Adrienne Pásztor (Hungario)

El la Redakcio

Decembro 17, 2013 | Marde | 10h54m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Arquivo pessoal
S-ino Adrienne Pásztor, el Hungario.

Ĉi tre belaspekte aperinta ne spiritisma libro eldonita, publikigita estis julie en 2011, de Eldonejo Elevação [Plialtigo] en la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto, kiu okazis en la urbo San-Paŭlo, Brazilo. (...) La aŭtoro José Paiva Netto; Brazilano estas tre multflanka homo: verkisto, ĵurnalisto, radiopreleganto, 21 komponisto kaj poeto. „Li naskiĝis je la 2-a de marto en 1941, Rio de Janeiro/RJ, Brazilo. „Laŭ sur la librokovrilo interne aperintaj informoj de la eldonejo Elevaςão /apartenanta al la Legio Bona Volo/: ”li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), aktiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI), Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Subŝtato Rio de Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de Radiokomunikistoj en Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Ankaŭ partoprenas li en la Beletra Akademio en Centra Brazilio.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
Bob Felby (Aŭstralio)
- Georgi Mihalkov (Bulgario)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
Lilia Nikolova (Bulgario)
Magdaléna Feifičová (Slovakio)
Raita Pyhälä (Finnlando)
Julia Sigmond (Rumanio)
Raymond Brisebois (Kanado)
Mihai Trifoi (Rumanio)
Margarita Savova (Bulgario)

Kiel estro de Legio de Bona Volo ekde 1979, li multobligis programojn por Homa, Socia, Eduka Elvolvado en la Institucio, per ĝiaj modellernejoj. Reedukado kun Ekumena Spiritualeco, efektivigata per Pedagogio de Bona Volo, proponas ian novan lernomodelon, ligitan Cerbon al Koro. Ĝi enhavas esence du segmentojn: Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano.

Alziro Zarur (1914-1979) la fondinto kaj unua direktoro de LBV diris, ke: „LBV estas la Esperanto de la religioj, samkiel Esperanto estas la LBV de la lingvoj.”

Je la 21-a de oktobro 1989, Paiva Netto inaŭguris en Brasília/DF, ĉefurbo de Brazilo, la templon de Bona Volo (TBV). Kaj flanke de ĝi, en 1994, li inaŭguris la Mondan Parlamenton de la Ekumena Frateco, Parla Mundi de LBV, konstruaĵon kiu kunformas arkitekturan ensemblon plej multnombre vizitatan en Brasília (ĉe Dombloko 915 Sude), laŭ la Sekretario pri Turismo de la Federacia Distrikto (Setur), ĉar ĝi jam akceptis ekde la inaŭguro pli ol 21 milionojn da pilgrimantoj.

Por disvastigi Spiritualan Civitanecon (la koncepto diskonigita de li); Paiva Netto kreis Superan Reton Bona Volo de Radio (Super RBV), TV-on Bona Volo kaj Reton Edukado kaj Estonto de Televido (Reeduki), TV-on Ekumenismo, krom la publikigaĵoj Jesuo Alvenas! kaj Bona Volo. Li estas ankaŭ aŭtoro de pluraj furoraj libroj, kun pli ol 4 milionoj da venditaj ekzempleroj, kaj krome verkis por plej gravaj ĵurnaloj kaj revuoj en la tuta mondo.

L
a 29-an de de junio 2011 li kompletigis 55 jarojn da servado al la LBV-afero.

