Bona Volo en la 99-a Universala Kongreso de Esperanto

El la Redakcio

Augusto 29, 2014 | Vendrede | 11h07m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

 

 


La 99-a Universala Kongreso de Esperanto okazis inter la tagoj 26a de julio kaj 2a de aŭgusto en la hotelo Panamericano, en Bonaero, Argentino. Tiu granda evento, kiel multaj aliaj aranĝitaj de la esperantista komunumo, naskis bonajn fruktojn kaj restos en nia memoro. Povu ni pli kaj pli diskonigi la lingvon internacian kaj kunĝui bonajn atingojn! Legio de Bona Volo prezentis al la kongresanoj plurajn publikaĵojn ĉe sia budo, inter kiuj la furoraĵon "Meditadoj el la Animo", de aŭtoreco de la ĵurnalisto kaj verkisto Paiva Netto. Kiuj maltrafis la okazon aĉeti ekzempleron de tiu libro, tiuj skribu al ni: esperanto@bonavolo.com.

Ĝis la proksima! :)