Agado de Legio de Bona Volo distingiĝas dum evento en Bulgario

Jéssica Botelho

Majo 07, 2014 | Merkrede | 17h31m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h08m

1) Parto de la ĉeestantaro dum la 38-jara datrevenfesto de Esperanto-societo “Kolombo de la Paco”. 2) S-ro Kanjo Kanev (meze) kaj liaj familianoj, kiuj prestiĝigis la eventon, pozas apud la panelo "Amika Brazilo — Legio de Bona Volo". 3) La ĉarma esperantistino Miglena Miteva tenas enmane la libron Meditadoj el la Animo, de aŭtoreco de la verkisto Paiva Netto.


Esperanto-societo “Kolombo de la Paco”, de Bulgario, okazigis en aprilo memorigan eventon pri sia 38-jariĝo kune kun la 125-jariĝo de Esperanto, prifestita en 2013. En la okazo, Legio de Bona Volo (LBV) ricevis specialan distingon en paneloj eksponataj dum la renkonto.

+ LBV kaj Esperanto

 

 

La panelo "Amika Brazilo — Legio de Bona Volo" kunigis, sub iniciato de la bulgara kolonelo Kanjo Kanev, amiko de LBV, informojn pri tiu brazila Institucio kaj ankaŭ fotojn pri la Templo de Bona Volo, la monumento plej vizitata en la brazila ĉefurbo, laŭ oficialaj datumoj de la Ŝtata Sekretariejo pri Turismo de la Federacia Distrikto (Setur-DF).

Krom tio, ekzempleroj de la libro Meditadoj el la Animo, de aŭtoreco de la direktoro-prezidanto de LBV, la ĵurnalisto kaj verkisto José de Paiva Netto, restis disponeblaj, por legado fare de la ĉeestantoj, en la planlingvo plej parolata en la mondo.

Okaze de la datreveno de 57 jaroj da laboro de la ĉefgvidanto de LBV, kompletigitaj en julio 2013, s-ro Kanev registris sian admiron pri la frateca kaj ekumena mesaĝo de la aŭtoro: “Mi havas la honoron kore saluti vin [Paiva Netto] okaze vian 57 jaran sindonan, fruktodonan, pacan luktadon. Mi klinas je la nomo de Esperantista societo ‘Kolombo de la Paco’ u. Galabovo, Bulgario kaj de mia persona nomo pri via senlaca laboro por la paco”.

Legio de Bona Volo elkore dankas pro iniciato de de la samideana amiko de Bona Volo kaj sendas bondeziron je multaj feliĉokazoj al Esperanto-societo “Kolombo de la Paco” pro plia datreveno.