Skizofrenio: Esploristo rakontas kiel li vivas kun tiu malsano

“Por la skizofreniuloj, gravas ne rezigni kaj ne senkuraĝiĝi”

Karine Salles

Julo 25, 2016 | Lunde | 16h54m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Skizofrenio estas grava mensa malsano, kiu difektas la percepto-procezon kaj la sensan sistemon de la individuo. Multfoje ĝi inkluzivas psikozajn spertojn, kiel halucinoj aŭ deliroj. Taksado de Monda Organizo pri Sano (MOS) indikas ke ĉirkaŭ 21 milionoj da homoj vivas kun tiu malsano kaj kun la stigmato kiun ĝi kaŭzas.

Kutime la malsano komenciĝas fine de adoleskanteco, tuj ĉe la komenco de plenaĝeco. Laŭ MOS, per konvena zorgado kaj apogo de la familianoj eblas ke la homoj diagnozitaj je tiu mensa perturbo ĝuos normalan vivon. Unu tia ekzemplo koncernas la brazilan filozofon kaj esploriston Jorge Cândido de Assis, diagnozitan antaŭ 30 jaroj.

Li rakontas ke li lernis kunvivi kun skizofrenio kaj kompreni la gravecon pri uzado de kuraciloj. Laŭ li, pasis 18 jaroj, ĝis li akceptis la fakton, ke li havas malsanon bezonantan daŭran kuracadon; tiam, li sukcesis konstrui fidelajn ligilojn kun la sanlaboristoj. Jorge povus rezigni vivi, sed li decidis antaŭeniri kaj superi la sanstigmaton. Spektu laŭsinsekve lian emocian rakonton: