Aperas en la revuo “Esperanto” artikolo pri LBV

El la Redakcio

Juno 13, 2014 | Vendrede | 19h18m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Sub la titolo "Giganta brazila institucio adoptas Esperanton kiel laborlingvon", la ĉefa publikaĵo kaj la oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), en sia ĉi-jara junia numero, aperigis artikolon pri Legio de Bona Volo (LBV). La iniciatinto estis la redaktoro de tiu revuo, Fabrício Valle, eksa prezidanto de la Federacia Konsilio de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kaj iama redaktoro de la revuo Brazila Esperantisto.

+ LBV kaj Esperanto

La artikolo prezentas sintezan reporton pri la laboro, kiun plenumas la Organizaĵo en Brazilo kaj eksterlande, kaj reliefigas: “Fundamentita sur spirito de kunlaboro, la agado de LBV sin gvidas per speciala rigardo al la familio kaj al ĝia efektiva partopreno en la socio. Ĉiuj ĝiaj iniciatoj strebas al la plena praktikado de la planeda solidareco kaj ekumenismo, kiuj kunigas kredojn, nekredojn, tradiciojn, etnojn ktp, kiuj ordinare rolas kiel faktoro de apartigo inter la homoj”.


Reprodução BV
Kopio de la artikolo pri LBV, kiu aperas en la revuo Esperanto en ĝia junia numero de 2014.


La raporto plu diras, ke “de sia fondiĝo LBV rekonas la gravecon de Esperanto, ĝin uzas kiel laborlingvon kaj ĝin rekomendas al ĉiuj per plej diversaj komunikiloj”. Plej grava periodaĵo de Esperanto-movado, la revuo Esperanto celas pritrakti la agadon kaj strategion de UEA por evoluigo de la Zamenhofa Lingvo laŭ tutmonda skalo.

La Esperanto-fako de Legio de Bona Volo dankas al la samideanaj geamikoj, kiuj aktivas en la esperanta movado, pro ilia apogo kaj kuraĝigo cele al disvastigado de la frataj kaj ekumenaj idealoj de tiu brazila Institucio.