LBV kaj Esperanto

LBV disvastigas Senlime Ekumenan mesaĝon tra la mondo pere de Esperanto, ekde pli ol 70 jaroj

El la Redakcio

Oktobro 16, 2013 | Merkrede | 18h57m | Ĝisdatigita la 11-an de Decembro, je 11h27m

Esperanto allogas multenombrajn agantojn, kiuj plej forte strebas por la diskonigo de la Internacia Lingvo. Tio okazas, ĉar ĝi prezentas du aspektojn tre interesajn al tiuj, kiuj lernas ĝin: la lingvan kaj la idealisman, kiu tre identiĝas  al tiu de Legio de Bona Volo (LBV) — nome al Paco kaj kunfratiĝo inter tutmondaj nacioj. La karmemora fondinto de Legio de Bona Volo, Alziro Zarur (1914-1979) elstarigis la potencialan progreson de la lingvo de Zamenhof, kaj kunigis ĝin al la agado de la Institucio.

Tial, ekde sia fondiĝo, LBV donas prestiĝon al Esperanto per ĉiuj rimedoj je sia dispono, plenumante unu el siaj celoj: “Batali por la plej granda disvastigado de la internacia lingvo Esperanto, altvalora ilo por la interfratiĝo de la popoloj, laŭ la konsidero ke LBV estas la Esperanto de la religioj, samkiel Esperanto estas la LBV de la lingvoj”.

ANKAŬ LEGU:
Esperanto: la majstroverko de Zamenhof

Laura Pedrotti
Partoprenantoj en la senpaga ateliero de LBV atente ĉeestas prelegon pri la deveno de Esperanto, informoj pri la lingvo kaj ĝia rolo en la mondo. Sekve, ili ricevis enkondukan lecionon kun praktikaj informoj pri la gramatiko de la lingvo. 

Kreita en la unuaj tempoj de Legio de Bona Volo, la Departemento pri Esperanto havas kiel celon diskonigi Senlime Ekumenan mesaĝon de la Institucio tra la tuta terglobo, per uzado de la lingvo internacia kiel pova unuigilo. Tiu vasta koncepto pri Ekumenismo, kiu sin antaŭmetas kontraŭ la diskonigata "interpuŝiĝo de kulturoj" — kiu povas altiri la popolojn al kolosa milito, eble plej damaĝa ol tiu imagebla ĝis antaŭ nelonge —, estas de la ĵurnalisto José de Paiva Netto, direktoro-prezidanto de LBV. 

Revuo BONA VOLO

La Institucio jam partoprenis en multenombraj eventoj organizitaj de la Esperantista komunumo en Brazilo kaj en eksterlando; ĝi organizis atelierojn por instrui Esperanton al infanoj, junuloj kaj maljunuloj; kaj ĝi publikigis revuojn kaj librojn celantajn la Esperantistan publikon.

 

Publikigita en 1988, Meditadoj kaj Pensoj ― Dialektiko de Bona Volo, de la verkisto Paiva Netto, estis la unua libro de LBV presita en la internacia lingvo. La lanĉon de tiu verko elstarigis la revuo Esperanto, oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), per artikolo de instruisto Jorge das Neves, sub la titolo "Ekumena Brazila Organizo uzas Esperanton”.

Granda apoganto de la diskonigado de Esperanto, la estro de LBV uzas ĝin kiel perilon por praktiki Ekumenismon, kiu laŭ li estas komprenata kiel Universalismo, frateco sen limoj. “Ni aludas al Ekumenismo de Koroj, de bona sento, kiu ne dependas de ordinaraj malsamecoj en la homa familio, laŭ kiu homoj rezonas laŭ sia propra maturiĝo, laŭ la vasteco aŭ malvasteco de sia scio. Tiu Ekumenismo, kiu konvinkas nin ne perdi tempon pro malamo kaj malfekundaj disputoj, sed proponi la manon al falintoj, ĉar nin emociigas la doloro, depreni nian ĉemizon por vesti nudulon, kontribui per resaniga balzamo al malsanulo, protekti orfojn kaj vidvinojn*, scii, ke Edukado kun Ekumena Spiriteco estas esence grava por subtenado de popolo, ĉar Ekumenismo estas Edukado malferma al Paco, por plifortigi nacion (ne por superregi aliajn naciojn), sekve protekti landon kaj la postvivadon en la mondo, kiu nin ŝirmas kiel idojn ne ĉiam bonkondutajn”, li klarigis en la revuo Solidara Socio (7-a eldono), kiun reprezentantoj de LBV alportis al U.N., ankaŭ en Esperanto, ekde la jaro 2000. 

