LBV okazigas atelieron de Esperanto por gelernantoj de sia Edukejo

La aranĝo celis diskonigi Esperanton kaj ties komunumon, kuraĝigante la junajn gelernantojn lerni la lingvon.

El la redaktejo

Marto 11, 2019 | Lunde | 9h18m | Ĝisdatigita la 06-an de Majo, je 14h59m

La 27-an de Februaro, Legio de Bona Volo (LBV) okazigis atelieron de Esperanto por gelernantoj de la Eduka Instituto José de Paiva Netto (IEJPN), situanta en la ĉefurbo San-Paŭlo. La aranĝo celis gelernantojn aĝantajn inter 11 kaj 15 jaroj. 

Vivian R. Ferreira
La direktorino Tamires Maciel gvidis la unuan parton de la prelego, montrante la historion de Esperanto kaj rakontante kiel ĝia estiĝo naskiĝis el la ideo pri tio, ke neniu lingvo estas pli grava ol la aliaj. 

La aranĝon, realigitan partnere kun Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), gvidis Anderson Delgado de Oliveira kaj Tamiris Maciel Queiroz,   reprezentantoj de Karioka Esperantista Junulara Organizo (Karejo), fako de BEJO en Rio-de-Ĵanejro.

Ankaŭ ĉeestis la aranĝon la prezidanto de Karejo, Matheus Arantes Pacheco; la kuracisto kaj tradukisto Paulo Sergio Viana; kaj la reprezentantoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), Sidnea Beall kaj Anna Lobo.

La prelego, celanta diskonigi Esperanton kaj ties komunumon per kuraĝigo de ĝia lernado ĉe la junaj gelernantoj, montris ankaŭ kiel la lingvo estas uzata okaze de vojaĝoj, kulturaj interŝanĝoj, internaciaj kongresoj, en literaturo, por lernado de aliaj lingvoj, en televido, interreto kaj radio-elsendoj.

Sciigo-itinero

Komence de la neformala parolado, en ĉambro plena de infanoj kaj adoleskantoj, oni rakontis iom pri la rilato inter LBV kaj la lingvo internacia, ĉar la Institucio ekde sia estiĝo diskonigas Esperanton per radio, publikaĵoj, enhavoj, inter aliaj agadoj.

Sekve, Tamires Maciel parolis pri la historio de Esperanto kaj rakontis kiel ĝi estiĝis, memorigante, ke ĝi ne estas pli grava ol la aliaj kaj estis kreita por fariĝi neŭtrala lingvo. 

Vivian R. Ferreira
La duan parton de la prelego gvidis la direktoro Anderson Delgado de Oliveira, kiu klarigis la alfabeton de la lingvo kaj lernigis kelkajn vortojn en Esperanto al la gelernantoj. 

Dum sia parolado, la prezidanto de Karejo, Matheus Arantes Pacheco, rakontis rimarkindajn spertojn, kiujn li travivis en aliaj landoj, kaj kiel la lingvo helpas al novaj amikiĝoj kun homoj el la tuta mondo.

Li daŭre klarigis al la gelernantoj kio estas Pasporta Servo kaj kiel ĝi funkcias. La gejunuloj tre entuziasmiĝis pri la propono de tiu esperantista servo, kiu konsistigas internacian reton de gastigado. 

Siavice, ankaŭ la kuracisto kaj tradukisto Paulo Sergio Viana parolis al la gelernantoj, reliefigante la distingitecon de la lingvo kaj kiu estas ĝia idearo. Laŭ sia parolo, li emfaze montris, ke Esperanto estas ne nur lingvo, sed ja ia demando pri monda justeco, nome paroli kun ĉiuj fratece.  

En la lasta parto de la prelego, gvidata de Anderson Delgado de Oliveira, la infanoj kaj adoleskantoj eklernis la alfabeton kaj kelkajn vortojn de Esperanto.

 

Post la aranĝo, dum intervjuo al Superreto Bona Volo pri Komunikado (TV, Radio kaj Interreto), la lernantino Raissa, 12-jara, komentis: "Mi eklernis Esperanton kaj malkovris, ke ĝi estas internacia lingvo per kio ni povas havi diversajn geamikojn. Ne estas malfacile [lerni ĝin] se oni estas klopodema kaj havas volforton".  

Jéssica Botelho
La prelegantoj konatiĝis kun la Edukejo Bona Volo kaj kaptis la okazon por viziti la Bibliotekon Bruno Simões de Paiva. =D

Krome, la prelegantoj vizitis la instalaĵojn de la Edukejo Bona Volo — konsistanta el la Supervartejo Jesuo kaj la Eduka Instituto José de Paiva Netto. "Mi tre ŝatis konatiĝi kun LBV, mi ne tiel bone konis la laboron [faritan de la Institucio]. Estas mojose vidi, ke la infanoj ricevas edukadon tute specialan, kiu estas ne nur kleriĝo, sed ankaŭ zorgemo kaj amo; mi tre ŝatis tion", diris Matheus Arantes Pacheco.    

La Esperanta Ateliero estis sukcesa, ĝi estigis amikan kaj lerneman etoson al ĉiuj ĉeestantoj. Fine de la aranĝo, ĉiu lernanto ricevis partopreno-atestilon. =D