Agadoj de LBV kaj artikoloj de Paiva Netto resonas en amaskomunikiloj

Jéssica Botelho

Juno 09, 2014 | Lunde | 11h19m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Legio de Bona Volo (LBV) ĉiam kalkulas je la valora kunlaboro de esperantistoj simpatiantaj de la Institucio, kiuj diskonigas la laboron kaj la fratan mesaĝon de LBV per radio, televido, interreto kaj per presitaj publikigaĵoj en la planlingvo plej parolata en la mondo. Ekde la komenco de la jaro 2014, tiaj diskonigoj okazis en pli ol deko da landoj. Ni reliefigas kelkajn el ili:

+ LBV kaj Esperanto

Publicado na Suíça, com circulação internacional, o jornal Heroldo de Esperanto reproduziu, em sua edição de março, artigo do Portal Boa Vontade referente ao combate ao desperdício em favor do desenvolvimento sustentável. Trata-se de uma das publicações mais tradicionais e prestigiadas do movimento esperantista, fundada em 1920.

Eldonata en Svislando, la internacie cirkulanta gazeto Heroldo de Esperanto, laŭ iniciato de ties ĉefredakisto Anna Bartek, aperigis enhavon de Portalo Bona Volo pri la kampanjo kontraŭ malŝparo favore al daŭripova elvolviĝo. El Albanio, la aprila eldono de la bulteno de Albana Esperanto-Instituto disvastigis la artikolon “Solidareco kaj homaj rajtoj”, de aŭtoreco de la direktoro-prezidanto de LBV, la verkisto José de Paiva Netto, kune kun biografieto de la aŭtoro. Same faris la bulteno Tamen Plu, oficiala organo de asocio Esperanto en Suda Aŭstralio, sub la redakteco de s-ino Catherine Taggart.

La revuo Bulgara Esperantisto, oficiala organo de Bulgara Esperanto-Asocio, rekomendis al siaj legantoj la artikolon “Homaj Rajtoj kaj Spiritaj Devoj”. Per Radio 3ZZZ, elsendita de Melborna Etna Komunuma Radio, en Aŭstralio, kiu regule aperigas artikolojn de la verkisto Paiva Netto, la radiparolistino Franciska Toubale legis la paĝon “Aidoso — oni ne malintensigu la bataladon”. El Israelo, d-ro Gian Piero Savio siavice kunhavigis per la retejo Esperanta Retradio videon pri la graveco de akvo, aperintan en la oficiala kanalo de Portalo Bona Volo en Youtube.


El Usono, Esperanto-TV ĉi-monate elsendis tri videojn pri la laboro de Legio de Bona Volo per Esperanto.
La dulingva bulteno de Brazila Esperanto-Ligo, BEL Informas, aperigis foton de la kovrilo de la revuo Bona Volo, eldono n-ro 72, kaj fotojn pri la partopreno de LBV en la 49a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta la pasintan januaron en la urbo Florianopolo. Ankaŭ la privata blogo ĉe Ipernity de la rusa esperantisto Ivar Barshevskiy kunhavigis la revuon de LBV kaj indikis ĝin al liaj amikoj kiel “Interesa Esperanto gazeto el Brazilo”.

Okaze de la Tago de la Tero (la 22an de aprilo), la video “Tago de la Tero: Estu vi la plus-faktoro!”, aperinta en la oficiala kanalo de Portalo Bona Volo en la internacia lingvo, estis vaste diskonigata en la sociaj retejoj kaj per la esperantaj komunikiloj. El ili citindas la bulteno Aŭstraliaj Esperantistoj, aprila eldono, el Aŭstralio; kaj la blogo Esperanto-Rondo, de la argentina esperantisto Roberto Sartor. El Usono, Esperanto-TV ĉi-monate elsendis, laŭ iniciato de Robert Poort, tri videojn pri la laboro de Legio de Bona Volo per Esperanto.

La Esperanto-Fako de Legio de Bona Volo dankas pro la nobla iniciato de tiuj kaj de aliaj amikoj de Bona Volo, kiuj tra la mondo kunhavigas la fratan mesaĝon de la Institucio.

Kunlaboro: Felipe Duarte