Kiel Venki Suferon

Same kiel la revuo Solidara Socio, ĉi-supre menciita, pro iniciato de la gvidanto de LBV, pluraj aliaj publikaĵoj kun la mesaĝo de la Institucio estis tradukitaj al tiu lingvo, kaj ankaŭ ekumenaj preĝoj, literaturaj paĝoj, bibliaj fragmentoj, revuoj, faldfolioj, ĵurnaloj, prospektoj, infanlibroj, inter aliaj. Elstaras krome la kreado de la Portalo Bona Volo, Blogo Paiva Netto kaj la portalo Religio de Dio, en interreto. Krom la verko Meditadoj el la Animo (2011), kies aŭtoro estas la verkisto Paiva Netto, en la jaro 2020, okaze de defia momento por la homaro, dum batalado kontraŭ la pandemio de Kovim-19, estis lanĉitaj tute senpage du bitlibroj en Esperanto: Kiel Venki Suferon kaj 101 Lecionoj pri Spirita Saĝo, kiuj alportis komforton al la koroj de samideanoj en la tuta mondo.

Meditadoj el la Animo

Por la versio en Esperanto de la libro Meditadoj el la Animo, la antaŭparolon subskribis la pola ĵurnalisto, filmisto kaj Esperantisto Roman Dobrzynski. Laŭ ĉi tiu, la aŭtoro estas inda je laŭdoj. La samideano aldonas: Paiva Netto estas homo, kiu diskonigas Fratan Amon kaj Ekumenismon sen limoj kiel veran vojon por atingi  mondan Pacon, kaj ĉi tiuj konceptoj troviĝas en la verko. Tial la aŭtoro de ĉi tiu verko apogas la internacian lingvon, precize pro tio, ke ĝi estas tre simila al la ideologio de LBV por unuiĝo inter nacioj favore al tio, kio estas plej alta en la Spirito de ĉiu iliaj enloĝantoj, se oni flankenlasas ian ajn kialon por disigo aŭ apartigo”.

Por akiri ekzempleron en Esperanto, kontaktu per retmesaĝo esperanto@bonavolo.com aŭ aliru www.paivanetto.com/eo/libroj.

La eksprezidanto de Itala Esperanto-Federacio (FEI) kaj membro de la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA), la italo Renato Corsetti, esprimas sian admiron pri tia idealo: “LBV, same kiel Esperanto, laboras por plibonigi la mondon. Dum Esperanto tion faras per maniero kultura kaj teoria, LBV agas en la praktiko, en maniero konkreta, por helpi homojn ĉi tie kaj nun. Sukceson al vi!”.

 


"Mi kun plezuro legas kaj tradukas la tekstojn de Legio de Bona Volo. Tio estas por mi honora laboro. Ĝia idearo mirinde kunligas idealismon al praktiko. LBV trovis vojon tre oportunan, pri kies taŭgeco neniu bonintenca homo dubus: solidareco super kredodetaloj; homamo super harfendaj fidodiskutoj; edukado kun morala stimulado; socia apogado kun digno kaj respekto."  (Paulo Sergio Viana, iama vic-prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo [BEL]).

 

Gelernantoj de LBV omaĝas la Internacian Lingvon per la versio en Esperanto de la tradicia “Ni gratulas al vi”.


_____________________
*Noto de la aŭtoro: “ĉar nin emociigas la doloro, depreni la ĉemizon por vesti nudulon... — Karitataj Agoj rekomenditaj de Jesuo en Lia Evangelio, aparte en la raportoj de Mateo, 25:35 ĝis 45”.

Artikolo aperinta en revuo BONA VOLO, eldonnumero 65, lanĉita okaze de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, en Bjalistoko, Pollando.