Tago de Esperanto malfermas universalan kongreson en Argentino
Jéssica Botelho
Julo 24, 2014 | Ĵaŭde | 15h02m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
Dotita de volforto por diskonigo de homama idealo, la kuracisto kaj lingvisto Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859-1917), el Bjalistoko — nuntempe apartenanta al Pollando — vivigis, la 26an de julio 1887, la planlingvon plej parolatan en la mondo: Esperanton. La neceso forigi malamikecon inter la popoloj de iu regiono en la iama rusa imperio, kuraĝigis lin krei lingvon rapide lerneblan kaj alireblan al ĉiuj.
99-a Universala Kongreso de Esperanto
BONAERO, ARGENTINO — Dum la evento, la brazila geologo Felicíssimo Rosa Borges ricevis la revuon Paco por la Jarmilo el la manoj de s-ino Maria Aparecida da Silva, de LBV, kaj aĉetis la libron "Meditadoj el la Animo", de la verkisto Paiva Netto.(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — Je la 31-a de julio, la reprezentantoj de LBV en la kongreso ricevis ĉe la budon de tiu Institucio kelkajn esperantistojn el Suda Koreo.(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — S-ro Iván Mättig Catalán, unu el la direktoroj de la Ĉilia Esperanto-Asocio, kunfratiĝas kun s-ino Maria Aparecida da Silva de la Departemento pri Esperanto de LBV.(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — Ankaŭ vizitis la budon de Legio de Bona Volo en la kongreso la ekonomikisto el Ĉinio, s-ro Huang Yinbaok, kaj li ricevis la revuon Paco por la Jarmilo.(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — La brazila esperantisto Ciro Gomes de Freitas (maldekstre) kunfratiĝas kun la juna Felipe Duarte, de Legio de Bona Volo, dum la kongreso.(Foto: Arquivo BV)BONAERO, ARGENTINO — Ankaŭ vizitis la budon de Legio de Bona Volo en la kongreso s-ro Carlos Miranda (meze), el Peruo. En la okazo, la teamo de LBV intervujis la esperantiston, kiu elstarigis la agadon de tiu Institucio: “Mi havis la grandan honoron koni la s-ro José de Paiva Netto, ke mi konis en San-Paŭlo. [...] Tio estis tre granda okazo por esprimi al LBV mia kora saluto kaj dankeco pro la belegaj momentoj ke mi restis en via lando. Ankaŭ mi volas gratuli pro la grava aferoj ke Paiva Netto havas. Mi scias ke LBV havas ankaŭ laboroj favore al infanoj; estas tre belaj laboroj ke mi gratulas. Kaj mi deziras ke daŭrigu ĉion”. (Foto: Arquivo BV)BONAERO, ARGENTINO — Maria Aparecida da Silva, reprezentanto de Legio de Bona Volo en la kongreso, parolas kun la brazila esperantisto José Carlos Valim, kaj prezentas la publikaĝon de LBV "Paco por la Jarmilo".(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — Reprezentantoj de Legio de Bona Volo por la evento kunfratiĝas kun s-ro Fráncel Briel Gil (meze), el Kubo.(Foto: Arquivo BV)BONAERO, ARGENTINO — El maldekstre: s-ro Petâr Todorov, eksprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA); Rubén T. Diaconu, redaktoro de la revuo "Sek Bulteno", Argentino; Felipe Duarte, de LBV; kaj la instruisto Carlos Antonio Stacul, el Argentino.BONAERO, ARGENTINO — Maria Aparecida da Silva, de LBV, ricevis en la budo de tiu Institucio la vizito de la argentina esperantisto, s-ro Dante Omar Diaz, de LKK. Li portas la revuon Paco por la Jarmilo.(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — La prezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), José Roberto Tenório, el Brazilo, renkontiĝas kun la amikoj de LBV dum la kongreso kaj vizitis la budon de tiu Institucio.(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — Granda amiko de LBV, la E-instruisto Emile Malanda Nianga (dekstre), el Suda Afriko, ankaŭ aĉetis la libron "Meditadoj el la Animo", kaj parolis kun la Super Reto Bona Volo pri Komunikado. Liaflanke, Felipe Duarte, de Legio de Bona Volo.(Foto: Arquivo BV)BONAERO, ARGENTINO — La prezidanto de Esperantotur, Pollando, s-ro Andrzej Grzębowski, vizitis la budon de Legio de Bona Volo en la evento kaj parolis kun Maria Aparecida da Silva, de LBV.(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — Maria Aparecida da Silva, de LBV, kunfratiĝas kun la esperantisto el Pollando, s-ro Piotr Rumiński, kaj prezentas la publikaĝon de LBV "Paco por la Jarmilo". Li aĉetis la libron "Meditadoj el la Animo", en la evento.(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — S-ro Clair Mahé, esperantisto el Francio, aĉetis la libron "Meditadoj el la Animo", de la verkisto Paiva Netto, dum la kongreso.(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — Solena malfermo de la evento. La 99a Universala Kongreso de Esperanto okazas inter la tagoj 26a de julio kaj 2a de aŭgusto, en la hotelo Panamericano, situanta ĉe avenuo Carlos Pellegrini, 551, C1009ABK, urbocentre.