Esperantistinoj el Bulgario vizitis la Edukejon de LBV

Ili unuafoje konatiĝis kun la Institucio pere de Portalo Bona Volo

Jéssica Botelho

Augusto 18, 2014 | Lunde | 18h46m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

 

 


San-Paŭlo, Brazilo — Okaze de la 99a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Bonaero, Argentino, de la 26a de julio ĝis l2a de aŭgusto, la pedagogiistino Antoaneta Nikolaeva kaj la ĵurnalistino Rosiĉa Valĉanova venis el Bulgario por partopreni en la evento kaj inkluzivis Brazilon en la vojaĝon tra Sudameriko.

Felipe Tonin
La pedagogiistino Antoaneta Nikolaeva dum intervjuo al Superreto Bona Volo de Komunikado.
Akompanataj de reprezentantoj de la Esperanta Fako de Legio de Bona Volo (LBV), la vizitantoj vidis la surlokan laboron de la Institucio, kiun ili konis per la interreto. En la okazo, ili vizitis la Supervartejon Jesuo kaj la Edukan Instituton José de Paiva Netto kaj estis regalataj, en la Kultura Spaco Idalina Cecília de Paiva, per prezentado de la Instrumentista Grupo Bona Volo, konsistanta el gelernejanoj de LBV.

La amikinoj de Bona Volo reciprokis la regalaĵon per kantado de bulgara kanto. "Mi estas tre forte impresigita de la varma akcepto, de la amikeca etoso, kiu regas tra la kuridoroj, tra la ĉambroj, ĉiun lokon. Ne gravas kie, ĉu ĉe kun la infanoj, ĉu kun la adoleskantoj, ĉu kun la funkciantoj. Do mi estas forte impresigita de la tutaj etosoj, de la situacioj, de la kondiĉoj, kiuj ekzistas en Legio de Bona Volo", komentis la pedagogiistino Antoaneta dum intervjuo al Superreto Bona Volo de Komunikado*.

Felipe Tonin
La ĵurnalistino Rosiĉa Valĉanova intervjuiĝas por Superreto Bona Volo de Komunikado.
Ŝi ankaŭ reliefigis la gravecon kunligi edukadon de la Cerbo kun tiu de la Koro, kiel proponas la Pedagogio de Amo kaj la Pedagogio de Ekumena Civitano, kreitaj de la edukanto Paiva Netto kaj aplikataj en la lernejo. "Mi vere gratulas tiujn funkciulojn de la Legio de Bona Volo, por ke vi reale atingu la celojn de la ideo por internacia frateco, por la amikeco, por la paco tutmonda", ŝi konkludis.

Fine de la vizito, ankaŭ la ĵurnalistino Rosiĉa registris siajn impresojn: "Mi estas surprizita, tre, grande surprizita de tiuj kondiĉoj, kiujn mi vidis en tiu lernejo". Kaj ŝi elektis unu vorton kiu povas resumi la tutan laboron viditan surloke: “Amo”.

En San-Paŭlo, Brazilo, la Edukejo Bona Volo situas ĉe avenuo Rudge, n-roj 230 kaj 700 – kvartalo Bom Retiro. Pliaj informoj per la retpoŝto esperanto@bonavolo.com.

____________________________
*Super Reto Bona Volo pri Komunikado — ĉi tiu esprimo rilatas al la Komunikiloj 100% Jesuo, kiuj celas disvastigi la fratajn idealojn de la Senlima Ekumenismo: Super Reto Bona Volo de Radio, TV Bona Volo (kanalo 20 de SKY), Reto Edukado kaj Estonteco de Televido — Reeduki, Portalo Bona Volo kaj la publikigaĵoj pri Ekumena Spiritualeco.