„Sinjoro Roman Dobrzyński, pola ĵurnalisto, dokumentfilma reĝisoro kaj esperantisto, estis vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (1989-92) skribis pri Paiva Netto kaj pri lia libro: ”Ankoraŭ fine de 1989, mi intervjuis la estron de la Institucio por la publika pola televido, kie mi laboris dum 30 jaroj. Tiam mi demandis lin, kiel LBV povas prediki Senliman Ekumenismon, se ĝi parolas pri Jesuo? Paiva Netto do respondis: „La granda tasko de LBV estas sensektigi Lin, ĉar Jesuo estas la Ekumena Kristo”. Poste li finis: „La Dia Majstro estas la Ĉiela Idealo de Homeco, Amo, Solidareco kaj Justeco por ĉiuj Homoj Enkorpaj kaj Spiritaj. Jesuo estas ia ĉiutaga alprenado por tiuj, kiuj soifas Scion, Fratecon, Liberecon kaj Egalecon, laŭ la Universala Leĝo de Reenkarniĝo. En Si mem, Jesuo ne konsistigas elementon por malamoj kaj militoj. Per Sia Nova Ordono, Li predikis Amon je ĝia senfina multoblo. Kion surteraj homoj faris per Lia Mesaĝo, tio estas ilia problemo (…). Elmontri la subliman signifon de Lia Evangelio kaj de Lia Apokalipso, sen sekto, jen estas elstara servo, 22 kiun LBV plenumas por la monda socio (…).” „Mi tre fieras, ke mia nomo priskribiĝis en la historion de Legio Bona Volo, precipe pro demando, kiun mi faris, kaj ĝi rezultigis die inspiritan respondon. Mi neniam povus supozi, ke tia ŝajne simpla demando fariĝos tiel grava kaj kondukos al artikolo verkita de Paiva Netto pri la Kristo Ŝtatisto, pri la Spirito de Senlima Ekumenismo, sub la titolo „Sensektigi Jesuon”. Tiun tekston publikigitan en pluraj lingvoj, per gazetoj kaj revuoj tra la tuta mondo, ankoraŭ hodiaŭ oni plu reproduktas per amaskomunikiloj. Post kvin jaroj, mi ĉeestis ankaŭ la inaŭguron de Parla Mundi de LBV, je la Kristnasko de 1994. Tie emocio prenis pli ol 100 mil homojn, kiuj ĉeestis la ceremonion.”

„Ĝi estas belega konstruaĵo. … Per la raporta filmo eblas vidi amason da Legianoj. Sur iliaj okuloj briladis larmoj de ĝojo, kiam ili salutis la belegan monumenton. En alia sceno, pilgrimantoj trairas la plankon konstruitan per granito kaj spirale desegnitan, tiel, ke la homo kiu eniras la Navon de la Templo, laŭiras malhelkoloran vojon, kiu turniĝas en kontraŭhorloĝa direkto, kio reprezentas la malfacilan iradon de la Homo, serĉe de ekvilibra punkto. Tia introspekta irado kondukas la pilgrimanton ĝis la centro, sub la kristalon, metitan sur la pinton de la Piramido, kie ĝin ĉirkaŭas enigma lumo, kiu trairas la kristalŝtonon, kiun oni konsideras la plej grandan iam trovitan en la mondo. Sekve, li eniras novan iradon, prenante la helkoloran vojon, laŭ horloĝa turniĝdirekto, sur pado prilumata de spiritaj kaj moralaj konceptoj akiritaj per klopodado propra al la Homo, kio kulminas sur la Trono kaj Altaro de Dio, de Kiu li ricevas benojn….”

„… Nuntempe, do, estas neeble imagi la ĉefurbon de Brazilo sen tiuj du belaj arkitekturaj konstruaĵoj. …. Fakte mi povas aserti, ke dum mia vizito… tiu bloko de LBV ankoraŭ estis konstruata, kaj … mi pensis:”Kiel vivigi tiujn grandajn murojn?” Nur post kelkaj jaroj mi trovis la respondon efektive. Paiva Netto kapablas starigi murojn, kaj ankaŭ vivigi ilin per sia spirito….Fine, indas ĉi tie reaserti la gravecon de la movado esperantista por la Homaro, kaj la fakton, ke Legio de Bona Volo estas unu el la saĝaj organizoj, kiuj laboras por tiu frateca idealo. Mi estas feliĉa, ke LBV pli kaj pli grandiĝas en sia nobla laboro, kaj kunportas Esperanton kiel multobligan elementon.”

De Paiva Netto: Meditadoj El La Animo, estis la unua libro, kiun mi legis de la fama verkisto, estanta ĝi esperantlingve verkita. La libro havas grandan avantaĝon pere de sia bela apero. Sur la abrikoto-kolora kovrilpaĝo oraj kaj nigraj literoj, ankaŭ interne: la, denstekstaj paĝoj estas samkoloraj kun blanka florvico aperanta supre, iaj ornamoj ĉiupaĝe, post la oranĝkoloraj aŭ blankaj inicialoj la nigraj literoj bele ornamas la oranĝkolorajn aŭ blankajn foliojn. La per tekstoj ne tute plenigitaj paĝoj faras nekutima la internon. Sed menciindas krome; ankaŭ la ellevitaj enkadratigitaj unu, du frazoj, la enmetitaj bildoj pri pentraĵoj ĉefe de la Eŭropa pentroarto, kiuj buntas la internajn trezorojn de la libro.

