Templo de Paco akceptas alilandajn esperantistojn

Jéssica Botelho

Januaro 21, 2014 | Marde | 17h34m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Braziljo, Brazilo — La 9an de Januaro, la Templo de Bona Volo (TBV) akceptis grupon de aktivuloj de la lingvo internacia Esperanto, kreita de la pola lingvisto, d-ro L.L. Zamenhof. Dum la vizito, oni trairis la diversajn ĉambregojn de la Templo de Paco.

José Gonçalo
Parte do grupo que visitou o Monumento, na última quinta-feira, 9 de janeiro.


La grupo — konsistanta el vizitantoj de Svedio, Pollando, Finnlando kaj Italio — ĉirkaŭiris sur la spiralo de la Navo de TBV, loko destinita por meditado kaj enpensiĝo, kie ĉiuj havis la okazon preĝi sub la Sankta Kristalo, kiu troviĝas sur la supro de la Piramido. Poste, ili sin direktis al la Egipta Ĉambro, konatiĝante kun la Galerio de Arto de TBV, la Memorigejo Alziro Zarur kaj la Sankta Fonto.

Laŭ la ĵurnalistino kaj radio-parolisto Barbara Pietrzak, reprezentanto de la estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), el Pollando, unu el la ĉefaj celoj de la vojaĝo al Brazilo estis ĝuste koni la Templon de Bona Volo: “tio estis unu el niaj ĉefaj planoj”.

Paulo César Pereira
La paro Olli Paula, el Finnlando, kaj Maria Rosaria Lucchi, el Italio.

Kaj ŝi kompletigas, dum intervjuo al Superreto Bona Volo pri Komunikado*: “Ni kore dankas al vi pro la kora bonvenigo, pro la prezento, pro tiu ke ni ĉiuj riĉiĝis, pro ĉi tiu vizito kaj ankaŭ ke tiujn spertojn ni portos al niaj medioj. Iuj al Pollando, aliaj al Svedio, al Finnlando, al Italio. Do nia relativa malgranda grupo, sed internacia grupo portas iun tre gravan mesaĝon. [...] Gratulon pro tiu ĉi laboro kaj ni esperas daŭrajn informojn pri via laboro”.

Ankaŭ la paro Olli Paula, el Finnlando, kaj Maria Rosaria Lucchi, el Italio, miris pro la etoso kaj propono de la Senlima Ekumenismo de la loko, kiel reliefigas s-ro Olli: “Estas tre grava ideo kaj al mi multe plaĉas la Templo [de Bona Volo]. Kaj ankaŭ ĉi tiu Egiptia Ĉambro estas tre bona, tre bela. Bone ankaŭ konstruita kaj planata. [...] Kiam mi ankaŭ vidis la kristalon, mi rimarkis ke tiuj lumoj, venantaj el la blanka lumo, havas diversajn kolorojn sur la altaron. Tio estis tre bela”.

Konu ankaŭ vi la Templon de Bona Volo, unu el la Sep Mirindaĵoj de la brazila ĉefurbo, situanta ĉe SGAS 915, lotes 75/76 — Asa Sul. Aliajn informoj per la telefono: (+5561) 3114-1070.

____________________________________________
*Super Reto Bona Volo pri Komunikado — ĉi tiu esprimo rilatas al la Komunikiloj 100% Jesuo, kiuj celas disvastigi la fratajn idealojn de la Senlima Ekumenismo: Super Reto Bona Volo de Radio, TV Bona Volo (kanalo 20 de SKY), Reto Edukado kaj Estonteco de Televio — Reeduki, Portalo Bona Volo kaj la publikigaĵoj pri Ekumena Spiritualeco.