Heroldo de Esperanto aperigas artikolon de la verkisto Paiva Netto

El la Redakcio

Julo 21, 2014 | Lunde | 11h26m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

La gazeto Heroldo de Esperanto aperigis, en freŝdata eldono, la artikolon "Solidareco kaj homaj rajtoj en la mondo", de aŭtoreco de la direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), José de Paiva Netto. Tiu tradicia periodaĵo fondiĝis en 1920 kaj tutmonde diskonigas agadojn kaj temojn kiuj interesas la esperantan movadon.

+ LBV kaj Esperanto

Indas reliefigi ke la artikolo, unue aperinta en la revuo Bona Volo | Daŭripova Elvolviĝo, speciala publikigaĵo de LBV, vaste resonis inter la partoprenantoj de la ĉi-jara eldono de la Pintkunsido de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj (Ekosok/UN), kiu okazis inter la tagoj 7a kaj 11a de julio en la novjorka sidejo de UN. Per ĝi, la aŭtoro reliefigas la gravan rolon, precipe de virinoj, por defendo de la rajtoj kaj devoj de la Homoj, kaj ankaŭ sian deziron vidi la sukceson de la evento.

Reprodução BV
Reliefe, reprodukto de la gazeto Heroldo de Esperanto, kie aperis la artikolo “Solidareco kaj homaj rajtoj en la mondo”.


Per alia eldono, la gazeto Heroldo de Esperanto substrekis ke Legio de Bona Volo “efektive estas fenomeno interna al la E-mondo, kaj tial ĝi meritas foje atenton”. Sekve, la gazeto reliefigis mallongan prezenton pri la gvidanto de LBV: “Paiva Netto naskiĝis la 2an de marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro. Verkisto, ĵurnalisto, radiokomunikanto, komponisto kaj poeto”.

La Esperanta Fako de Legio de Bona Volo dankas la noblan iniciaton de la prestiĝa Heroldo de Esperanto kaj de tiom da aliaj komunikiloj, kiuj tra la mondo kunhavigas la fratan mesaĝon de LBV.