Kiuj kune kun kristalpuraj saĝdiroj de Jesuo, la bone elektitaj citaĵoj de filozofoj, militistoj, literaturistoj, kaj ceteraj famaj homoj de la homaro krom la priskriboj de iliaj vivovojoj faris la libron tre interesa antaŭ mi. Io tamen mankas el la libro: Ni ne scias kiu planis la konstruartistajn miraklojn, kaj kiuj estis la konstruentreprenistoj de tiuj admirindaj konstruaĵoj, kvankam ni scias, ke la ideo por konstrui tiujn, devenas mem de sinjoro Paiva Netto. Mi ne konas la verkaron, surprizas min la raviĝo de la esperantistaro pro la libroj de Paiva Netto. Ja, ĉi librojn povas legi eble nur la t.n.: mezklasanoj de la brazila socio. Ili povas konstati, ke la verkisto skribas pri ĉiu temo laŭvere, bone, kaj nepre semas la ideojn de la amo, kompreno, toleremo, paco, ja la socioj povas evolui nur inter pacaj interrilatoj. Surprizas min, ke la nun 70 jara aŭtoro kiel grandmezure aktivas ankaŭ nun, kaj kiomenergie gvidas sian institutaron, fondaĵojn. Li ne estas modestulo tirante sin en la malantaŭon, ja pri sia laboro li informas pere de siaj libroj eldonitaj multlingve kaj milionnombre al la mondo. Paiva Netto certe ankaŭ per ĉi sia verko – volas montri sian kredon, ke la kulpo punata estos iam. Li esperon donas al la homoj almontrante, ke ankaŭ en Brazilo ege multnombre vivantaj mizeruloj havos feliĉon en la transmondo, kaj la kontraŭhomaraj agantoj (militistoj, ekzekutistoj) gajnos sian punon jam ĉi monde, sed se ne, do en ilia sekva vivo certe, ja laŭ la Diaj leĝoj esprimitaj en la Ekumenismo, la reennaskiĝo bona okazo estos por tio. Paiva Netto metas antaŭ ĉion la moralon, la virton por gardi nian mondon por la estontaj generacioj. Atentindaj estas ankaŭ liaj ŝajne pastraj klarigoj aldonante al la aplikitaj citaĵoj. Por konatiĝi kun la esprimitaj pensoj de la verkisto larĝe konanta la vivdemandojn de la homoj, de la socio, de la pli grandaj religioj de la mondo kaj de iliaj profetoj, mi prezentas la malsupran elektadon.

Bhagavad-Gita (mistika, filozofia poemo en la Mahabharata de la Hinduismo): ”Ekkonas pacon tiu, kiu forgesis deziron.” – Kiam vi komprenas la sencon de abnegacio, tiam vi lernas ami. En tiu momento aŭtentika feliĉo kaptas vian koron” – klarigas la verkisto Paiva Netto.

Talmudo instruas (en la hebrea lingvo tiu vorto signifas studon, instruon, kio ellaborita estis inter la jarcentoj III-a kaj VI-a)”: „Lernu unue scion, kaj nur poste mem faru.”

„Bona penso konstruas feliĉan popolon; la negativa povas detrui ĝin. Tial estas esence grave prilumi la Animon de ĉiu homo. Ni notu ĉi tiun instruon de la Korano: „Kiel parfumo estas esprimiĝo de floro, tiel same penso estas la parfumo de la spirito…. Plej forta estas tiu, kiu scipovas regi sin en momento de kolero.”

Konfuceo (551- 479 a. K.) diris: ”Estas malgranda diferenco inter homoj kaj sovaĝaj bestoj. kaj multaj homoj malpliigas tiun diferencon al nenio.” „Antaŭ tiu aforismo de la honorinda ĉina filozofo, sovaĝecon oni povas kompreni kiel leĝon de ferocaj bestoj, sed neniam de homo, kiu sin konsideras estulo racia kaj spirithava.” – klarigis la verkisto.

Kristo diris: ”Per via persistado, vi savos viajn animojn” (Evangelio laŭ Luko, 21:19)

Laŭ Plutarko (46-120) la saĝa greka filozofo: „Kuraĝo ne estas fanfaronado. Ĉiu fanfaronulo estas malkuraĝulo – klarigis la nun sekvantan frazon la aŭtoro. „Vere kuraĝa homo ne serĉas danĝerojn.”

