Sciu kiel la Esperanto-movado evoluas en la mondo

El la Redakcio

Februaro 06, 2014 | Ĵaŭde | 11h29m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Esperantologia Konferenco en Bonaero
Startinte en 1978, la Esperantologia Konferenco iĝis jam konstanta kaj tre ŝatata programero de la ĉefa tutmonda evento de la Esperanto-socio. Ĝi havos sian 37-an sesion kadre de la 99-a UK en Bonaero, fine de julio. Organizata de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora fako de Universala Esperanto-Asocio (UEA), la ĉiujara Esperantologia Konferenco ebligas la prezenton de studoj pri Esperanto kaj rilataj temoj, entreprenitaj laŭ diversaj fakaj kaj esploraj perspektivoj.


Ĝia malferma, altnivela kaj interfaka karaktero proponas unikan ŝancon por riĉiga interŝanĝo de scioj kaj vidpunktoj inter fakuloj kaj anoj de la publiko. La kunordigantoj de la Bonaera Esperantologia Konferenco estas pof. Esther Schor, fakulo pri la angla literaturo ĉe la Universiato de Princeton, Usono, kaj José Antonio Vergara, estrarano de UEA.

Vegetaranaj esperantistoj kongresos
Inter la 17-a kaj la 18-a de julio okazos la 1-a Kongreso de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA). Tiu aranĝo estiĝos en la urbo Nitra, okcidenta regiono de Slovakujo, samtempe al la Somera Esperanto-Studado (SES). Laŭ la retejo de TEVA, tiu evento celas doni al ties anoj la eblon interkonatiĝi unu la aliajn. Krome ĝi ebligos al ili lerni kaj instrui. Ĉar en tiu sama loko estos centoj da esperantistoj, kiuj partoprenos unu aŭ ambaŭ aranĝojn, TEVA uzos la okazon por diskonigi kaj pridiskuti sian doktrinon.

Forpasis la brazila esperantisto Jorge Campos de Oliveira

EsperantoIlustrita
Je la unuaj horoj de la 3-a de Februaro forpasis en Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) la esperantisto Jorge Campos de Oliveira (92-jara). Li mortis de spirhalto, en Hospitalo Sankta Francisko, situanta en la norda regiono de tiu ĉefurbo.

Jorge Campos de Oliveira estis emerita kolonelo de la Polico de Ŝtato Rio-de-Ĵanejro. Li, dum jardekoj, konstante agadis ĉe la Esperanto-movado. Krom membro de Brazila Klubo de Esperanto, li estis ano de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ), en kiuj kunsidoj li kutime ĉeestis ĝis la fino de sia vivo.

En la 1950-a kaj 1960-a jardekoj li kunordigis priesperantan programon en la ŝtata radiostacio Roquette Pinto. Ekde la jaro 2003-a li fariĝis ano de Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Kvar jarojn poste li estis omaĝita de BEL, kadre de la Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Rio.

5-a Afrika Kongreso de Esperanto
La 4an de januaro finiĝis la 5a Afrika Kongreso de Esperanto. Partoprenis ĝin 32 personoj el 11 landoj. Okazis dume 18 prelegoj; skajpkunveno kun Germanio; Novjara Renkontiĝo, kun sono kaj bildo; danco kaj nacia vespero kun du muzikgrupoj. La kongresanoj akceptis rezolucion. La vic-urbestro de Kotonuo partoprenis la solenan ferman ceremonion kaj faris paroladon.

Fonto: Esperanto Ilustrita Virtuala Esperanto-revuo (Fabiano Henrique)
Aliru: www.esperantoilustrita.blogspot.com.br