Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)

El la Redakcio

Decembro 17, 2013 | Marde | 10h57m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Persona arkivo
S-ino Alicja Lewanderska-Quednau, Germanio.

Ĵus mi ricevis kaj legas la unikan libron de Paiva Netto — Meditado el la Animo. La verko estas eksterordinare verkita laŭ ĵurnalistikaj, retorikaj kaj ergonomikaj reguloj. Koloroj kaj ĉapitroj havas sian gravan signifon. Ĉiuj povas en tiu libro trovi interesajn informojn de diversaj branĉoj de scienco kaj animo. Ankaŭ estas multaj konsiloj por politikistoj kaj gvidantoj.

Legante la libron oni povas konstati, ke homo ne estas sola, eĉ se ne havas familion kaj estas malsana. Sur paĝoj 96 kaj 97 troviĝas tre saĝaj informoj pri homo, amo kaj paco. Ekzemple : "Amo estas la fundamento de la dialogo kaj homo plifortigas sin per ĝi.” Krome la aŭtoro konstatas, ke malsana homo unue bezonas amon kaj amikecon de plej proksimaj homoj kaj familianoj, kaj poste konsilon kaj helpon de bona kaj saĝa kuracisto. Sed necesas ankaŭ, ke ni estu optimismaj. Grave estas ankaŭ la konstato, ke dum malfacilaj travivaĵoj kaj malsano la homo ne estas sola. Dio estas por la homo forto, ne nur kredo kaj fido, sed espero kaj helpo. Ni ne estas solaj, ni havas amikojn. Niajn amikojn ni povas trovi ankaŭ en Esperantujo.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Adrienne Pásztor (Hungario)
Bob Felby (Aŭstralio)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
- Georgi Mihalkov (Bulgario)
Lilia Nikolova (Bulgario)
Magdaléna Feifičová (Slovakio)
Raita Pyhälä (Finnlando)
Julia Sigmond (Rumanio)
Raymond Brisebois (Kanado)
Mihai Trifoi (Rumanio)
Margarita Savova (Bulgario)

Krome oni devas ankaŭ mencii, ke la libro de Paiva Netto estas ne nur kolekto de saĝaj religiaj kaj filozofiaj pripensoj, sed ankaŭ entenas informojn pri diversaj personoj, precipe en Eŭropo ne bone konataj.

Mirigis kaj ĝojigis min informoj pri Voltaire, kiujn eĉ pluraj edukitaj homoj ne konas. Ankaŭ kortuŝiga estas informo pri Dreyfus. Mi memoras, ke kiel studentoj de pola filologio ni tre ekscitiĝis pri maljusteco kontraŭ li, kaj eĉ polaj poetoj dediĉis al li poemojn. Kun tristo mi konstatis, ke ne nur pola, sed ankaŭ germana junularo ne bone konas tiun aferon, kaj ne komprenas, kial ĝi estas tiom grava. Pluraj informoj en piednotoj povas krei sendependan etan enciklopedion pri pluraj personoj kaj eniri en devigajn sciojn de studentoj kaj edukitaj homoj.

Mi tre rekomendas al vi ĉiuj tiun libron. Ĉiuj trovos en ĝi interesajn por si mem pensojn. Ankaŭ estas konsiloj pri komuna konkorda agado kaj grava rolo de paco por la mondo.

La aŭtoro José de Paiva Netto estas i.a. verkisto, ĵurnalisto, politikisto, sciencisto, komponisto, poeto kaj prezidanto de Legio de Bona Volo.