LBV partoprenas en evento de la E-Movado en Florianopolo

Marta Trigueiro

Januaro 21, 2014 | Marde | 17h20m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m


Inter la tagoj 24a kaj 28a de januaro, la ĉefurbo de brazila subŝtato Sankta Katarino gastigis la 49an Brazilan Kongreson de Esperanto, la 34an Brazilan Esperantistan Junularan Kongreson kaj la 12an Infanan Kongreseton. La eventoj, organizataj de la Brazila Esperanto-Ligo (BEL), pritraktis la temon: “Esperanto, kial ne? ― disvastigado kaj instruado de la Lingvo”.

Legio de Bona Volo (LBV) partoprenis per diversaj agadoj. En la okazo, ĝi disponigis ala kongresanoj plurajn publikaĵojn en la lingvo, kun reliefo por Meditadoj el la Animo, furoraĵo de Paiva Netto, direktoro-prezidanto de tiu Institucio.

Derli Francisco
Florianopolo, Brazilo — La eksvicprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) D-ro Paulo Sergio Viana, kiu tradukis la libron “Meditadoj el la Animo”.

Krom tiu verko, la partoprenantoj povis aĉeti la porinfanajn libretojn En la betesda lageto, kaj Sanigo de paralizulo, el la ekumena kolekto “La mirakloj de Jesuo”, kaj ankaŭ kun la nova eldono de la revuo BONA VOLO, kiu speciale pritraktas la temon de ĉi tiu evento. En la tago 26a, je la 8a horo, LBV prezentis ankaŭ prelegon sub la temo “Ekumenismo estas universala deziro vivi Pace”, inspiritan en la penso de la ĉefgvidanto de tiu Institucio.

Sekve aŭdi prelegon fare de la reprezentanto de Legio de Bona Volo, la instruisto kaj poeto José Saraiva Matos, el la urbo Salvador, en la brazila subŝtato Bahia, al la Supera Reto Bona Volo de Radio diris: “La partopreno kune kun LBV, en iu ajn kunveno, estas tre grava, ĉar la mesaĝo, kiun diskonigas nia frato Paiva Netto estas tre utila. Tio okazas, ĉar ni vivas en mondo kun multaj perfortoj, kun multaj komplikaĵoj; ni konstatas ke la homa malboneco estas tre diskonigata”.

Kaj li kompletigis: “Ni konas ke delonge LBV faras tiun laboron ne nur en Brazilo, sed en eksterlando, tiel ke la vorto de Jesuo, predikata de Frato Paiva Netto kaj liaj kunlaborantoj, iras tre malproksime, kaj ni esperas ke ĉiam pli kaj pli aperos novaj cirkonstancoj, kiuj helpos lin. Ni havas plenan konvinkiĝon, ke la tasko estas malfacila kaj ke kelkfoje la homaro havas malfacilecon fari Bonon. Tamen gravas, ke oni persistu”. 

Derli Francisco
Florianópolis, SC — O secretário-executivo do Departamento de Esperanto da LBV, Felipe Duarte, ministra palestra sobre o tema “Ecumenismo é a vontade universal de viver em Paz”, inspirada no pensamento do dirigente da Instituição. 
Al la Supera Reto Bona Volo de Radio, la E-instruistino Maria das Dores Góes, el Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, elstarigis la etoson de la Templo de Bona Volo, situanta en la brazila ĉefurbo: “Ĝi plaĉas al mi, kaj mi ĝin rekomendas! En ĝi ŝvebas ia paco… Ĝi havas ian energion, ĉefe, en tiu Spiralon, kiun mi rekomendas”. Kaj ŝi kompletigis: “Mi loĝas en Braziljo, mi jam plurfoje vizitis ĝin, kaj kiam iu ajn vizitas min, mi lin kondukas tien pro la jenaj kialoj: pro la energio, pro ĝia beleco, pro la agado de Legio de Bona Volo kaj pro la fakto, ke ĝi estas unu el la turismaj lokoj de la ĉefurbo de Brazilo. Do ne eblas, ke iu ajn turisto ne vizitu tiun lokon, kiu estas determinita loko en la turisma informilo de la ĉefurbo de Brazilo”. 

LBV KAJ ESPERANTO
La rilato inter Legio de Bona Volo kaj Esperanto estiĝis en la origino mem de la Institucio, en la 1940aj jaroj, dum tiu periodo en kiu ĝia fondinto, Alziro Zarur (1914-1979), evidentigis la potencialon por evoluo de la zamenhofa lingvo, kaj ĝin enkondukis en la agadon de organizaĵo antaŭeniganta la idealojn de paco kaj kunfratiĝo ĉe la popoloj, kion ankaŭ kundividas la Esperantistaro.

Derli Francisco
Florianópolis, SC — O presidente da Liga Brasileira de Esperanto (BEL), ​Evandro Avellar (esquerda), e seu filho Yanni Avellar (c) confraternizam com o jovem Felipe Duarte, da LBV.
Do sub la ĉefgvidado de Paiva Netto, la lingvo ricevas saman grandan apogon en LBV, kaj la fruktoj de tiu laboro ĝuas tutmondan resonon. Ĉiujare reprezentantoj de la Organizaĵo partoprenas en esperantaj aranĝoj enlande kaj alilande. Per tio, la Institucio diskonigas tra la mondo edukan kaj kulturan entenon bazitan sur la Ekumena Spiritualeco, kiu gvidas la eldonan linion de la publikaĵoj de LBV, kiel la revuo BONA VOLO.

Ankaŭ el Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, la esperantisto Sérgio Neri da Mata rakontis al la teamo de la Esperanto-Fako de Legio de Bona Volo: “Mi konas LBV-on de multaj jaroj, ekde kiam mi loĝis en Rio-de-Ĵanejro. Mi estas rio-de-ĵanejrano, kaj mia patro ofte aŭdis la Fraton Alziro Zarur per radio. Mi estis infano, 6 aŭ 7jara, kaj mi jam aŭdis lin, ĝis kiam mi estis 15-jara, kiam mi venis al Braziljo. (…) Kiam mi vizitas la Templon [de Bona Volo], mi sentas min pli vigla, por alfronti la problemojn, kiujn ni travivas".

La eventoj okazis en la hotelo Castelmar, situanta ĉe strato Felipe Schmidt, 1260, en la centro de Florianopolo, ŝtato Sankta Katarino, Brazilo. Por pliaj informoj, vizitu la oficialan retejon de BEL aŭ retmesaĝu al esperanto@bonavolo.com.