Vortojn de Luc de Clapiers, Markizo de Vauvenargues (1715-1747): ”Ne povas esti justa tiu, kiu ne estas humana.” – jene klarigas Paiva Netto: ”La stato de morala malforteco en la mondo estas tiel granda, ke por estingi perfortecon ekzistas nur unu forta kuracilo: tiu de klopodado por Frata Amo, kune kun Justeco, en Edukado. Pro trio, ekumene spiritualigi instruadon estas potenca kontraŭago kontraŭ agresemo. Se paroli pri la „Sinjorino kun Vidintaj Okuloj”, jen estas ilustra penso de la franca eseisto Luc de Clapiers, Markizo de Vauvenargues.

Abraham Lincoln (1809 – 1865) diris: ”Kiam mi agas per Bono, mi sentas min bone, kiam mi agas malbone, mi sentas min malbone. Jen, mia religio.”

Eli Stanley Jones (1884-1973) profesoro kaj metodista misionisto jene edukis: „Mi ne havas malamon, nek resentojn (…). Malamo estas ia veneno, kiun ni devas forigi de niaj vivoj.”

Pensoj de la aŭtoro: ”Defioj en la ekzistado puŝas nin al sukceso. Sed necesas ankaŭ, ke iuj estu optimismaj kaj grandanimaj, por ne fali inter la ungegojn de detrua egoismo… La paco de la homoj estas ankoraŭ nun la paco de lupoj kaj de kelkaj malprudentaj frenezuloj, kiuj gvidas popolojn sur la Tero. Paco, la vera Paco, naskiĝas unue el la pura koro de Homo… La koro estas mikrofono kaj laŭtparolilo preferataj de homamasoj… La koro fariĝas pli aŭskultema, kiam Amo estas la fundamento de la Dialogo… Paco regos en ĉi tiu mondo nur kiam la Homo fine komprenos kaj akceptos, ke ĝi povos burĝoni nur en sublimiĝinta koro de la homoj. Ĉio cetera estas tio, kion oni daŭre vidas, forte cerbaj ideologioj, laŭmodaj en sia tempo, kies ĝeneralan konsekvencon Vi konas; multe da espero kaj nekontentiga rezulto. Necesas do kunigi cerbon kaj koron… Kiam ni preĝas la Animo spiras kaj fekundigas la homan vivon. Preĝi estas esence, por sennebuligi la horizonton de la koro… Nenio estas pli efekta ol frata alproksimiĝo al la koro de homoj. Ĉio cetera estas burokratio, bona aŭ nebona….Venos iam tago, kiam armiloj fine havos siajn hororajn voĉojn silentigitaj. Ankoraŭ en la Tria Jarmilo, eĉ se tio postulos longan tempon, Homoj komprenos, ke la esenco de povo ne troviĝas propre en ili mem, sed en la spirito de Solidareco, kiu devas kunfratigi ĉiujn homojn. Multo ankoraŭ estas farenda. Do, ek al la laboro! La tempo ne haltas por atendi ies ajn humoron….Karitato estas Paco al ĉiuj kaj Paco al si mem….Rasismo estas maldecaĵo (same kiel sociaj, religiaj, sciencaj aŭ iaj aliaj antaŭjuĝoj). Ĝi vundadas ne nur la penadon de la nigra etno, sed ankaŭ la penadon de blankaj malriĉuloj, de indianoj, de enmigrintoj… Necesas forigi ĝin, ĉar en ĝia interno aperas teruraj specoj de persekutado, kiuj malfaciligas la starigon de Paco sur la planedo….Neniu elvoku la rajton je venĝo, sed je Justeco… Nenio estas pli vera, ĉar venĝo perturbas la Animon de venĝanto, en ĉi tiu aŭ en la Alia Vivo.”

Pietro Ubaldi skribis: ”La granda kvalito de Brazilo, tiu kiu starigas ĝian vitalan funkcion, estas la sento, la koro. En ĉi tiu lando kuŝas la radikoj de tiu disvastiĝado de estimoj, kiujn estras la homa kvalito, kiu poste evoluos kaj estos la plej kapabla sublimiĝo al evangelia amo.”

Laŭ la aŭtoro: „Jesuo estas forta mesaĝo de espero en tempo de grandega seniluziiĝo por multaj homoj.”