8 kuriozaĵoj pri ridado kaj ĝiaj bonfaroj al sano

Nathan Rodrigues

Novembro 14, 2016 | Lunde | 9h24m | Ĝisdatigita la 25-an de Aprilo, je 10h05m

Ridado estas multe pli ol elmontro de feliĉo. Tiu gesto simpla ― kaj kontaĝa ― alportas serion da bonaĵoj al sano, ĉu vi scias? Portalo Bona Volo listigis kelkajn kuriozaĵojn, kiuj pruvas, kiel bona ridego helpas, ke ni havu bonan vivkvaliton.

1. Ĝi estas unu el la malmultaj universalaj gestoj. Salutoj povas prezenti malsamajn signifojn en malsamaj regionoj en la mondo, sed ridado estas elmontro de ĝojo ĉie sur nia mondo!

2. La korpo laboras pli multe por sulki la frunton ol por rideti. Por esprimi zorgemon, ni uzas pli da muskoloj ol por esprimi feliĉon.

3. Kiam ni ridas, ni movas 12 vizaĝajn muskolojn. Kiam ni samtempe parolas kaj ridegas, tiu kvanto kreskas al 84! Kaj tiu vizaĝoekzerco streĉas la haῠton kaj povas prokrasti aperadon de haŭtsulketoj.

4. Kiam vi larĝe ridas, malpliiĝas la niveloj de kortizolo kaj adrenalino en la sango ― hormonoj de streso ― kaj nia cerbo komencas produkti endorfinon, nome substancon, kiu malstreĉas nin. Tiel, la korpo produktas pli da defendoĉeloj kaj plifortigas la imunsistemon. Ridi eble estas plej bona kuracilo

5. Esploro farita en Svedujo science pruvis, ke ridado estas kontaĝa. Ĉu vi scias, kial? Kiam ni vidas ridantan personon, tiam ankaŭ nin kaptas tiu emo. Ridado vere kontaĝas!

6. Se vi ridas dum po 10 ĝis 15 minutoj ĉiutage, tiam vi konsumas po 10 ĝis 40 kalorioj.

7. Nelonga interparolo inter geamikoj, kiu daŭras proksimume 10 minutojn, kaŭzas mezume 5 ĝis 8 ekridojn.

8. Ridado plialtigas memestimon kaj alportas sinsekvon da agrablaj sentoj, kaj helpas forigi negativajn sentojn, kiel malĝojo kaj eĉ depresio.

Ĉu vi vidis? Ridado kontaĝas kaj estas bonega signo, ke feliĉo ĉeestas dum viaj tagoj! =D