Idealo de kunfratiĝo de la Popoloj

Eniro de la internacia lingvo en la reta amaskomunikilo kaj la konsekvencoj por la E-movado

Rafael Bruno Abrantes Ferro

Julo 24, 2014 | Ĵaŭde | 10h32m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Shutterstock

Antaŭ malpli ol 20 jaroj, estis nepenseble traveturi milojn da kilometroj dum sekundoj. Korespondaĵoj ne atingis sian destinon en malpli ol unu tago. Por atingi la alian flankon de la mondo, estis necesaj longaj kaj multkostaj vojaĝoj, alireblaj al limigita rondo de la societanoj.

Post apero de interreto, distanco ĝis fakto nure fizika: per komputilo kun retkonekto, kio antaŭe estis ekstreme malproksima, tio iĝis apartigita nur per klako. Ekde tiam, per la daŭra teknika evoluo, aliro al la interreto ebligis ke, en kelkaj sekundoj, mesaĝoj, bildoj kaj sondosieroj ĉirkaŭiras la Planedon.

Akademiaj esploroj jam ne plu postulis horojn en biblioteko; novaĵoj fariĝis malnovaj post malmultaj horoj, eĉ tiuj rilatantaj al alilandaj okazintaĵoj; serĉado de labordungoj kaj servoj estis faciligita; entreprenoj eltrovis em tiu nova ilo pli profitan manieron atingi la publikon kaj konsiderinde pligrandigi la vendojn, inter tiom da aliaj bonaĵoj.

Ia revolucio tamen montriĝis pli efika. Facileco de reta komunikado estigis novan manieron de interhoma rilato: sociaj retejoj. La tuja kontakto kun personoj de aliaj lokoj (eĉ se tio signifas la apudan apartamenton) ebligis ke la kundivido de ideoj kaj interŝanĝo de opinioj estas pli rapida.


Arquivo BV


LINGVA INTERŜANĜO
Post venko de la defio pri distanco, kio ebligis proksimigon de kontakto, eĉ se apartigita per mejloj kaj mejloj, unu malhelpo persistis: la lingvo, eĉ se la angla lingvo disvastiĝis kiel oficiala em la internaciaj kontaktoj.

Unu jarcenton antaŭ la apero de interreto, estiĝis lingvo duoble integriga: kun la celo plivastigi Pacon kaj mondan kunfratiĝon — kiu multe identiĝas kun la laboro de Legio de Bona Volo (LBV) —, Esperanto, la planlingvo plej parolata en la mondo, kreita de la kuracisto Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859-1917), por samkiale alpreni lingvajn proprecojn similajn al tiuj de naciaj lingvoj.


Laŭ Universala Esperanto-Asocio (UEA), la vortstoko de tiu lingvo devenas ĉefe de okcidenteŭropaj lingvoj, dum ĝia vort- kaj fraz-farado rivelas fortajn slavajn influojn. La diversorigina deveno de Esperanto pruve faciligas la lernadon de aliaj lingvoj, kio altiras eĉ pli la atenton de gejunuloj ŝatantaj plurlingvecon.

La diverscela uzado de Esperanto ankaŭ garantias daŭran evoluon, kio igas ĝin lingvo viva kaj senĉese aktiva. Dum vojaĝoj, kulturaj interŝanĝoj, eventoj, en literaturo, lernado de lingvoj, televido kaj radioelsendoj, la lingvo estas vaste uzata.

Ekde la idealo-diskonigo de la lingvo per interreto, la esperantistoj konstatas en tiu komunikilo la okazon atingi pli kaj pli da homoj. “La plej granda avantaĝo estas tio ke, per interreto, la personoj povas, pli facile, rapide kaj efike, renkontiĝi pere (kaj kunlabori por) Esperanto, pli ol antaŭe”, klarigas al BONA VOLO s-ro José Antonio Vergara, ĉilia kuracisto kaj ano de la  estraro de UEA pri faka kaj scienca agado.

Pli vasta diskonigo de la lingvo ebligis al pliaj homoj proksimiĝi al la esperantistaj idealoj. “La nombro da vizitoj en mia grupo [asocio] kreskis post la apero de interreto”, taksas s-ro Aniruddha Banhatti, barata verkisto kaj tradukisto.

Tiom estas la temoj internacie diskutataj pere de la lingvo, ke la retejo Vikipedio jam superas pli ol 140.000 artikolojn, enviciĝante kiel unu el la 30 lingvoj kun pli da legomaterialo disponebla en la paĝaro.

