Monda Organizo pri Sano asertas: 30% el la mortoj pro kancero povus esti evitataj

Karine Salles

Majo 11, 2015 | Lunde | 10h14m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

La pliigo de kazoj de kanceruloj tra la mondo estas maltrankviliga bildo por kuracistoj kaj specialistoj. Laŭ la Monda Organizo pri Sano (MOS), kancero estas unu el la ĉefaj morto-kaŭzoj, kio reprezentis 8,2 milionojn da mortoj en la jaro 2012, el kiuj ĉirkaŭ 70% okazis en landoj kun malalta kaj mezalta mongajnoj.

La malsano manifestiĝas en siaj plej diversaj tipoj, kiuj rilatas al la pluraj tipoj de la korpa ĉelaro. Ekzemple, estas diversaj tipoj de haŭto-kancero, ĉar la haŭto konsistas el pli ol unu tipo de ĉelo. 

La ĉefaj tipoj de kancero estas:
• pulma (1,59 miliono da mortoj)
• stomaka (723.000 mortoj)
• hepata (745.000 mortoj)
• kojlorektuma (694.000 mortoj)
• mama (521.000 mortoj)
• kolvertebra (400.00 mortoj)

Legu ankaŭ

MOS ankoraŭ avertas ke la uzo de tabako, konsumo de alkoholo, malbonaj dietoj, manko de fizikaj ekzercoj kaj la indico de alta korpa maso estas la ĉefaj risko-faktoroj por kancero. El ili, la uzo de tabako estas la ĉefa, kio signifas 22% el la mortoj pro la malsano en la mondo kaj 71% el la mortoj pro pulmkancero.

Pli ol 30% el la mortoj pro kancero povus esti evitataj, per forigo de la risko-faktoroj kiu inkluzivas: la uzon de tabako; obezecon; dieton nemulte sanigan, kun malalta konsumo de fruktoj, legomoj kaj verdaĵoj; mankon de korpa aktiveco; uzon de alkoholo; kaj poluadon de la urba aero.

PREVENTO
E​ por eviti la estiĝon de la malsano, estas necese forigi la risko-faktorojn supre menciitajn, vakciniĝi kontraŭ la homa papilomviruso (HPV) kaj B-hepatita viruso (HVB), kontroli la profesiajn riskojn kaj maloftigi restadon sub la sunlumo.

La mortoj pro kancero en la tuta mondo neeviteble plu kreskos, sub antaŭvido de 13,1 milionoj da mortoj en 2030. Por ŝanĝi tiun bildon, ni montros sekve kiuj nutraĵoj povas helpi preventi la malsanon:

Laŭ informoj de la Monda Organizo pri Sano (MOS)

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Felipe Duarte