Recenzo de libro Meditadoj EL LA ANIMO

D-ro Zlatko Hinšt, Asociita docento (ADoc.) de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino

El la Redakcio

Februaro 01, 2018 | Ĵaŭde | 14h29m | Ĝisdatigita la 02-an de Februaro, je 11h17m

Reprodução BV
D-ro Zlatko Hinšt, Kroatio.

José de Paiva Netto, aŭtoro de la libro „Meditadoj el la Animo“, estas verkisto, poeto, komponisto, ĵurnalisto, radiopreleganto, direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), kaj granda pensulo kaj edukanto. (...) Al Esperanto lian libron tradukis Paulo Sergio Viana.

Pri lia vivvojo kaj pri ideoj kiuj lin inspiris al agado, ni povas ekscii en ĉapitro Prezento, kiun verkis, surbaze de intervjuo kun li en la jaro 1989, pola esperantisto ĵurnalisto kaj dokumentfilma reĝisoro Roman Dobrzyński (p. 17-25). (...) En subĉapitro „Sensektigi Jesuon“ Paiva Netto en intervjuo respondis pri grava tasko de LBV por sensktigi Kriston, ĉar li estas Ekumena Kristo kiu kiel: „La Dia Majstro ne estas sekteca. Li estas la Ĉiela Idealo de Homeco, Amo, Solidareco kaj Justeco por ĉiuj Homoj Enkorpaj kaj Spiritaj. Jesuo estas ia ĉiutaga alprenado por tiuj, kiuj soifas Scion, Fratecon, Liberecon kaj Egalecon, laŭ la Universala Leĝo de Reenkarniĝo. (...)“ – (p. 21-22).

Post antaŭa ĉapitro ni trovas gravan penson de Paiva Netto en unu el liaj muzikaj kompozicioj kiu sekvas: „La Vizaĝo de Dio estas Amo. Ju pli ni amas, des pli Li manifestiĝas en ni.“ (p. 27). Ni vivas en ĉiam militanta mondo, kaj krome kun trapasado de la homaro al vulgarigo de sufero. Sed ni devas plibonigi kaj alĝustigi niajn vivojn (p. 30). Kiel poste aŭtoro konstatas pri manko de „harmonio kaj senco pri unueco en diverseco“, ni ne povos venki kontraŭecon. Li mencias ekzemplon el socia kaj politika vivo en Brazilo kaj rolon de iama brazila prezidento Getúlio Vargas, merita por grandaj plurkampaj reformoj, akcentis ke ekzistas unu potenco kapabla por eterneco – Amo (p. 41). Zarur predikis rekomendante Senliman Ekumenismon esenca por konsiderado de pluralismo de „spirito de solidareco, de altruismo“ kaj „grandanima volo“ por „pli bona Brazilo“ kaj „pli feliĉa Homaro“ (p. 42). Eĉ, Ekumenismo estas „unuiĝo de ĉiuj por la bono de ĉiuj“ (p. 44-45 kun noto 1). Zarur kuniĝis batalojn por Brazilo kaj Homaro pere ekumenaj institucioj kiel partojn de Legio de Bona Vola kaj Religio de Dio (en noto 3 sur paĝo 48). Profesoro kaj metodista misiisto Eli Stanley Jones diris: „Malamo estas ia veneno, kiun ni devas forigi de niaj vivoj.“ (p. 43). Vivi por Frata Amo kaj respekto en Solidara Socio, kontraŭa stato ol „malgrandanima universo de egoismo.“, gravas por atingi pri kio skribis franca sociologo kaj filozofo Auguste Comte: „Vivi por aliaj homoj estas ne nur leĝo de devo, sed ankaŭ de feliĉo.“ (p. 88). Pro tion oni devas „prilumi la Animon de ĉiu homo“. En Korano estas bona instruo: „Kiel parfumo estas esprimiĝo de la floro, tiel same penso estas la parfumo de la spirito.“. Spiritualiĝo de homoj estas nobla idealo kiu plifirmigas idealojn kaj praktikojn de Bono kaj Solidareco ellevante la proprajn hejmlandojn al pli alta nivelo de civilizacio (p. 89).

