Sciu kiel la Esperanto-movado elvolviĝas en la mondo

El la Redakcio

Aprilo 28, 2014 | Lunde | 18h10m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Alguns dos esperantistas que marcaram presença na tradicional festa na Oderbruecke Bridge, que ocorreu entre os dias 2 e 4 de maio.

Ponta festo en Germanio kaj en Pollando
La partopreno de esperantistoj en la “Ponta Festo” en Frankfurto jam havas plurjaran tradicion. Ĉifoje la kunligita Esperanto-aranĝo okazis dum tri tagoj (la 1a, 2a kaj 3a de majo).

Je la 1-a tago oni aranĝis ekspozicion pri kaj por Esperanto en informstando. Al la ekspozicio ĉefe apartenis libroj, ĵurnaloj, kompaktdiskoj, faldfolioj kaj aliaj interesaĵoj. La libro de la brazila verkisto Paiva Netto (direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo) Meditadoj el la Animo kuŝis en la unua vico kaj ĉiu preterpasanto havis eblecon vidi ĝin kaj foliumi en ĝi. Per tio mi ankaŭ iomete sukcesis informi pri LBV kaj ties rilatoj al Esperanto.

Okazis promenado tra la urbocentro de Frankfurto kun japanaj, hungara kaj polaj gastoj. Sekva programero estis koncerto de Lena Wilke el Schwedt (Germanio) kiu prezentis malnovajn kaj tute freŝajn kantojn. 

Um dos estandes do movimento esperantista organizado pelo amigo de Boa Vontade sr. Ronald Schindler (D), especialmente para o evento. 

Je la 2-a tago okazis la promenado tra la urbo Słubfurt, kiu estas arta urboprojekto kiu kunigas Frankfurton kaj la najbaran polan urbon Słubice, kiujn nur dividas la rivero Odro. Tie ĉiu partoprenanto ricevis donace grandan kaj interesan libron pri “Nowa Amerika”, kiu estas pli granda regiona projekto laŭ ambaŭ bordoj de la riveroj Odro kaj Niso, inkludante ankaŭ Słubfurton.

Oni preterpasis la plej altan domon en Frankfurto kaj iris al la “Ponta placo”. Sur tiu placo civitanoj de ambaŭ urbojaranĝis areon de diversaj instalaĵoj kiel biciklan itinereton, parolangulon kaj globludejon.

La sekva stacio estis la Collegium Polonicum sur la pola bordo de Odro. Tie i.a. troviĝas la kulturoteko pri Nowa Amerika, en kiu oni kolektas ĉiujn aĵojn, kiuj rilatas al la samnoma projekto. Je la 3-a de majo onidenove renkontiĝis por diskutrondo en la Collegium. 

Enciklopedio de Esperanto superas rekordon
Virtuala enciklopedio Vikipedio superis la markon de 195.000 artikoloj skribitaj en esperanto. Datumo estis kolektita en la fruaj horoj de la 21a de aprilo. La Internacia Lingvo estas en la listo de 33 lingvoj kun pli ol 100 mil artikoloj. La Esperanto-sekcio estis lanĉita je la 6a de novembro 2001 de usonano Chuck Smith.

Kreita en Aŭstralio la Esperanto-TV
Estis kreita en Aŭstralio la Esperanto-TV (ETV). Temas pri televidkanalo, kiu elsendas per interreto programojn en la internacia lingvo. La inaŭgura solenaĵo okazis la 5-an de Aprilo, en la Esperanto-domo en Sydney. La programaro konsistas el intervjuoj, filmoj, muziko, kaj raportoj.

Arquivo BV

Itala Kongreso de Esperanto
Okazos en Fai della Paganella, Trento, la Itala Kongreso de Esperanto inter la tagoj 23-30 de aŭgusto 2014. La temo: Esperanto kaj novaj teknologioj. La okazaĵo proponas grandan gamon da kulturaj programeroj, inter kiuj la seminario AMO de UEA, gvidota de Stefan MacGill mem; multegajn tuttagajn kaj duontagajn ekskursojn tra la arttrezoroj de la norditalaj urboj kaj tra la naturo de la alpaj montoj kaj lagoj; serion de koncertoj, teatraĵoj, libroprezentadoj, kiuj en si mem estas aparta kongreso. Por pliaj informoj, skribu al fei@esperanto.it

Brazila Esperanta filmo premiita en Ĉinio
La filmo "Esperanto geedzigas", reĝisorita de la brazila ĵurnalisto Fabio Monteiro, gajnis la Pekinan Esperanto-Filmfestivalon. La aranĝo okazis je la 30-a de Marto en la kunvenejo de Pekina Esperanto-Asocio. Estis projekciitaj kvar filmoj, nome “La Fina Venk'”, “Esperanto geedzigas”, “La lingvo, kiu ligas” kaj “Similitudes” (Similecoj). La brazila kinematografiaĵo estis elektita de la ĉeestantoj. La konkurso, prezidita de doktoro Rainer Kurz, estis subtenita de Germana Esperanto-Asocio.