Wacław Rekowski (Pollando)

El la Redakcio

Septembro 10, 2014 | Merkrede | 14h25m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Persona arkivo
S-ro Wacław Rekowski (Pollando).

La libro estis unuafoje eldonita en 2003 jaro kaj lanĉita esperante la 9an de julio 2011, dum la 8a Tutamerika Kongreso de Esperanto. Oni vendis jam 500.000 ekzempleroj de la verko. Atingita de mi esperanta versio prezentiĝas vere impone. Nekutima grafika realigo kun mildaj koloroj de kovrilo kaj paĝoj allogas rigardon, kaj belegaj  ĉefliteroj kaj gravaj versoj estas laŭdindaj. 

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Adrienne Pásztor (Hungario)
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
Bob Felby (Aŭstralio)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
- Georgi Mihalkov (Bulgario)
Lilia Nikolova (Bulgario)
Magdaléna Feifičová (Slovakio)
Raita Pyhälä (Finnlando)
Raymond Brisebois (Kanado)
Julia Sigmond (Rumanio)
Margarita Savova (Bulgario)

Pli grava estas kompreneble la enhavo. Frapanta estas granda laboro trovi ligitajn teme laboraĵojn de elstaraj eminentuloj kaj krome kono de la tuta homa historio. Do, ĉu ĉio estas ideala? Ne. La tuta enteno estas tro bona. Ĝi estas bona  por pensuloj kaj altnivelaj idealistoj, sed la homa mondo estas tro ordinara, tro kruela, por ke uzi la plej multo da ideoj de la verkisto. Krome tro ofte aperas tie vorto "amo" pro la sama.

En ĉiutaga vivo al multaj vivuloj sufiĉus paco kaj trankvilo. Sed Paiva Netto  enhavigis respondon al tiu opinio sur la paĝo 201: "Kian valoron havus paroli pri interkompreniĝo, kiam ĉiuj reciproke sin komprenas; pri solidareco, kiam ĝi estas ordinara travivaĵo inter la homoj; pri paco, dum paca tempo; pri afableco, en afabla societo; aŭ pri signifo de rideto, kie la homoj proklamas kaj plenumas fratecon?".

Kion do oni eblas aldoni? Nenion. Ĉiuj honestaj homoj volus ĝisatendi tempon, kiam nur dekono de la verkaj ideoj estos uzata de deciduloj pri homaj sortoj. Eble iu scipovas pendigi surporde de ĉiuj oficejoj (ne nur militaj) kelkajn regulojn el la libro kaj ordoni uzadon de ili. Tion mi deziras al mi kaj al ĉiuj homoj.