Magdaléna Feifičová (Slovakio)

El la Redakcio

Decembro 17, 2013 | Marde | 17h02m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Persona arkivo
S-ino Magdaléna Feifičová, Slovakio.

El la unua eldono de la libro en la jaro 2003 estis venditaj pli ol 400 mil ekzempleroj. En la jaro 2011 aperis la unua Esperantlingva eldono. La aŭtoro de la libro Meditadoj el la Animo, José de PAIVA NETTO, estas ne nur verkisto, ĵurnalisto, radio-preleganto, komponisto kaj poeto, sed ekde la jaro 1979 ankaŭ la estro de Legio de Bona Volo.

La Legio de Bona Volo (LBV) sindediĉas al la reedukado kun Ekumena Spiritualeco efektivigata per Pedagogio de Bona Volo laŭ la nova lernomodelo liganta Cerbon al Koro pere de du segmentoj: Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano. LBV, kiel la asocio de la Departemento de Publika Informado de Unuiĝintaj Nacioj ek de la jaro 1994, atingis tie statuson de ĝenerala konsultanto ĉe Ekonomia kaj Socia Konsilantaro en la jaro 1999. Granda tasko de LBV estas sensektigo de Jesuo, la Ekumena Kristo.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Adrienne Pásztor (Hungario)
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
Bob Felby (Aŭstralio)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
Georgi Mihalkov (Bulgario)
Lilia Nikolova (Bulgario)
Raita Pyhälä (Finnlando)
Julia Sigmond (Rumanio)
Raymond Brisebois (Kanado)
Mihai Trifoi (Rumanio)
Margarita Savova (Bulgario)

En la jaro 1989 PAIVA NETTO inaŭguris en la brazila ĉefurbo Brazilio la piramidforman Templon de Bona Volo (TBV) kun grandega kristalo en ĝia pinto, kiun la popolanoj aklamas kiel unu el la sep mirindaĵoj en Brazilo. Apud ĝi staras la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, ParlaMundi de LBV, kaj la administra sidejo.

Meditadoj el la Animo kreskis el la improvizitaj paroladoj faritaj de Paiva Netto per radio kaj televido dum jardekoj. Al liaj komentoj aldoniĝas tre konvene la citaĵoj de tutmondaj personecoj laŭlonge de la jarcentoj kune kun priskriboj de iliaj vivoj kaj verkoj sube de la paĝoj, akompanataj per represaĵoj de famaj pentraĵoj troviĝantaj en mondaj muzeoj.

Noblajn ideojn vestas vere alloga kovrilo kun orkoloraj kaj nigraj literoj, sur kiu la suno leviĝanta super la abrikotkolora maro indikas bezonon levi propran konscion pri nia interna Mio per transformiĝo kaj serĉado de Vero ene de si mem. Same en la libro multfoje la abrikota koloro invitas eble al la pli profunda studo de la skribitaj ideoj. La unua litero de la koncerna ideo prezentiĝas per pli granda inicialo, ĉu abrikotkolora, aŭ blankkolora sur la abrikotkoloraj paĝoj, kaj supre ofte la paĝojn plibeligas la ornamaĵoj.

La verko estas farita en senriproĉa, tre bona Esperanto; mi nur kelkfoje aldonus la komojn por plibonigi la komprenon de pli longaj frazoj. Same kelkloke mankis al mi la difina artikolo „la“, sed tion, kiel slavlingvanino, kiu en sia patrina lingvo ne konas tiun gramatikan fenomenon, ne tro kuraĝas kritiki.

La verko komenciĝas per la instruo de Jesuo pri la Nova Ordono (el la Evangelio laŭ Johano), nome, ke ni amu unu la alian tiel, kiel Li amas nin.

Laŭ la vortoj de la aŭtoro paco ne povas firmiĝi sen Dio, sen etika, morala kaj spirita progreso. En la Homo estas eterna Spirito, parolanta al li pri aliaj vivoj kaj aliaj mondoj, kiujn li serĉas per Intuicio kaj per Racio. Paco povos naskiĝi nur el la homa koro, purigita de malamo fare de Jesuo, la Sinjoro de Paco. Ĝin promesis al la homaro jam la anĝeloj, kiuj anoncis la naskiĝon de Jesuo al la ŝafpaŝtistoj. Kaj la paco devos naskiĝi en la menso de homoj, same, kiel nun en ĝi naskiĝas pensoj pri milito.