Sekvas grava demando kiel homoj devas agadi. Respondon Paiva Netto vidis en citaĵo de profesoro Leônidas Boutin, kiun uzis fondinto de Reformacio kiel granda reforminto Martin Luther (Marteno Lutero estas en la libro). Estas necese esti neŝancelebla en Fido pri la Vorto de Dio enhavantaj en Sanktaj Skriboj (Biblio) kaj obstine praktiki Bonajn Agojn kio estas neeviteble (p. 39). Luther estas denove menciita en ĉapitro „Suno naskiĝas por ĉiuj“  kie li prezentas unu penson el Bona Mesaĝo: „Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke li donis Sian Solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li ne pereu, sed havu eternan vivon.“ (p. 221). En noto la aŭtoro klarigas ke versiklo 16 el 3-a ĉapitro de Evangelio de Jesuo laŭ Johano kiun preferis Luther, koncerne de tio skribis: „Oni diras eĉ, ke ĉe la momento de sia morto, la granda reformanto ĝin eldiris, kiam li fordonis sian animon al Ĉiela Patro.“ (p. 225). Evidente, ekzistas grava rolo de protestantismo, kiu realigis sukceson en plejparte kristanaj, eĉ katolikaj landoj, kiel estas Brazilo ĝenerale. Sed religio de LBV estas en pli vasta senco ekumena rilate de ĉiu religio. Devene LBV restas Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, apoganta (al) riĉeco/n de pens(ar)o.

Greka (helena) filozofo Demokrito konsideris pri atomoj kiel bazitaj sur „la principo de ĉio“, kaj akcentas animon konsistanta el atomoj, kiun ne diferencas menson. Konkludo de la aŭtoro estas ke Spirito estas kaŭzo, ne rezulto. Laŭ Kristo en Evangelio laŭ Johano „Dio estas Sprito eterna“. Kiel eterna li estas „Kontinua Movilo en la Universo“ de kiu ĉio estis kaŭzita devenas kaj estis kreita kaj subtenanta, havante „povojn de la Kreinto“. Sed la plej grava kriterio de ekzistado estas Frata Amo, kion konfirmas Kristo, ke „Dio estas Amo.“ Zuzur devis konfesi ke: „Kaj nenio ekzistas ekster tia Amo.“ (p. 119). Aŭtoro plu parolas pri Kontinua Movilo kiel Eterna Movilo. En moderna fiziko li estis inspirita pri principojn de termodinamiko kiuj ebligas konkludojn pri „kaŭzo de kaŭzoj“ kaj „ebligos la malkovron de formulo de Eterna movilo, samtempe surbaze de nova scienca koncepto kiu ekestis „post malmateriigo de Fiziko“„transcendas materion“. „Spirito estas la deveno de ĉio.“ (p. 120). Aperis kvantuma fiziko de Max Planck kaj teorio pri relativeco de Albert Einstein „al kiu helena filozofio alproksimiĝis, kaj kiun la mistiko (brahmanisma kaj budhisma) de longe montras“ (p. 121). Aŭtoro parolas en noto 2, paĝo 122, pri klarigoj de Planck pri „'kvantumo“ de la lumo kaj poste pri „fotonoj“, aŭ pri la „partikloj“ de la lumo, surbaze kiujn Einstein klarigis „la fotoelektran fenomenon“. Zarur konkludis ke: „Religio, Filozofio, Scienco kaj Politiko estas kvar aspektoj de samo Vero, nome Dio.“ (p. 126). Por Paiva Netto konkludoj surbaze de malkovroj en naturaj sciencoj havas grandan rolon en klarigado de spirita vivo, ili estas nemalhaveblaj rimedoj por nia kompreniĝo de la mondo en tuteco, inkluzive homajn pensojn, rilatojn en socio ktp. Sed la plej grava estas interna vivo de la homo en perceptoj de niaj pensoj, agadoj, spirito kaj animo.

Por pli feliĉa Homaro estas grava penso de unu anonimulo pri respekto de aliulaj idealoj kaj tio estas „kondiĉo por plenumado de niaj idealoj“ (p. 138). Animo devas forĵeti troan vantecon por ke ĝi ekbrilu „granda-n spirita-n lumo-n“. Budho asertis ke ekzistas vero en ni, sed ne venas el eksteraj aferoj. „Ekzistas ia interna centro, kie loĝas vero, en sia pleneco.“ (p. 139). Ankaŭ oni devas klopodadi por Frata Amo, Justeco kaj Edukado (p. 144). En ĉapitro „La kvar pilieroj de Ekumenismo“ aŭtoro ekspozas esencajn esprimojn. Unue, elstaras du esprimojn kiel titoloj de subĉapitro „Senlima Ekumenismo“ kaj „Tuta Ekumenismo“ (esprimoj kreitaj de Alziro Zarur, skribite en noto 1 sur paĝo 147). Sekvas du difinoj: „Senlima Ekumenismo pledas por perfekta interrilato inter ĉiuj estuloj sur la Tero.“. Kaj „Tuta Ekumenismo defendas fratan aliancon de la Homaro sur la Tero kun la Spirita Mondo kaj kun ia ajn civilizacio, kiu eventuale ekzistas en la Spaco.“ (ambaŭ difinoj sur paĝo 146). Due, elstaras du esprimojn kaj subĉapitron „Ekumenismo de Koroj“ kaj „Dia Ekumenismo“ (kreitaĵoj de Paiva Netto, skribite en noto 2 sur paĝo 147). Ekumenismo de Koroj konvinkas nin, ke ne indas perdi tempon en malamoj kaj en disputoj, sed helpi kaj protekti ĉiujn homojn kiuj tion bezonas pro malsano, malriĉeco ktp. laŭ instruo de Jesuo, enhavanta en Evangelio laŭ Mateo), inkluzive kun konscienco ke „Edukado kun Ekumena Spiritualeco fariĝos pli kaj pli esenca por progresado de popoloj, ĉar Ekumenismo estas Edukado malfermita al Paco; por plifortigi unu nacion (ne por ke ĝi superregu la ceterajn) (...) Kaj Dia Ekumenismo estas la socispirita kontakto inter la kreitoj kaj Kreanto“ (p.146-147). Ekestas stato de universaligo (momente)/proceso de universalizado (daŭre), kio konfirmas diecan devenon de la Homo kiel Spirita Homo kaj Homo-Spirito. Tiel Paiva Netto pruvas aserton „ke materio estas ankaŭ Spirito“ (p. 147 kaj en noto 3 menciante ankoraŭ paĝon 50). Defio por sciopensuloj!

Sekvas plu saĝaj pensoj de famaj pensuloj kaj grandaj personecoj, citaĵoj el religiaj, filozofiaj kaj aliaj fontoj, eldiraĵoj, kaj aliaj detaloj. Konvinkeblaj estas sekvontaj fontoj kun pensoj. Sankta Biblio en Malnova Testamento konfirmanta ke Justeco estos Paco, kiel justeco estos Paco, kaj el akiro de Justeco sekvos trankvileco kaj sendanĝereco (p. 149). Pri filozofio de neperforto hinda pacifisto-gvidanto Gandhi mallonge tre bone diris: „Kiam unu Homo atingas la plenecon, tiam li neŭtraligas malamon de milionoj.“ (p. 150). Grava por socia, politika kaj religio vivo estas kvar agnoskoj. Unue, agnosko de Zarur ke religioj ne estas inter malamikaj, kaj ili estas „diversajn gradojn de evoluado de la Homo, survoje al Dio“. Due, agnosko de edukanto Allan Kardec ke religioj devas por atingi unuecon, renkontiĝi sur neŭtrala kampo, sed por ĉiuj homoj komuna (p. 181). Trie, agnosko de Samuel Johnson, angla verkisto kaj vortaristo: „Espero estas mem ia speco de feliĉo, eble la plej granda, kiun ĉi tiu mondo povas proponi.“ (p. 182). Kvare, agnosko el Talmudo: „Lernu unue scion, kaj nur poste mem faru.“ (p. 183). Grava celo estas atingi autentikan liberecon „kiam ni fine plenumos la Universalajn Leĝojn, kiuj regas la Kosmon“ (p. 218). Ĉi-tiu celo postulas kunigadon de homoj kaj naturo kaj kunagadon en diversaj kampoj, kiujn ne karakterizas tiom transendado de aspektoj necesaj por nia socia vivo (politiko, scienco, ekonomio, religio, arto), kiel mondo reganta pere imanentaj sociaj kaj naturaj leĝoj. Tio estas instigoj por sociaj kaj naturaj sciencoj kaj fakoj. Do, rekomendinda libro por legi kaj pensi.

D-ro Zlatko Hinšt — Zagreb, Kroatio
Vicprezidanto de Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA);
Membro de Tutmonda Asocio de Konstruistaj Esperantistoj - konstruistoj (TAKE-k);
Asociita docento (ADoc.) de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino.