando, kie vere oni bezonas konscian transformiĝon, la Direktoro de Departamento de Forigo de Malriĉeco en la Ministerio de Ekonomia Planado kaj Socipovigo, en Tanzanio, Anna Mwasha, asertis inter aliaj: “…Edukado surbaze de tiaj valoroj povas tute ŝanĝi socion, pacigi homojn, kaj tiel plibonigi la tutan mondon”. Fakte temas pri vera spirita kontribuo por pli rapida transformiĝo de la homa konscio per edukado por amo al proksimulo, solidareco kaj respekto por ĉiuj bonaj valoroj, respekto por vivo.

Tiel la verko de Paiva Netto, Meditadoj el la Animo fariĝas alia vera “mesaĝo de Jesuo” al nia mondo, spirita instrulibro por ĉiuj aĝoj, kiu igas nin gardi Dion en nia interna mio kaj agadi samfervore je la bono de la aliaj.

Konklude ni povas diri, ke per ĉiuj verkoj kaj faroj, José de Paiva Netto, aŭtoro de la verko "Meditadoj el la Animo" kaj de multaj aliaj kreaĵoj, fariĝas unu el la Instruistoj de nia moderna sed ankoraŭ malsufiĉe evoluinta mondo, Instruisto kiun oni meritas sekvi por plialtigi la konscion de la homaro.