Ĵurnalisto kaj dokumentfilma reĝisoro, polo Roman DOBRZYŃSKI, en la sekva Prezento montras al ni la aŭtoron de la libro kiel homon senlandlime disvastiganta fratan amon kaj ekumenismon kiel vojon al la tutmonda paco. Ĉi sinteno de PAIVA NETTO venigis lin al la internacia lingvo Esperanto, kies ideologio similas al la ideologio de LBV, nome unuigi la naciojn.

Sekve la penso el la muzikaĵo de Paiva Netto La vizaĝo de Dio estas Amo. Ju pli ni amas, des pli Li manifestiĝas en ni gvidas nin al pluaj kelkvortaj, kelkfrazaj, kelkalineaj, eĉ kelkpaĝaj enpensiĝoj. La aŭtoro citas ne nur el la Biblio, sed ankaŭ el Korano aŭ el Budhismo, ne nur el la mondaj religioj, sed ankaŭ de gravaj mondaj filozofoj aŭ sciencistoj.

Mi ŝatus alproksimigi al vi kelkajn belajn ideojn el la libro. Jen ili: Amo estas la plej inteligenta esprimiĝo de Animo. | Antaŭvidema estas tiu homo, kiu starigas baron antaŭ la alveno de la inundo. Paranoja estas tiu, kiu faras la samon sen ia kaŭzo. | Aidoso: viruso de antaŭjuĝo minacas pli multe ol la malsano mem. | Timi estas same kiel diri al Dio: „Mi ne kredas Vin, Sinjoro“. Kaj tion ni neniam faros. | La koro fariĝas pli aŭskultema, kiam Amo estas la fundamento de la dialogo. | Ni, Estuloj Homaj kaj Spiritaj, sciu mildigi la doloron de tiuj, kiuj suferas, kaj jubile ĝoji pro tiuj, kiuj estas feliĉaj. Male ni estos io ajn, sed ne Homaro, ĉu sur la Tero, ĉu en la Ĉielo de la Tero. | Kiam oni preĝas, la Animo spiras kaj fekundigas la homan vivon. Preĝi estas esence, por sennebuligi la horizonton de la koro. | Mono kaj famo povas fariĝi ia peza ŝarĝo por la Homo. Malofte ili kondukas al feliĉo. Escepte se ili respondas al bonfaroj favore al kolektivo. | Jen estas vojo por Paco inter tiuj, kiuj ĉion havas, kaj tiuj, kiuj bezonas helpon: Solidareco. | La plej granda bono, kiun la Plejalta Kreanto povas doni al la homo, estas interna Paco, kiun nenio en la mondo povas anstataŭi. Kiu havas Pacon, tiu havas forton, ĉar li kunportas Dian Povon en la koro. | Doloraj momentoj devas ĉiam konduki al plialtiĝo de la Animo. Tia estas ilia celo en ĉi tiu mondo. La aŭtoro citas eĉ propran panjon, kiu diris al li: Kiu pace hejme restas, bonan pilgrimon festas. Kaj mi volas fini mian elekton per la jena citaĵo: Se Dio donis al ni la privilegion de libera elektopovo, tamen Li instruis al ni la sencon de respondeco, kiun ni devas neniam flankenlasi, por nia propra bono.

La pensigaj paĝoj finiĝas per la ekumena preĝo de Jesuo el la Evangelio laŭ Mateo Patro Nia, kiun PAIVA NETTO rekomendas preĝi al ĉiu homo sen rigardi lian/ŝian kredon – laŭ liaj vortoj ne gravas, ĉu Filo direktas sin al la Patro, aŭ Homo dialogas kun sia alta kondiĉo de vivanta kreito. Fine la Feliĉpromesoj el la prediko de Jesuo sur la monto el Evangelio laŭ Mateo donas la senliman esperon al ĉiuj.

Tripaĝa Tabelo de nomoj mencias la nomojn de la aŭtoroj de la citaĵoj aŭ de la pentraĵoj kaj ankaŭ la paĝo(j)n, sur kiu oni povas trovi tiujn. Same tripaĝa Bibliografio mencias la fontojn. Ĉi tiun parton fermas la Biografio, kiu al ni alproksimigas la vivon kaj la verkon de PAIVA NETTO.

La foto de la Templo de Bona Volo kaj la korespondadreso de la aŭtoro fermas tiun ĉi eksterordinaran verkon, kiu estas rekomendinda al ĉiu homo de bona volo por studi ĝin po parte, ĉiutage, dum sia libera tempo - eble antaŭ la endormiĝo.

Magdaléna FEIFIČOVÁ (elparolo: Fejfiĉov:a), Slovakio
E-alinomo: FEJFI
En ŽILINA (elparolo: Ĵilina), la 17-an de aŭgusto 2012