Sciu pri la graveco de akvo por la organismo

Karine Salles

Aprilo 24, 2015 | Vendrede | 13h14m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Akvo estas unu el la elementoj plej esencaj por la organismo, ĉar ĝi enestas en ĉiu ĉelo, histo kaj organo de la korpo. Bona hidratiĝo faciligas la transporton de la nutrelementoj per la sango-fluo al ĉiuj ĉeloj, provizante tiujn strukturojn por ke ili estu bone formitaj. Ĝi ankaŭ reguligas niajn funkciojn. Individuo bone hidratigita havos haŭton, ungojn kaj harojn bone nutritaj. 

La funkciado de la organismo dependas de akvo: la kemiaj reagoj, spirado, cirkulado, funkciado de la renoj, sentoksigado, digestado, la sistemoj de defendo, haŭto, resume, ĉio necesa por teni la vivon. 

"Akvo pligrandigas la kvanton de sango. Per tiu vasteco de la sango-kvanto, la nutrelementoj portataj de ĝi estos plibone distribuitaj. Ĝi purigas nian organismon, ĵetas for toksinojn, forigante la eksceson de mineraloj kia natrio, ekzemple. Ĝi estas tre grava por reguligi nian tutan korpon", diris la nutradistino Andréia Carrara. 

Alia profito indikita de la nutradistino estas la reguligo de la intesto. "La ekscesoj estas eligitaj kune kun la akvo, la intesto funkcias plibone. La akvo hidratigas la feko-bulon kaj helpas eligadi pli facile la fekaĵojn". 

La ĉiutaga ingesto devas esti sufiĉa por la plena sano de la organismo. La nutrosciencisto Durval Ribas, prezidanto de la Brazila Asocio pri Nutroscienco, klasifikas kiel miton tiun rakonton pri tio ke ĉiu persono bezonas trinki 8 glasojn da akvo ĉiutage, aŭ egalkvanto por 2 litroj. Laŭ li, "kiu postulas la kvanton da akvo, kiun ni bezonas trinki estas la organismo mem". Memkompreneble, kiam ni soifas, ni serĉas akvon. 

Persono kiu ne hidratigas sin adekvate, klarigas la fakisto, spertos damaĝon en ĉiuj sistemoj de la organismo. "Estas esence, ke ĉiun duan aŭ trian horon ni trinku iun likvaĵon, ne necese akvon. Ankaŭ naturaj sukoj kaj kokosakvo estas tre bonvenaj". 

Akvo helpas ankaŭ reguligi la korpan temperaturon; ankaŭ nia haŭto bezonas akvon por realigi la ŝanĝojn, antaŭ la ekstera medio, kaj por teni sin hidratigita kun vigleco. Fakistoj reliefigas, ke la organismo ne havas mekanismon por reteno de akvo, tial la kvanto perdita ĉiutage bezonas esti reprenita por konservi la sanon kaj efikecon de la korpo. 

Senhidratiĝo

La homa korpo konsistas el 70% da akvo; kiam la nivelo de likvaĵo estas malalta, tiam okazas senhidratiĝo. Kiam senprokraste diagnozita, ĝia prevento estas facila kaj ĝi fariĝas kuracebla. La nutradistino Denise Vale, fakulino pri kontrolo kaj servoj por sanigado, prezentis orientadojn por teni la korpon hidratigita dum tiu ĉi somero. 

Leĝera senhidratiĝo kaŭzas simptomojn kiel malvigleco, kapturniĝo, kapdoloro kaj laciĝo; tiu intensa povas konduki al morto. Kiam la perdita likvaĵo ne estas reprenita, la niveloj de natrio en la sango-fluo kreskas kaj aperas aliaj malfacilaĵoj. Senhidratigitaj individuoj prezentas kvanton de sango pli malgrandan ol la ordinara, kio devigas la koron pli rapidigi la ritmojn de siaj batoj, situacio nomata de la kuracistoj takikardio. En normalaj kondiĉoj, la akvo estas eligata de la organismo per ŝvito, urino, fekaĵoj kaj larmoj. "Resti sen trinki akvon aŭ iun ajn alian likvaĵon, kaj longa restado sub la suno, povas kaŭzi senhidratiĝon. La organismo perdas natrion kaj kalion. La perdo de tiuj nutrelementoj povas rezultigi morton pro korhalto", diris la nutradistino Denise. 

Inter la kaŭzoj de troa perdo de likvaĵo, la plej komuna estas lakso. Somere, la riskoj suferi lakson plialtiĝas, ĉar la virusoj kaŭzantaj tiun malsanon emas multobliĝi, tiel en la medio kiel en manĝaĵoj eksponataj al varmo. Ankaŭ vomoj plejofte kaŭzas senhidratiĝon. La eksceso de vestoj rapidigas la eligon de akvo tra la organismo kaj povas kaŭzi senhidratiĝon. 

Por sin preventi la fakulino rekomendas: "Zorgojn okaze de saŭnado, duoblan atenton rilate infanojn. Elironte kun la etuloj, ĉiam portu akvon. Ne forgesi trinki sukojn, manĝi fruktojn kaj eviti longe resti sub la suno", ŝi orientis. Neniam atendu soifon por trinki akvon, ĉar soifo jam estas signo de senhidratiĝo. 

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva