Esperantlingvaj komunikiloj reliefigas atelieron aŭspiciitan de LBV

La aktiveco destinita al gelernantoj ĉe la Eduka Instituto José de Paiva Netto estis diskonigata ĉe pluraj esperantlingvaj komunikiloj tra la mondo.

Nathan Rodrigues

Aprilo 18, 2019 | Ĵaŭde | 10h32m | Ĝisdatigita la 06-an de Majo, je 16h49m

Legio de Bona Volo (LBV) okazigis, en Februaro ĉi-jara, atelieron pri Esperanto por gelernantoj ĉe la Eduka Instituto José de Paiva Netto (IEJPN), en la ĉefurbo de ŝtato Sanpaŭlo en Brazilo.

Destinita al gelernantoj kun aĝoj inter 11 kaj 15 jaroj, kaj okazigita kun Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), la aktiveco estis reliefigata ĉe pluraj esperantlingvaj komunikiloj tra la mondo.

La eldono n-ro 155 de la revuo La Lampiro, amplekse pritraktis la kurson okazigitan de LBV. La oficiala organo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), tre tradicia en la esperantista movado, uzis tri paĝojn por raporti la eventon, kiu celis diskonigi Esperanton kaj la esperantistan komunumon, stimulante la junajn gelernantojn studi ĉi tiun lingvon.

Legu la raporton publikigitan ĉe la revuo La Lampiro.

Siaflanke la Portalo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) — la plej grava de la movado — raportis la eventon sub la titolo “Entuziasma evento en Legio de Bona Volo”. Legu la raporton.

Ankaŭ la informa bulteno Aŭstraliaj Esperantistoj, n-ro 417, rezervis spacon por la ateliero aŭspiciita de LBV. \o/

Fine, ni ankaŭ mencias la reliefigojn donitajn de la oficialaj retpaĝoj de Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ĉe sociretoj.

LBV KAJ ESPERANTO

Plenume al la ekumena kaj frateca celo de Legio de Bona Volo, pluraj publikaĵoj kun ĝia mesaĝo estas tradukitaj al Esperanto, kiel ekzemple ekumenaj preĝoj, beletraj paĝoj, bibliaj tekstoj, revuoj, faldfolioj, ĵurnaloj, flugfolioj, porinfanaj libroj, interalie.

Strebante stimuli la diskonigadon de Esperanto tra la interreto kaj atingi precipe gejunulojn, Legio de Bona Volo konstante ĝisdatigas siajn profilojn ĉe Fejsbuko kaj Jutubo, kaj diskonigas, ankaŭ per novaĵleteroj kaj retpoŝto, fotojn kaj noticojn pri la esperantistaj aktivecoj tra la tuta mondo.

Plia iniciato de la direktoro-prezidanto de LBV, José de Paiva Netto, estas disponigi interrete la Portalon Bona Volo, kiu ĉiam prezentas la enhavon pri Ekumena Spiritualeco, ampleksante plej diversajn kulturojn kaj prestiĝante ties popolojn per la Internacia Lingvo.