Vivi kun aidoso estas “defio superita ĉiutage”, diras HIV-havanto

Karine Salles

Aprilo 24, 2015 | Vendrede | 14h39m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Malgraŭ tendenco al stabiliĝo, la aidoso-epidemio malsame atingas diversajn regionojn en la mondo. Laŭ Tutmonda Raporto 2011, de la Komuna Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Aidoso (UNAIDS), ekzistas 34 milionoj da virushavaj homoj. La organizo rekonis, ke novaj infektoj kaj mortoj kaŭze de aidoso falis al plej malaltaj niveloj, ekde la plej alta punkto, en la jardeko post 1990.

LEGU PLI:
- Ĵurnalisto Paiva Netto skribas “Aidoso – oni ne malintensigu la bataladon

Antonio Cruz/ABr

O coordenador-geral da Unaids, dr. Pedro Chequer.

En la 1980aj jaroj, post ricevo de diagnozo pri aidoso, la paciento havis antaŭ si ian mallongan ‘vivo-limigon’: ĉirkaŭ kvin monatojn. Nuntempe, danke al la esplorprogresoj en tiu fako, la perspektivo de postvivo estas je ĉirkaŭ cent monatoj, kiel ĝojanoncis d-ro Pedro Chequer, ĝenerala kunordiganto de UNAIDS/Brazilo.

Portanto de la viruso jam de 19 jaroj, la pedagogiistino Nair Brito prezentis superrigardon pri kiel kunvivi kun la malsano kaj teni sanan vivon. “Ni havis nenian ŝancon, la diagnozo signifis: ‘ — Nu, post momento vi mortos’. Kaj en 1996, ekde la apero de kontraŭretrovirusoj kaj de esploroj tio ŝanĝiĝis kaj multe malpliiĝis”, ŝi substrekis okaze de intervjuo al la Portalo Bona Volo.

Pri la kuracaj progresoj, d-ro Chequer reliefigis ke “por ke tio okazu necesas ke la personoj estu diagnozitaj. La grava problemo kiun la mondo alfrontas nuntempe estas tiu pri diagnozo: duono de la infektitoj ne scias ke ili havas la viruson, pro tio ili ne ricevas klinikajn zorgojn, sekve ili ne estas flegataj”.

Nova rutino estas enkondukata en la vivon de seropozitivulo, kiam li komencas la flegadon. Iu diras ke tiu komenco estas unu el plej malfacilaj momentoj. “La medikamentoj ja ne estas ia dolĉa konfitaĵo. Ili kaŭzas severajn efikojn en la organismo kaj en la korpo. Vivi kun aidoso plu estas defio”, reliefigas Nair.

Kiu portas la viruson kaj sekvas ĝustamaniere la flegadon kaj la esencajn prizorgojn, tiu vivas normale. D-ro Chequer tamen memorigas ke “aliĝo al la kuracado estas konsekvenco de procezo kiu partoprenigas la pacienton, la skipon de helposervo kaj la familion. Temas pri triopo, aganta je kunordiga maniero, kie respekto al la paciento kiel Homo kaj al lia akcepto estas fundamentaj”.

Laŭ Nair “plu restas la antaŭjuĝo kaj stigmo. Kaj kiam ni parolas pri vivi, ni ne parolas nur pri rezisti; ni pensas pri la vivo, estante persono kiu ne alfrontas nenian antaŭjuĝon kaj ekskludon. Post 30 jaroj da epidemio, multaj homoj ankoraŭ nin stigmatas, kaj tio estas malbona”. Kaj ŝi plu diras: “Ĝi estas defio ĉiutage superata, kaj vi dankas ĉiumatene, ke vi vivas, petante Jesuon, ke ni plu vivadu digne”.

“Pri tiu temo, antaŭ jardekoj mi skribis ke niaj gefratoj, kiuj suferas pro la viruso HIV, kaj tiuj, kiuj suferas de aliaj malsanoj, ĉu korpaj, ĉu mensaj, ĉu spiritaj, bezonas unue Fratan Amon, kune kun medicina ĝusta helpo. Se homo sentas, ke li estas humane apogata, tiam li kreas iaspecan tre fortan internan reziston, kiu helpas lin resaniĝi aŭ pacience elteni doloron. Kutime mi diras ke la viruso de antaŭjuĝo minacas pli ol la malsano mem. (...) For de la Frata Amo, aŭ Respekto, se tiel vi volas ĝin nomi, la Homo neniam lernos vivi en Solidara Altruisma Ekumena Socio, ĉar lia ekzisto resumiĝos al terura ‘kosmo’, nome la malŝatinda universo de egoismo”, registris la verkisto Paiva Netto en sia artikolo “Aidoso kaj Homaj Rajtoj”, publikigita en centoj da gazetoj, revuoj kaj retejoj enlande kaj alilande.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva