“Lernantoj de LBV kontribuos por la Bono de la homaro”, diras nepalano.

Esperantistoj el Nepalo vizitis la Supervartejon Jesuo kaj la Edukan Instituton José de Paiva Netto, en la ĉefurbo San-Paŭlo.

Jéssica Botelho

Augusto 25, 2014 | Lunde | 11h02m | Ĝisdatigita la 17-an de Decembro, je 10h28m

San-Paŭlo, Brazilo — Dum travojaĝo en Brazilo, nepalaj esperantistoj vizitis, pasintvendrede, la 15an de aŭgusto, la Edukejon de Bona Volo, kiu situas en la ĉefurbo San-Paŭlo. La bankoficistino Indu Devi Thapaliya, prezidantino de Nepala Esperanto-Asocio (Nespa), kaj la lektoro Bharat Kumar Ghimire, sekretario de Nespa, estas multjaraj amikoj de Legio de Bona Volo (LBV) kaj plurfoje ili renkontis reprezentantojn de tiu Institucio en Esperanto-renkontiĝoj tra la mondo.

+ Bulgaraj esperantistoj vizitis la Edukejon Bona Volo

En la okazo, la vizitantoj konis surloke la sociedukan laboron de LBV — kiun ili ofte akompanas per la interreto —, atestante la aplikadon de la noviga pedagogia metodo kreita de la edukisto Paiva Netto. Konsistanta el la Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de la Ekumena Civitano, tiu propono rigardas la edukaton per ia "rigardo trans la intelekto", kiel reliefigas ĝia kreinto. En la Kulturejo Idalina Cecília de Paiva, la nepalanoj estis regalataj per prezentado de la Instrumentista Grupo Bona Volo, konsistanta el lernejanoj de LBV.

Jéssica Botelho
En la okazaĵo, la vizitantoj parolis kun la pedagogiistino Suelí Periotto (meze), direktorino de la Eduka Instituto José de Paiva Netto kaj orientado de la pedagogia metodo de tiu Institucio. 

 

Okaze de intervjuo al Superreto Bona Volo de Komunikado*1, s-ino Indu Devi Thapaliya registris sian feliĉon pro la vizito: "Mi delonge aŭdis pri Bona Volo per reto kaj parolis kun aliaj multaj amikoj per reto. Mi nun estas tre feliĉa, ke mi korpe ĉi tie alvenis, kaj ĝuis kun tiu bela loko, kun bonaj esperantistoj, kaj belaj, tre ĉarmaj studentoj, kaj mi vizitis deversajn klasĉambrojn, kaj mi tre ĝujis kun iliaj belegaj muzikoj. [...] Kaj mi ankaŭ ĝuis la skribadon de Paiva Netto, kaj la skribado, kiuj li diris, kiu estis bona por fari bonon al la mondo. Estas diversaj vizaĵoj, ankaŭ en la lernejo, kaj [Legio de] Bona Volo ankaŭ estas bona por la tuta mondo".

Sinjorino Indu ĉiam korespondas kun la Esperanta Fako de LBV kaj memoris kiam ŝi sendis videon omaĝe al la 24-a fonddatreveno de la Templo de Bona Volo, okazinta la 21an de oktobro 2013. "Mi deziras grandegan sukceson por [Legio de] Bona Volo al la mondo. Kaj mi esperas por longe sperti. Mi certe denove venos ĉi tie", ŝi findiris.

Jéssica Botelho
rgb(255, 255, 255);">S-ro Bharat Kumar Ghimire

 

 

 

 

 

 

 

 

Laŭ s-ro Bharat Kumar Ghimire, persone veni al LBV plifortigis lian ideon pri la celo de la Verko eduki kun Ekumena Spiritualeco*2, ĉar tion li komprenis en praktiko: "Ĉiuj kredantoj havas lokon en ĝi, eĉ kristanoj, budistoj, maometanoj, ĉiuj havas lokon, eĉ ateistoj havas lokon en ĝi. Aŭdante tion, mi havas pli bonan impreson pri Bona Volo. [...] Mi estas ege influita, kaj kontenta aŭskultante kaj sciante la celon de [Legio de] Bona Volo. Fakte la infanagadoj ĉi tie multe impresis al mi. [...] Do produktado de tiu ĉi lernejo estas do tre klara estonteco. Studantoj post la studado de tiu ĉi lernejo, ili povas iri al diversaj kampoj, kaj kontribui por bono de la homaro. Do mi ege gratulas, kaj mi ege ĝojas. Mi eklernis multe, multon hodiaŭ. Do mi volos propagandi pri [Legio de] Bona Volo, ka mi volos rekomendi al la esperantistoj en tuta mondo, ke ili venu, spertu, ĝuu, kun samideanoj, kaj lernu kaj utiligu ĝin por la bono de la homaro".

En San-Paŭlo, Brazilo, la Edukejo Bona Volo situas ĉe avenuo Rudge, n-roj 630 kaj 700 – kvartalo Bom Retiro. Pliaj informoj per la Portalo Bona Volo kaj/aŭ per la retadreso esperanto@bonavolo.com.

_____________________________
*1 Super Reto Bona Volo pri Komunikado — ĉi tiu esprimo rilatas al la Komunikiloj 100% Jesuo, kiuj celas disvastigi la fratajn idealojn de la Senlima Ekumenismo: Super Reto Bona Volo de Radio, TV Bona Volo (kanalo 20 de SKY), Reto Edukado kaj Estonteco de Televido — Reeduki, Portalo Bona Volo kaj la publikigaĵoj pri Ekumena Spiritualeco.
*2 Ekumena Spiritualeco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj, kun pli ol 5,4 milionoj da venditaj ekzempleroj.