"Meditadoj por niaj ANIMOJ"

Recenzo de Stanislao Smigielski, Emerita Instruisto, Tradukisto, Delegito de UEA, Aktivulo de la Pola Sekcio de IKUE. (Kędzierzyn-Koźle, Pollando)

El la Redakcio

Oktobro 26, 2015 | Lunde | 16h19m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Persona arkivo
Stanislao Smigielski

En nia Esperantujo ek de pli ol cent jaroj aperadas diversaj libroj kreitaj de diversaj geaŭtoroj kaj ili estas aĉetataj kaj legataj de geesperantistoj el diversaj landoj de nia komuna Terglobo. Ne ĉiuj E-samideanoj volas legi ĉiujn librojn sed de tempo al tempo aperas iu libro, kiun oni ŝajnas — estas dediĉita al ĉiuj gecivitanoj de Esperantujo. Miaopinie tia libro, aperinta en la jaro 2011 en la lingvo Esperanto en Brazilo kaj vendita jam en la kvanto de 4 cent mil da ekzempleroj, estas dediĉata al ĉiuj gesamideanoj de Esperantujo.

Oni temas pri la libro de la brazilano Paiva Netto kaj titolita: “Meditadoj el la Animo”. La aŭtoro — José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radioprelegisto, komponisto kaj poeto, naskiĝinta la 2-an de marto 1941 en Rio de Janeiro, en Brazilo. Li estas la estro de Legio de Bona Volo ekde 1979. Li kreis kaj efektivigis la projektojn de Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano. En oktobro 1989, Paiva Netto inaŭguris en la ĉefurbo de Brazilo la Templon de Bona Volo kaj en la jaro 1994 la Mondan Parlamenton de la Ekumena Frateco. Li estas konata parolisto de la brazilaj Radio kaj TV pri Ekumenismo kaj eldonisto de la publikaĵoj JESUO ALVENAS! kaj BONA VOLO. Paiva Netto estas la aŭtoro de multaj furoraj libroj inter kiuj videblas ankaŭ la libro — Meditadoj el la Animo.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
- Adrienne Pásztor (Hungario)
- Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
- Bob Felby (Aŭstralio)
- José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
- Julia Sigmond (Rumanio)
- Georgi Mihalkov (Bulgario)
- Lilia Nikolova (Bulgario)
- Magdaléna Feifičová (Slovakio)
- Raita Pyhälä (Finnlando)
- Raymond Brisebois (Kanado)
- Mihai Trifoi (Rumanio)
- Margarita Savova (Bulgario)
- Jorma Ahomäki (Finnlando)

“Meditadoj el la Animo” enhavas la pripensadojn de la aŭtoro interligitaj kun la pensoj de la grandaj, famkonataj scienciistoj kaj pensuloj el la historio de la mondo kaj kun la konataj eldiroj kaj pensoj de Jesuo Kristo. Inter la granduloj, kies eldiroj estas cititaj, videblas inter aliaj tiaj famaj nomoj kiel: Lincoln, Einstein, Aristotelo, Bill Clinton, Émile Zola, Diogeno, Gandhi, Horacio, Joĥano Paŭlo II, Benedikto XVI-a, L.L.Zamenhof, L. Napoleono, Mahometo, Max Planck, Napoleono Bonaparte, Platono, Plutarko, Roosvelt, Schopenhaŭer, Sokrato, Stalin, Truman, Winston Churchill. Fama estas ĉi penso, ke malgranda scio forigas de Dio kaj granda scio pliproksimigas al Dio. En la “Meditadoj el la Animo”, de Paiva Netto, estas montrita ĉi alproksimigado de granda scio de mondaj geeminentuloj al la Meditadoj de Jesuo Kristo — do al la Voĉo de Dio. Ĉi libro helpas al la legantoj evoluigi siajn personecojn pliprofundigante ilin je la meditadoj de la aŭtoro kaj de la potenculoj de la meditado de la historio kaj de la nuntempo de nia mondo.

“Meditadoj el la Animo” alportas al ni rimedojn por reakiri la konscion pri nia interna mio. Ĉiu el ili montras vojon por reala transformiĝo. Ili estas riĉaj instruoj, kiuj instigas nin serĉadi Veron interne de ni. Ili impresas precipe pro tio, ke ili estas la fruktoj de improvizitaj paroladoj, faritaj dum jardekoj de Paiva Netto, per radio kaj TV.

Ĉi verkon oni valoras tralegi kaj reveni al ĝia enhavo por helpado al sin mem ekkompreni nian propran spiritan naturon kaj percepti nian rolon en ĉi tiu nia mondo, kiun ni deziras pli bonan kaj pli solidaran por ĉiuj homoj.

======================================================

Paiva Netto, Meditadoj el la Animo, Eldonejo Elevação, Rua Doraci, 90
Bom Retiro, São Paulo/SP — Brasil (Brazilo), 1-a eldono en Esperanto en la jaro 2011.