“Esperanto kaj interreto havas multon komunan: la unua venis por demokratiigi la internacian komunikadon kaj la dua la amaskomunikajn rimedojn”, diras José Roberto Tenório da Silva, tradukisto, eldonisto kaj prezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP). “Tiel, la internacia lingvo ekĝuas prestiĝon en interreto, laŭmezure kiel tiu pova komunikilo pli  kaj pli fariĝas alirebla al la popoloj.”

S-ro Wiliam R. Harmon, ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio por Usono, kredas ke, pere de interreto, estas pli facile atingi la novan generacion de retuzantoj. “Mi observas kreskon en la nombro de gejunuloj interesataj, kaj tio estas tre aŭgura por la estonteço de Esperanto”, li klarigis.

Esti konektita al la tutmonda komputila reto signifas havi aliron al miloj da informoj sen neceso eliri el la hejmo, kio ebligis al Esperanto disvastiĝi tra la mondo per blogoj, retkursoj, retejoj de esperantaj kluboj kaj asocioj. Laŭ d-ro Ŝandor Monostori, húngara kuracisto, loĝanta en Aŭstralio, kunredaktoro de la revuo Esperanto sub la Suda Kruco, eĉ tiuj personoj vivantaj en foraj lokoj “povas lerni la lingvon sen instruisto. Mi konis junulojn en Kusko, Peruo, kiuj lernis Esperanton nur per interreto”.

LA ESPERANTO DE LA RELIGIOJ
La karmemora fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979), elstarigis la disvolvo-potencialon de la lingvo de Zamenhof, enkondukante ĝin en la agadon de la Institucio. Tial, ekde sia fondiĝo, LBV prestiĝigas Esperanton per ĉiaj disponeblaj rimedoj, plenume al unu el siaj celoj: “Batali por la plej granda disvastigado de la internacia lingvo Esperanto, altvalora ilo por la interfratiĝo de la popoloj, laŭ la konsidero ke LBV estas la Esperanto de la religioj, samkiel 
Esperanto estas la LBV de la lingvoj”.

Kreita en unuaj jaroj de LBV, la Departemento pri Esperanto celas diskonigi ties Senlime Ekumenan mesaĝon al la tuta mondo, uzante la internacian lingvon kiel povan instrumenton de unuigo. Tiun ampleksan komprenon pri Ekumenismo havas la ĉefgvidanto de LBV, José de Paiva Netto, kiu de jardekoj stimulas la diskonigadon de la internacia lingvo, pro kio li estis distingita, okaze de la inaŭguro de la Templo de Bona Volo (TBV), en oktobro 1989, per “Arĝenta Plato” aljuĝita de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Tiu elstara premio troviĝas en ekspono en la Memorigejo omaĝanta la ĉefgvidanton de LBV, unu el la ĉambroj de la Monumento.

Plenume al la celo diskonigi, per la internacia lingvo, la ekumenan kaj fratecan doktrinon, inspiritan de la ekzemploj de Jesuo, la unua libro publikigita de la Institucio aperis en 1988: Meditadoj kaj Pensoj — Dialektiko de Bona Volo, de aŭtoreco de la verksito Paiva Netto. Zorgema stimuli la diskonigon de Esperanto ankaŭ per interreto, celante ĉefe la junularon, Legio de Bona Volo regule ĝisdatigas la informojn ĉe Facebook, Twitter kaj YouTube. Krome, pere de retmesaĝoj novaĵleteroj kaj fotoj, ĝi ankaŭ partoprenas en esperantaj aktivecoj tra la tuta mondo. 

Alia iniciato de la ĉefgvidanto de LBV estis enretigi la Portalon Bona Volo <www.bonavolo.com>, kies enhavo ĉiam prezentas la esencon de Ekumena Spiritualeco, konsiderante la plej diversajn kulturojn kaj valorigante ties popolojn pere de la internacia lingvo. Sen vundi aŭ ignori tion kion ĉiu popolo jam travivis, Legio de Bona Volo per sia retportalo havas la zorgon aldoni al ĉiu aparte siajn spertojn kaj valorojn, havigante la Bonon al ĉiuj nacioj. Per tiu sama retadreso, la retuzantoj havas ankoraŭ la oportunon lerni la lingvon kreitan de Zamenhof kaj partopreni en tiu idealo de Frateco inter la popoloj.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva