Recenzo: "Enciklopedio de spiritualeco"

Recenzo de: Dipl. inĝeniero Margarita Savova, prezidantino de urba esperanta societo “Libero”, Urbo Ruse, Bulgario.

El la Redakcio

Decembro 17, 2013 | Marde | 10h49m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Persona arkivo
Dipl. inĝeniero Margarita Savova, prezidantino de urba esperanta societo “Libero”, Urbo Ruse, Bulgario.

Dank’ al bona traduko en internacian lingvon Esperanto kaj portalo BonaVolo.com en retejo mi havis la plezuron ekkoni faman grandan brazilan verkiston — José de Paiva Netto. Li estas ĵurnalisto, poeto, radipreleganto, komponisto, erudiciulo, packreinto, humanisto kaj Direktoro-Prezidanto de la Legio de Bona Volo (LBV) kaj fondinto de la Templo de Bona Volo (TBV), unu el Sep Mirindaĵoj en Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo, ankaŭ de la Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, nominita al 51 loko inter 100 famaj brazilanoj.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
Bob Felby (Aŭstralio)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
Georgi Mihalkov (Bulgario)
Lilia Nikolova (Bulgario)
Magdaléna Feifičová (Slovakio)
Raita Pyhälä (Finnlando)
Julia Sigmond (Rumanio)
Raymond Brisebois (Kanado)
Mihai Trifoi (Rumanio)

En la ĉefa paĝo de la libro “Meditadoj el la Animo” estas montrita, ke estas venditaj 400 000 ekzempleroj de tiu ĉi libro. Krom tio la libro estas eldonita portugallingve. Tio signifas, ke mesaĝoj atingas ĝis ĉiuj homoj sur la tero sen landlimoj. La libro estas luksa belaspekta, kies ĉefa paĝo estas kun oraj kaj nigraj literoj, interne bone ornamita kun oranĝkoloraj kaj blankaj paĝoj, pro tio leganto sentas sin speciala. Gravaj momentoj estas rimarkitaj, ankaŭ estas notitaj malgrandaj biografioj de famaj personoj.

Paiva Netto estas granda spirita instruisto de la homaro. Tio signifas, ke li vidas pli longe kaj pli profunde de siaj nuntempuloj. La Dia mesaĝo kiun transdonis estas lia ŝuldo antaŭ Superulo. Lia tasko estas lumigi la animojn de la serĉantuloj laŭ spirita vojo kaj veki ilian internan potencialon.

La aŭtoro ektuŝas delikate dian peceton en la koro de la homo. Li rigardas la homo ne nur kiel materia estaĝo, sed precipe kiel spirita, ĉar spirito estas pli forta ol la materio.

Paiva Netto predikas oni uzi kristanajn postulatojn — fratan amon, solidarecon, pacon, justecon, paciencon, saĝecon, karitaton, toleremon, ne nur en religio, sed en ekonomio, politiko, filozofio kaj scienco. Li instruas, ke “la Vizaĝo de Dio estas Amo” kaj “Diaj Leĝoj regas la destinojn sur la Tero”. Dio ĉeestas inter la homoj nur tiam, kiam iliaj pensoj, sentoj kaj reprezentoj estas penetritaj de frata amo.

La verkisto donas al la legantoj tro multe da saĝaj pensoj de grandaj tutmondaj personoj — filozofoj, verkistoj, sciencistoj, religiaj savistoj de Antikveco ĝis nuna tempo. Paiva Netto trarigardas plej delikatan parton de la homo — la animo. Laŭ helena filozofo Demokrito “la principo de ĉio estas la atomoj. (...) Animo konsistas el atomoj kaj ne diferencas de menso.” Germana filozofo Goethe skribas “plej malbona homa malfeliĉo estas aktiva nescio”, sed brazila pensulo Alziro Zarur asertas “plej granda homa malfeliĉo estas nescio pri la Dia Leĝo”. Paiva Netto montras, ke “La mondo konos Pacon nur kiam ĝi travivos la Spiritan Amon”. Laŭ Evangelio de Johano 4:24 “Dio estas Spirito” eterna. Jesuo instruas “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amas”.

La aŭtoro citas sanktajn skribaĵojn — la Talmudo, Sankta Biblio, Korano. Talmudo instruas “Lernu unue scion, kaj nur poste mem faru”. Korano: “Havu okulojn por vidi kaj orelojn por aŭdi”. Sankta Biblio: “La Sinjoro atente rigardas la vojojn de la Homo kaj konsideras liajn paŝojn.” Laŭ Paiva Netto “Por travivi Bonon sur la Tero, oni devas koni la Leĝaron de la Ĉielo, la Diaj leĝoj, kiuj per Amo kaj Justeco kondukas la Universon.”

Laŭ D-ro Moacir Costa de Araújo Lima, bakalaŭro pri fiziko “Sed ni diris, ke iom post iom materio perdadis sian substancon, lasante lokon al energio. La granda kosma realaĵo estas energio, kaj materio estas ia aparta okazaĵo koncerne ĝin. Kaj novajn formojn de energio oni pli kaj pli malkovras, sinsekve. Kaj pri la nuntempe plej menciata fizikteorio, tio estas, la Kvantuma Teorio? (...) Ŝajnas, ke la homo maturiĝis por interpretigi ĝin.”

La aŭtoro uzas grandskalajn kaj multtavolajn pensojn. Por kompreni liajn riĉajn analizojn ni devas enpenetri al la profundon de liaj epistoloj. La homo kiel kreita de Dio en si havas potencialon krei — la preĝo helpas al tio. Usona evangelisto Billy Graham skribis “Morto ne estas fino, sed komenco de ia nova dimensio de vivo — la eterna vivo. (...) Per Sia resurekto el inter la mortintoj, Jesuo montras — sen ia dubo — ke ekzistas vivo post la morto”.

Laŭ mi Paiva Netto laboras en la altaj niveloj de la spiritualeco, pri Tuta Ekumenismo, trans Senliman Ekumenismon, ĉar ĝi proponas unuiĝon de ĉi tiu mondo kun la Alia. Li instruas nin kia maniere alteniĝi la homaro.