Eksciu, kiel mamnutrado bonfaras al ĵusnaskito kaj patrino

Thayná Reis

Oktobro 17, 2016 | Lunde | 17h46m | Ĝisdatigita la 17-an de Oktobro, je 18h07m

Mamnutrado estas la plej efika maniero garantii la sanon de ĵusnaskito. Patrinlakto liveras al ĵusnaskito ĉiujn nutraĵojn esencajn por ĝia disvolviĝo, defendante ĝin kontraŭ problemoj, kiel lakso, orelinflamoj, spirmalordoj kaj urininfektoj. Ne hazarde, la Monda Organizo pri Sano rekomendas ekskluzivan konsumadon de tiu nutraĵo ĝis la sesa vivmonato.


Laŭ tiu organizo, infanoj ne mamnutrataj havas duoble pli altan probablon morti pro lakso kaj aliaj infektoj. Mamnutrado savas ĉiujare proksimume ses milionojn da infanoj. Krome, esploroj jam pruvis, ke mamnutrado povas rilati al pli malalta risko de tropezeco kaj obezeco dum infanaĝo kaj dum plenkreskula vivo.

“Mamnutrado programas la organismon de infano kontraŭ kelkaj malsanoj, kiuj hodiaŭ, en la 21-a jarcento, estas malfacile kuraceblaj, ĉar preskaŭ la tuta loĝantaro suferas je obezeco, tro alta sangopremo kaj diabeto. Ni uzadas por preskaŭ ĉiuj generacioj industrian lakton, ekde la 1970-aj jaroj. Ni jam komencas plivastigi la stomakojn de tiuj infanoj ekde fruaĝo, kaj tiel ili ne lernas senti satiĝon”, klarigis Brazila infankuracisto Marisa Aprille.

AMESPRIMA AGO

Mamnutrado estas esenca, por ke infanoj kresku sane. Kaj eble restas nerimarkita de multaj homoj la fakto, ke mamnutrado estas, antaŭ ĉio, amesprima ago, kaj alportas avantaĝojn ne nur al la sano de ĵusnaskitoj.


Mamnutrante, patrino plifortigas aman ligitecon kun sia filo, kio efikas pozitive sur ŝian memŝaton. Fiziologie, tiun agon karakterizas intensa sekrecio de ocitocino — konata kiel amhormono. Krome, tiu virino defendas sin kontraŭ kancero de mamoj kaj de ovarioj, malgrasiĝas pli rapide kaj helpas sian uteron rehavi la normalan grandon, malaltigante la riskon de sangado kaj anemio.

DONACI SANON

Kion fari, se virino ne sukcesas mamnutri? Ekzistas kialo por malalta produktado de lakto. Fakuloj kredas, ke faktoroj psikologiaj, nutrorilataj kaj sociaj malhelpas la eligon de tiu likvo, ĉar patrino produktas konvenan kvanton da lakto por sia filo.

Por helpi tiujn patrinojn, ekzistas Bankoj de Homa Lakto, kiuj kolektas laktajn donacojn de aliaj patrinoj kaj disdonas ilin al naskitoj registritaj ĉe tiuj fakcentroj. Tiamaniere, ĉiu virino, kiu produktas tro da lakto, povas fariĝi donacanto kaj helpi la mamnutradon de pluraj infanoj.

Pasteŭrizita homlakto helpas frunaskitojn, ĵusnaskitojn de malgranda pezo, ĵusnaskitojn kun malsanoj de la stomak-intesta tubo, ĝemelojn kaj aliajn kazojn laŭ kuracista preskribo. Ne ekzistas limaĝo por ricevi donacon — nur aspektoj de infana sano estas konsiderataj.

Inter 2008 kaj 2014, tiuj bankoj bonfaris al 88,5% — proksimume 11 milionoj — de ĉiuj virinoj asistataj sur la Tero, kaj ricevis la apogon de 93,2% de la lakto-donacantinoj.

Brazilaninoj respondecis pri 89,2% de la kolektado de 1,1 miliono da litroj da lakto donacitaj, kaj bonfaris al 79,1% de ĉiuj ĵusnaskitoj asistataj ĉe tiuj institucioj, kio faras Brazilon la lando kun la plej alta nombro da donacantinoj en la tuta mondo.

La Brazila Reto de Bankoj de Homa Lakto havas 292 unuojn tra la mondo, kaj tiu iniciato akiris al Brazilo specialan agnoskon de Tut-Amerika Organizo pri Sano kaj de la Brita medicinrevuo The Lancet kiel mondreferenco pri patrina mamnutrado. Brazilo okupas reliefan pozicion rilate al altenspezaj landoj, kiel Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Portugalujo, Hispanujo kaj Ĉinujo, rezulte de publikaj politikoj enkondukitaj antaŭ minimume 30 jaroj.

TUTMONDA SEMAJNO PRI PATRINA MAMNUTRADO

La Tutmonda Semajno pri Patrina Mamnutrado, okazinta de la 1-a ĝis la 7-a de Aŭgusto, 2016, debatis la temon “Patrina Mamnutrado: sana nuno, daŭripova estonteco”. Diskutita tutmonde, la temo spegulas la planojn por atingi la 17 Celojn por Daŭripova Evoluigo kaj la sekvajn 169 subcelojn, esprimitajn per la Agendo 2030, organizita de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

 Jen la alstrebataj celoj, kiuj koncernas mamnutradon: estingi malsaton kaj mizeron; atingi universalan bazan instruadon; apogi seksegalecon; garantii median daŭripovecon; kaj estigi tutmondan kunlaboron por disvolviĝo.