(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — Dum unu tuta semajno okazas prelegoj, diversaj aktivadoj, kursoj, KER-ekzamenoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), same kiel debatoj kaj kulturaj prezentadoj kadre de la temo “Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco”.(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — Petâr Todorov (maldekstre) kaj kolonelo Kanjo Kanev, kongresanoj el Bulgario, kunfratiĝas kun Maria Aparecida da Silva, de LBV.(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — El maldekstre: Bharat Kumar Ghimire kaj Indu Devi Thapaliya, el Nepalo; Maria Aparecida da Silva, de LBV; kaj Palmira Lukoševičienė, el Litovio.(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — Granda amiko de LBV, la esperantisto el Italio, Emanuele Ròvere (maldekstre), kunfratiĝas kun la juna Felipe Duarte, de la Departemento pri Esperanto de tiu Institucio.(Foto: Arquivo BV)BONAERO, ARGENTINO — La profesoro Wally G Du Temple, el Kanado, vizitis la budon de Legio de Bona Volo dum la evento.(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — La profesoro pri teknologio Gabriel Enrique Wagner, el Argentino, parolis kun la teamo de la Departemento pri Esperanto de LBV, kaj aĉetis la porinfanajn librojn kun la eldonmarko Soldatetoj de Dio: "En la betesda lago" kaj "Sanigo de paralizulo".(Foto: Felipe Duarte)BONAERO, ARGENTINO — El Brazilo, la esperantistino Cristina Claudia partoprenas la eventon. Okaze ŝi portis el la budo de Legio de Bona Volo la infanajn libretojn titolitajn "En la betesda lageto" kaj "Sanigo de paralizulo", el la ekumena kolekto “La mirakloj de Jesuo”.(Foto: Felipe Duarte)Ĉi-jare, Legio de Bona Volo prezentas al la kongresanoj diversajn publikaĵojn, inter kiuj la porinfanajn librojn kun la eldonmarko Soldatetoj de Dio: "En la betesda lago" kaj "Sanigo de paralizulo". Kiel kontribuon al la temo de la evento, la Institucio portas ankaŭ la revuon BONA VOLO Daŭripova Elvolviĝo.
BONAERO, ARGENTINO — El Brazilo, ankaŭ s-ro Sérgio Néri da Mata, granda amiko de LBV, estas en la argentina ĉefurbo partoprenante en la 99-a Universala Kongreso de Esperanto kaj vizitis la budon de tiu Institucio en la evento.(Foto: Arquivo BV)
Nuntempe, 127 jarojn poste, Esperanto plenvigle plu aktivas, estante uzata en la kvin kontinentoj, kun miloj da sekvantoj. Unu konkretapruvo de ĝia funkciebleco kaj vigleco estas realigo de mondaj kongresoj, kiuj ĉiujare okazas kaj kunvenigas esperantistojn por diskuti la defiojn, atingojn kaj diskonigadon de tiu lingvo.
En 2014, apoge de la Ministrejo pri Kulturo de Argentino, Bonaero gastigis la 99an Universalan Kongreson de Esperanto inter la tagoj 26a de julio kaj 2a de aŭgusto. Dum unu tuta semajno okazis prelegoj, diversaj aktivadoj, kursoj, KER-ekzamenoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), same kiel debatoj kaj kulturaj prezentadoj kadre de la temo “Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco”.
En la okazo, Legio de Bona Volo (LBV) prezentis al la kongresanoj diversajn publikaĵojn, inter kiuj la furoraĵon Meditadoj el la Animo, de aŭtoreco de la ĵurnalisto kaj verkisto Paiva Netto, sukcese lanĉitan dum la 8a Tutamerika Kongreso de Esperanto, okazinta en San-Paŭlo, Brazilo, en 2011; la porinfanajn librojn kun la eldonmarko Soldatetoj de Dio: En la betesda lago kaj Sanigo de paralizulo, el la kolekto “La mirakloj de Jesuo”; kaj faldfoliojn pri la Templo de Bona Volo, la monumento plej vizitata en la brazila ĉefurbo.
Dum la unua tago de la kongreso, la teamo de LBV intervujis la esperantiston el Peruo Carlos Miranda, kiu elstarigis la gravan agadon de la Institucio. Aŭdu liajn vortojn:
Je la 28-a de julio, nia skipo intervjuis la kongolanon Emile Malanda, kiu loĝas en Suda Afriko, kaj unuafoje partoprenas en la UK. Li rakontas al ni pri tiu nova sperto kaj ankaŭ raportas pri siaj impresoj koncerne al la elvolviĝo de Esperanto en Suda Afriko. Aŭskultu la intervjuon:
KONTRIBUO DE LBV Kiel kontribuon al la temo de la evento, la Institucio portis ankaŭ la revuon BONA VOLO Daŭripova Elvolviĝo, per kiu LBV prezentas tiujn rekomendojn senditajn al la partoprenantoj de la Altnivela Kunsido de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro (Ekosok) en 2013, okazinta en la Palaco de la Nacioj, Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, Svislando, en la lingvoj: portugala, angla, hispana kaj franca.
La 99a Universala Kongreso de Esperanto okazis en la hotelo Panamericano, situanta ĉe avenuo Carlos Pellegrini, 551, C1009ABK, urbocentre — Bonaero, Argentino. Pliaj informoj haveblas en la oficiala retejo de la evento kaj/aŭ per nia retpoŝto esperanto@bonavolo.com.
Esperantigita de Joseo Tenorjo Revizio de Maria Aparecida da Silva